Home > Eventoj > KEKSO en Heidelberg, Germanio
12 Oktobro, 2018
14:00
Heidelberg

La sekvan KEKSOn gastigas la Bavelo-Seminario, kiu okazas inter la 12-a kaj 14-a de oktobro en la junulargastejo en Heidelberg, Germanio.

Ĉi-foje ni ne dormos en dormsakoj sur matoj, sed en la litoj de la junulargastejo. Kaj ili provizas por ni veganajn manĝojn. La programo de la Bavelo-seminario ofertas Esperanto-kursojn por komencantoj, paroligan rondon kaj diskutojn pri Afriko kaj Rusio. Legu pli ĉi-tie.  Kostoj kiel ĉiam por novuloj kaj eksterlandanoj: 0€
por membroj de GEJ: 30€
por ne-membroj: 45€

Kaj ni petas ĉiujn partoprenantojn aŭ kunporti keksojn aŭ fruktojn aŭ krompagi 10€.

Ni antaŭĝojas vian ĉeeston!

Oficiala retejo de KEKSO