Home > Eventoj > SOREN – Somera Renkontiĝo en Sapa, Vjetnamio
14 Julio, 2017
8:00
Sapa, Vjetnamio

La 5-a SOREN – Somera Renkontiĝo, ĉefa ĉiujara evento organizata de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) okazos de la 14-a ĝis la 16-a de Julio, 2017 ĉe Sapa, Vjetnamio.

VEJO invitas vin ĉiujn partopreni en ĉi tiu speciala renkontiĝo por spekti belan vjetnaman montaron kaj renkontiĝi kun esperantistoj. Baldaŭ aperos la aliĝilo!

Kuŝanta en Hoang Lien Son montara rango, en la nordokcidento de Vjetnamio, Sapa estas tre konata pro sia aŭtentika kruta pejzaĝo, milda klimato kaj diversa, riĉa kulturo. Sapa estas gracia monta urbeto dotita per pitoreskaj montoj kaj rizaj terasoj.