Home > Aliaj > Ni serĉas faciligantojn por seminario en Italio pri junulara civita spaco

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE), organizas la internacian seminarion Partoprenu! Plibonigante junularan civitan spacon per pli fortaj junularaj organizoj. La seminario donos la eblon al 20 junuloj loĝantaj en unu el la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pri la temo kiel plibonigi junularan civitan spacon per pli fortaj junulaj organizoj. Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Lerni pli pri la temo de junulara civita spaco rilate al junularaj organizoj kaj demokratiaj sistemoj;
  • Evoluigi siajn kompetentecojn kiel junaj aktivuloj kaj aktivaj civitanoj en siaj lokaj socioj dum organizado de agadoj de, kun kaj por junuloj;
  • Esplori la rolon de junularaj organizoj por vastigi junularan civitan spacon en siaj respektivaj landoj kaj en la tuta Eŭropo;
  • Konektiĝi kun aliaj aktivuloj de junularaj organizoj tra Eŭropo kaj konstrui reton de samideanoj por plu kunlabori en la estonteco;
  • Produkti ilaron kun ekzemploj de agadoj por promocii junularan civitan spacon disvastigenda inter junularaj organizoj kaj gejunuloj ĝenerale.

La seminario okazos de sabato, la 5-a de Aŭgusto (alventago) ĝis vendredo, la 11-a de Aŭgusto (forirotago) en Lignano Sabbiadoro, Italio. La labortagoj de la seminario estas de la 6-a ĝis la 11-a de Aŭgusto 2022. Vi povas foriri ankaŭ poste por partopreni ĝis la fino de la IJK, proprakoste ekster la seminariaj tagoj.

Ni serĉas 2 faciligantojn, sen aĝlimo, loĝantoj de unu el la membroŝtatoj de KdE:

  • Kun forta sperto en neformala edukado kaj faciligantaj agadojn kun kaj por junuloj;
  • Kun certa nivelo de sperto pri temoj pri junularaj movadoj kaj organizoj;
  • Kun la kapablo labori Esperante.

La 2 faciligantoj:

  • Preparos la enhavon de la seminario kune kun la projekt-teamo de TEJO;
  • Planos kaj preparos iujn ajn materialojn kiujn ili bezonus por plenumi la seminarion;
  • Liveros la sesiojn dum la seminario;
  • Donos raporton pri la kunsidoj de la seminario al la projekt-teamo, post la fino de la seminario, por la ĝeneralaj raportaj celoj;
  • Helpos al la partoprenintoj pretigi eventetojn postajn.

Estas 5 labortagoj, kun 6-6,5 horoj da seminario tage, kiujn la faciligantoj devos distribui. La faciligantoj ricevos subtenon de TEJO-oficisto kaj TEJO-volontulo dum la tuta procezo. Tamen, ili memstare ĉefrespondecos pri la enhavo kaj la difino de la trejnado por poste liveri ĝin. La faciligantoj bazos la trejnadon el la kadro pretigita de TEJO, sed ili havos la liberecon adapti ĝin al la bezonoj de la partoprenantoj kaj siaj propraj kapabloj.

La kostoj por loĝado, manĝado kaj vojaĝado estos kovritaj de la projekto. Aldone, ĉiu faciliganto ricevos 700 eŭrojn por la provizitaj servoj. La pago estos farita post kiam ili finos siajn raportajn liverindaĵojn pri la seminario kaj la helpado de la organizado de la postaj eventetoj.

Vi povas kandidatiĝi* sendante retpoŝton esprimantan vian motivon faciligi la seminarion kun via vivresumo al davidruizsanchez00@gmail.com antaŭ dimanĉo la 23-a de Aprilo 2023. Vi ankaŭ povas retpoŝti al tiu ĉi sama retadreso por pli da informoj.

Konforme al la politiko de la Komisiono pri Aktivula Trejnado (AT) de TEJO, ni speciale instigas kandidatiĝojn de personoj, kiuj realigis ian Trejnadon por Novaj Trejnistoj de TEJO aŭ/kaj oficiale estas en la teamo de TEJO-Trejnistoj.

Aldone, kaj al KdE kaj al TEJO grave taksas diversecon kaj provizi egalajn ŝancojn. Ni aparte instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉoj, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bv. priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni strebos trovi solvon por vi.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.