Home > Aliaj > Gilbert Niyukuri, volontulo en la Esperanto-centro de Rumonge, Burundo

Ekkonu Gilbert Niyukuri, volontulo en la Esperanto-centro en Rumonge, Burundo!

El kiu lando vi estas?
Mi estas el Burundo.

Kion vi faras en via ekster Esperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?
En mia ekster esperantuja vivo mi estis studento en medicina fakultato sed nun ial mi ne plu studas sed mi esperas daŭrigi mian studadon venontan jaron.

Kial vi decidis voluntuli?
Mi interesiĝis al volontulado ĉar mi volas scii kiel TEJO funkcias. Pro la fakto ke la oficejo estas for de Afriko, por mi ne estas alia maniero koni ĝian funkciadon sen alproksimiĝi al estraranoj, do volontulante.

Pri kio vi okupiĝas pleje dum via volontulado?
Dum mia volontulado, mi faras taskojn laŭ la demandoj de estroj. Mi ĉefe okupiĝas pri la instruado de esperanto en la centro, akceptas vizitantojn kiuj venas legi librojn en la biblioteko de la centro, ankaŭ mi faras elsendon pri esperanto kurso naclingve ĵaŭde ĉe la reta radio “Gift Radio”.

En kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?
Mi membras en JEBUO (Julara Esperantista Burunda Organizo), en ANEB (Associaton Nationale d’Esperanto au Burundi, en TEJO kaj UEA.

Viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?
Kion mi jam faris:
– komitatano A de TEJO en Burundo
– sekretario de nia landa sekcio JEBUO
– Esperanto instruanto klube kaj radie

Kion signifas por vi esti esperantisto?
Por mi esti esperantisto signifas multon. Signifas: tutmondan civitanon, senbarulon, ulon senmalamo, pacemulon.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.