Home > Aliaj > Granda sukceso de la IJK 2018 en Badajoz

Pli ol 250 esperantistoj el la tuta mondo kunvenis por la 74-a Internacia Junulara KongresoIJK 2018 en Hispanio.

La evento okazis en Badajoz, hispana urbo ĉe la landlimo kun Portugalio, de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018. Kunorganizis la Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS) kaj la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ).

Homoj festis, dancis, partoprenis trejnadojn kaj prelegojn en bunta kaj amikeca etoso.
Pluraj hispanaj amaskomunikiloj rimarkis la eventon kaj raportis pri ĝi.

Dum la kongreso okazis trejnado pri egaleco, kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ). La trejnatoj lernis kaj diskutis pri diversaj temoj, interalie genra egaleco, kontraŭ diskriminacio, handikapuloj en nia movado, neperforta/egala komunikado, stereotipoj, egalrajtaj organizoj, antaŭjuĝoj pri genro kaj sekso, pluraneco kaj labormalegaleco.

Dum la kongreso okazis komitatkunsido de TEJO kaj estis elektita la nova estraro de la organizo.

Kursoj de Esperanto por komencantoj, progresantoj kaj spertuloj estis proponitaj dum la evento kaj homoj kiuj volis ekzameniĝi laŭ la KER-niveloj havis eblon tion fari.

Bunta vespera programo dancigis la partoprenantojn. Okazis koncertoj de Martin Wiese, Jonny M, Timothy Gallego kaj Cira & Ulises.


María Simões prezentis la spektaklon Utopio. La eventon partoprenis ankaŭ neesperantistoj. Danke al la biletoj por la spektaklo, mono estis kolektita por la asocio HIMAYA kiu helpas rifuĝintojn en Eŭropo.
     Fotoj de Ariel Palmer

Fotoj de la IJK en Facebook
Fotoj en Flickr

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.