Home > Aliaj > Iĝu estrarano de TEJO pri landa kaj faka agado

Je la 11-a de aŭgusto 2016 demisiis Ariadna García Gutiérrez,
estrarano de TEJO respondeca pri landa agado, scienca kaj faka agado.
Ĉar la Komitato de TEJO decidis en 2015, ke la Estraro konsistu el
kvin personoj, tio signifas, ke estas nun unu vaka posteno en la
Estraro.

La Elekta Komisiono petas ĉiujn TEJO-membrojn helpi trovi taŭgajn
kandidatojn por iĝi estrarano de TEJO. La nova estrarano ne nepre
respondecu pri la samaj du laborkampoj (landa agado, scienca kaj faka
agado) kiel faris Ariadna, sed sperto kaj/aŭ interesiĝo pri tiuj
laborkampoj estas konsiderata dezirinda. Aliaj dezirindaj kvalitoj de
kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la
Esperanto-movado, laboremo kaj fleksebleco.

Kandidato por estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO
kaj esti naskita en 1986 aŭ poste. Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al
elekta.komisiono@tejo.org ĝis vendredo la 19-a de aŭgusto 2016 kun
viaj vivresumo kaj motiviga letero. Se vi scias pri alia taŭga
kandidato, konvinku tiun membron sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu
mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org kaj ni mem provos konvinki la
membron.

La Elekta Komisiono
Alexandre Raymond, Paweł Fischer-Kotowski, Rogier Huurman

Noto: la alvoko enhavas eraron. Ja kandidato devas esti naskita ne antaŭ septembro 1981 sed ne post la 3a de septembro 1998.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.