Home > Aliaj > IJK 2019 okazos en Slovakio!

La 75-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO #IJK2019 okazos en Liptovský Hrádok, Slovakio!

TEJO dankas la kandidatojn NEJ kaj SKEJ.
Ambaŭ estis tre bonaj kandidatoj por la venonta IJK, kaj ni vere aprezis la emon kaj entuziasmon, kiujn ili montris en ĉiuj fazoj de la kandidatiĝproceso. La TEJO-estraro multe pristudis ĉiujn kandidatiĝmaterialojn kaj vere estis malfacila decido. En la lasta RetEsku finfine ni atingis la finan decidon kaj elektis SKEJ kiel organizan teamon de IJK 2019. Ni kore gratulas al SKEJ!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.