Home > Aliaj > IJK en 2016 okazos en Pollando
Vroclavo, Pollando

Vroclavo (Wrocław), en sud-okcidenta Pollando, estos la kongresurbo de la 72-a Internacia Junulara Kongreso (16-a ĝis 23-a de Julio) – decidis la Estraro de TEJO en sia retkunsido, la 17-an de Novembro 2014. Pola Esperanto-Junularo proponis okazigi la kongreson en 2016 en tiu urbo, ĉar en la sama jaro ĝi estos ankaŭ la Eŭropa Kultura Ĉefurbo, apud Donostio en Hispanio. Unu el la avantaĝoj de Vroclavo estas proksimeco al Nitra (Slovakio), kie tuj post la 72-a IJK okazos la 101-a Universala Kongreso de Esperanto.

La lasta IJK en Pollando okazis 11 jarojn pli frue en Zakopane (2005).

Foto: “Wrocław – Rynek 1” el Wikimedia Commons (CC BY-SA 3.0)

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.