Home > Aliaj > Joanne Johns, nova komisiito pri Landa Agado en Oceanio

Kun granda ĝojo ni povas anonci ke ni havas novan komisiiton pri Landa Agado en Oceanio: Joanne Johns!

Vic-prezidanto de la Melburna-Esperanto Asocio, estrarano de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, kaj kunredaktoro de la nacia gazeto Esperanto Sub La Suda Kruco, Joanne celas sciigi pli da junuloj pri Esperanto, kaj certigi, ke estas sufiĉe da interesaj, amuzaj kunvenoj por ili ĉeesti.

Aŭdinte pri Esperanto en 2013, ŝi scivoleme decidis eklerni ĝin. Baldaŭ ŝi eltrovis ke Esperanto estas facila, bela lingvo kun miriga komunumo, kaj ŝi aktive komencis partopreni en la movado.

Post nelonge ŝi starigis “Meetup”-grupon por trovi aliajn junajn Esperantistojn kaj tie ankoraŭ instruas, gvidas ludvesperojn kaj ekskursojn, kaj reklamas pri Esperanto.

Ŝi kunorganizis la Aŭstraliajn kongresojn en 2015 (Melburno) kaj 2017 (Brisbano), kaj la Trilandajn Kongresojn en 2016 (Bandung) kaj 2018 (Bekasi). Ŝi ankaŭ desegnis la emblemon de la 2015 IJK en Wiesbaden.

Kiel komisiito ŝi esperas subteni la jam kreskiĝantan junularon en Oceanio kaj daŭre esplori rimedojn inkluzivi novajn Esperantistojn en la movadon (aparte anojn de Duolingo), kiuj estas for de lokaj grupoj. Ŝi ankaŭ esperas iam kontribui al la literaturo kaj muziko de Esperantujo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.