Home > Aliaj > Aliĝu al la laborgrupo pri klimatŝanĝa tradukado

La Komisiono pri Scienco kaj la Interesgrupo pri Daŭripoveco de TEJO lanĉas novan projekton cele al la diskonigo al esperantistoj de la nuna situacio kaj evoluo de klimatŝanĝo el scienca vidpunkto.

La unua ŝtupo de tiu mezlongtempa projekto konsistos el kunlabora tradukado en Esperanton de grava raporto pri la temo, nome la Sinteza Raporto pri Klimatŝanĝo de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝo (ISKŜ – IPCC en kelkaj aliaj lingvoj –) de Unuiĝintaj Nacioj. Tiu raporto, baldaŭ eldonota en la ses oficialaj lingvoj de UN, sinteze kaj resume prezentos la ĝisdatajn sciencajn sciojn de la homaro pri la kaŭzoj, konsekvencoj, stato kaj evoluo de klimatŝanĝo. Ĝin verkas pli-malpli ĉiun jardekon teamo de centoj da scientistoj el la tuta mondo, kaj ĝi estas tia, ke ĝi povas esti facile komprenita ankaŭ de ne-sciencistoj.

El tiuj oficialaj versioj de la dokumento, grupo de entuziasmaj junuloj ellaboros, ekde marto 2023, tradukitan version en Esperanto. Por fari tion, la laborgrupo interalie devos prepari internan interkonsentitan fakan terminaron por uzi dum la traduka procezo, kaj labori teame per disdivido de taskoj laŭ la disponeblo, konoj kaj situacio de la partoprenontoj. Je la fino, necesos provlegoj de la dokumento fare de spertaj esperantistoj. La projekto ne havas antaŭdifinitajn limdatojn, sed ĝi daŭros almenaŭ dum la nuntempa mandato.

La prezento de tiu nova laborgrupo okazis dum Retoso 2022.

La celoj de la projekto estos:

  • Disponigi al esperantistoj la konkludojn de tiu grava raporto pri la nuna situacio kaj evoluo de klimatŝanĝo.
  • Impulsi kunlaboran kaj teaman agadon en TEJO.
  • Spertiĝi pri faka tradukado, kaj uzi ĝin kiel ilon je la servo de klimatkriza komunikado.
  • Spertiĝi pri la nuna situacio de klimatŝanĝo.
  • Je la fino, ekhavi novan materialon por ontaj aktivaĵoj rilataj al klimata ŝanĝo.
  • Utiligi Esperanton kiel lingvon taŭgan por informi pri aferoj kiuj koncernas la tutan mondon.

Bonvenas en tiu laborgrupo iu ajn membro de TEJO kiu interesiĝas pri tradukado aŭ pri klimatŝanĝo, kaj kiu pretas aktive kontribui en ĝi. Rajtas aliĝi ankaŭ tiuj ne-membroj de TEJO kiuj, pro specifa sperto aŭ fono, povas oferi utilan helpon en la taskoj de la laborgrupo.

Uzu la jenan formularon por aliĝi kaj indiki kiamaniere vi pretus kontribui: bit.ly/laborgrupo-tradukado

Aliĝu por kunlerni kaj kontribui al klimatŝanĝa komunikado en Esperantujo!

Ĉiu, kiu interesiĝas pri diversaj aspektoj de daŭripoveco (de nia organizo kaj pli ĝenerale) kaj ŝatus kontribui al agado de la Laborgrupo pri Daŭripoveco, estas bonvena aliĝi ankaŭ al ties Telegramgrupo – Daŭripova Teamo de TEJO.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.