Home > Malfermaj alvokoj > Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2018

Jam tradicie la fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson.
La IJK 2018 okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 en Badajoz, Hispanio (oficiala retejo de IJK).
Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon.
La Estraro elektos la gajnintojn dum marto 2018.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

  • Vi estas individua membro de TEJO en 2018
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn de TEJO dum kaj post IJK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la TEJO-estraro).
  • Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO.

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

  • Loĝado ekster Eŭropo
  • Vi aĝas malpli ol 30 jaroj
  • Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj
  • Aktivado en landa aŭ loka organizo
  • Malebleco alimaniere financi la partoprenon en la kongreso
  • Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado

Por partopreni, plenigu la formularon (en formato .doc) kaj kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume 1 individua membro de TEJO. Aliaj aldonaj dokumentoj (rekomendoj, motiviga letero, ktp) estas bonvenaj. Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org kaj ijk@tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko “TEJO – partoprenu IJK-n”, kaj ĝi devas alveni al ni plej malfrue la 20-an de februaro 2018. Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri kontribui al la fonduso “Partoprenu IJK-n”.


La adreso de la Centra Oficejo:

Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.