Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu en video de TEJO kontraŭ rasismo

Ni parolu pri rasismo. Lastatempe oni multe atentis la ŝokajn revelaciojn de rasisma konduto en la monarkia familio de Britio. Tamen, tio estas nur la pinto de glacimonto de diskriminacio kiun milionoj kaj milionoj da homoj suferas ĉiutage.
Ĉu vi iam persone spertis rasisman konduton aŭ diskriminacion? Vi estas bonvena rakonti pri tio kaj viaj opinioj en video, kiun TEJO publikigos kadre de la kampanjo European Action Week Against Racism, organizata de nia partnera asocia reto UNITED.

Kiel kontribui?

1- Registru vian filmeton. Ĝi estu horizontala kaj daŭru maksimume 1.30 minutojn.
2- Alŝutu la filmeton al Google Drive, aŭ al Wetransfer, aŭ al alia reta servo
3- Sendu al ni la materialon pere de ĉi tiu formularo.

Se vi preferas, vi povas ankaŭ sendi vian filmeton en privata mesaĝo al nia konto en Instagram @tejoesperanto aŭ pere de Telegram al @arielpalmer 
Se por iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al ariel.palmer(ĉe)tejo.org kaj ni klopodos helpi.

Kiam ni ricevos vian filmeton, ni sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, kontaktu nin denove!

Limdato por sendi viajn videojn estas la 11-a de aprilo.

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj ke via vizaĝo bone videblu. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze!

2 Comments, RSS

  • Feo

    says on:
    dimanĉo dimanĉo 28- 28UTC Marto 2021 at 21:09

    Estas tre bone ke TEJO parolas kaj paroligas pri rasismo. Mi persone kiel bruna kaj azianeca persono estis viktimo de rasistoj multajn fojojn, bedaŭrinde. Mi esperas ke rasismo, samkiel ĉiaj ajn aliaj formoj de socia maljusto kaj diskriminacio, kiom eble plej baldaŭ signife malpliiĝu kaj ĉesu esti sistema.
    #NigrulajVivojGravas
    #BrunulajVivojGravas
    #IndiĝenajVivojGravas
    #AborigenajVivojGravas
    #AzianajVivojGravas
    #UjgurajVivojGravas
    #RohinĝajVivojGravas
    #HindajVivojGravas
    #ArabajVivojGravas
    #JudajVivojGravas
    #HomajVivojGravas

    ✊🏽✊🏿✊🏾✊🏻✊🏼

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.