Home > Aliaj > Listo de UNITED de mortoj de rifuĝintoj publikiĝis en la gazeto The Guardian

La gazeto The Guardian publikigas la tutan UNITED-liston de 34.361 mortoj de rifuĝintoj je la 20-a de junio, la Internacia Tago de Rifuĝinto.

Por la Monda Tago de la Rifuĝintoj, The Guardian, kunlabore kun la artisto Banu Cennetoğlu, Chisenhale Gallery kaj Liverpool Biennial, publikigas la tutan ‘Mortoliston’ de UNITED en papera kaj reta versioj. (jen la listo en pdf dosiero)
Ekde 1993, UNITED por Interkultura Agado registras la nomojn, devenlokojn kaj kialojn de morto de pli ol 34.000 rifuĝintoj kaj migrantoj, kiuj, provante aliri Eŭropon, mortis pro la strikte limigaj politikoj de “Fortikaĵo Eǔropo”. Plena versio de la Listo, kiu nun enhavas 56 paĝojn da nomoj, estos inkluzivigita papere kaj disponebla por elŝuto ĉe The Guardian kaj ĉe la retejo de UNITED. En 64-paĝa presita aldonaĵo, la Listo estas akompanata de pensigaj skribaĵoj pri tio, kiel la rifuĝinto-krizo ŝanĝiĝis tra la jaroj. Ĝi ankaŭ enhavas individuajn detaligojn, por pli profunde esplori la okazaĵojn malantaŭ la enlistigitaj nomoj, kaj intervjuon kun la artisto Banu Cennetoğlu, kiu ekde 2007 plifaciligas la disdonon de la listo en la mondon.
Senpagaj ekzempleroj de la ĵurnalo kun la 64-paĝa aldonaĵo disponeblos ĉe Chisenhale Gallery (28-a de junio – 26-a de aŭgusto 2018) kaj Liverpool Biennial (14-a de julio – 28-a de oktobro 2018).

UNITED-kampanjo “Fatalaj Politikoj de Fortikaĵo Eŭropo”: Ne Plu Mortojn – Tempo por Ŝanĝiĝo!

Fortikaĵo Eŭropo estas preskaŭ nealirebla. Pluraj kontraktoj faritaj en la lastaj jaroj, kiel la interkonsento inter EU kaj Turkio aŭ pli lastatempe tiu inter Italio kaj Libio, kaj la konstruado de muroj kaj palisaroj, pli kaj pli fermadas vojojn al vivo en sekureco. Kiel lasta ŝanco, multaj homoj estas devigitaj elekti vojaĝon de vivo kaj morto tra la Mediteraneo. Tamen, plejparto de la Vivserĉantoj ne atingas la alian fankon de la Mediteraneo. Rifuĝintoj mortas de sufokiĝo en kamionoj, trairante riverojn kaj montojn, aŭ estas pafmortigitaj de gardistoj. Ili mortas pro la nehomaj kondiĉoj en arestejoj aŭ pro manko de kuracado, sinmortigas pro senesperiĝo, aŭ estas mortigitaj post deportiĝo al sia lando. Oni rifuzas al ili kaj protekton far niaj aŭtoritatoj kaj aliron al justico. Savboatoj estas blokitaj en la Mediteraneo dum semajnoj, dum iliaj pasaĝeroj provas travivi en nehomaj kondiĉoj, ĝis iu EU-ŝtato konsentas akcepti ilin en sian havenon, kiel okazis lastatempe kun la Aquarius-ŝipo. Kvankam ili aspektas tre diverse, ĉiuj tiuj mortoj rekte rezultas el militigo ĉe la landlimoj de EU, leĝoj pri azilo, arestpolitikoj kaj deportadoj.

Multaj naciaj registaroj en Eŭropo plidekstriĝis, kaj ŝanĝoj en la aziloleĝaro sekvas. Afganio estas nuntempe klasifkita kiel sekura lando por deportado de homoj, kaj samtempe oni konsilas al Eŭropaj civitanoj ne vojaĝi tien ĉar ĝi estas unu el la plej danĝeraj landoj en la mondo. Tiom klaraj kazoj de duobla mezuro daŭras kaj estas enskribitaj en leĝaro pri migrado en tuta Eŭropa Unio. La lastatempa interkonsento de Italio kun Libio kaǔzis fortajn lezojn al homaj rajtoj far la Libia margardistaro, kaj plialtigis la riskon ke rifuĝintoj iĝu viktimoj de homkomerco. Ĉiu homo havas la rajton serĉi sekuran vivlokon, kaj necesas ke la Eŭropa Unio konstruu sekuran aliron kaj homecan traktadon de tiuj, kiuj serĉas rifuĝon en Eŭropo. Ni postulas ke morto per politiko ĉesu kaj ke ĉiuj membroŝtatoj certigu sekurecon kaj dignon por ĉiuj kiel nepran minimumon de homaj rajtoj.

Mark Rice-Oxley, redaktoro por specialaj projektoj, Guardian News & Media:
“Ĉi-tiu Mortolisto estas ŝoka kaj heroa laboraĵo de UNITED por Interkultura Agado. Ĝi montras teruregan veron de pligrandiĝanta homa mizero, de tute malhelpebla morto ekde jam pli ol 25 jaroj – kaj de faskinta antaǔvidado far la plej granda aro de liberalaj demokratioj en la mondo. Jen kial The Guardian plene publikiĝas ĝin je la 20a de junio.”

Banu Cennetoğlu, artisto:
“Mi kredas je la povo kaj ebla infuo de presaĵoj ĉefe en la kazo de ĉi tiu Listo. Mi esperas ke ĝia disvastigado kaj enkuntekstigado dank’ al The Guardian kaj ĝiaj redaktoroj memorigos homojn pri tio, ke ili ja havas la kapablon infui tiujn mortigajn politikojn kaj ties kreintojn.”

Geert Ates, UNITED:
“Ekde 1993, ni registras la kazojn kaj nomojn de mortoj de rifuĝintoj por altiri publikan atenton al la mortigaj konsekvencoj de la konstruado de iu Fortikaĵo Eǔropo. La disvastigado de nia tuta listo far la mondfama gazeto The Guardian je la Tago de Rifuĝintoj multege helpos UNITED trovi pli da subteno por la necesaj ŝanĝoj de politiko: Ne Plu Mortojn! Tempo por Ŝanĝiĝo!”

Por pli da informoj, bonvolu kontakti Geert Ates (UNITED) +31-6-48808808 aǔ listofdeaths@unitedagainstracism.org

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.