Home > Malfermaj alvokoj > Malferma Alvoko: Gastigu TEJO-volontulon ekster Roterdamo

Post sukcesa sperto kun la programo EVS, TEJO ŝatus havi volontulojn en alia loko ol en ĝia sidejo, tamen ene de la programlandoj de Erasmus+ (EU, ELKA (krom Svislando), Makedonujo kaj Turkujo).

Ni kutime petas subvencion por havi volontulon. Tiam, pro leĝaj kialoj, la volontulo devas volontuli en Nederlando, kiu estas lando kie ne ekzistas specifa vizo por volontuloj kaj kiu estas tre strikta por gastigi volontulojn kiuj bezonas restpermeson. Tio ege limigas la ŝancojn de multe da taŭgaj volontuloj kiujn ni povintus gastigi en aliaj landoj. Aldone Roterdamo estas multekosta urbo kaj pro diversaj kialoj la spaco kiun ni disponigas al ili en la CO povas gastigi limigitan kvanton da volontuloj samtempe. Ni pensas kaj esperas, ke estas pli favoraj kondiĉoj en aliaj programaj landoj de Erasmus+, ke ni povus havi volontulon sen havi tiom striktaj limoj pri gastigado de volontuloj el ĉiuj programaj kaj partneraj landoj de Erasmus+, ebligante al multe da valorindaj volontulaj spertoj atingi nin.

Ni do faras malferman alvokon, por ke via asocio gastigu elektotajn TEJO-volontulojn. La volontuloj ĉefe okupiĝu pri mondskalaj taskoj. Tamen, ili ankaŭ foje povas helpi al la loka movado (maksimume 20% de la tempo). Estas ankaŭ dezirinde ke la volontulo povu mem proponi projekton, kaj poste realigi ĝin, por antaŭenigi la movadon (dediĉinda tempo decidota depende je la projekto).

Ĉu vi ŝatus ke via asocio havu TEJO-volontulojn? Kandidatigu ĝin ĝis la 30-a de junio.
Sendu la kandidatiĝon al kandidatigxu@tejo.org

Nepraj kondiĉoj:

  • Via asocio estas jure registrata kaj akceptas esti EVS-akreditigata per nia oficisto
  • Vi havas lokon kie vi povos gastigi ilin en la sama lando en kiu la asocio estas registrita. Vi povos prizorgi la loĝadon (krom se loke estas bonaj luprezoj, ni povas aparte lui iun ĉambron aŭ apartamenton), kaj provizi labormaterialon (oficejon, komputilon kaj sufiĉe stabilan retaliron)
  • Vi disponigas tra via homforto konstantajn mentoradon kaj subtenadon al la volontuloj. Vi pretas helpi tiun kiam necesus, pri laborrilataj demandoj, kaj ankaŭ pri la vivo en via urbo.
  • Vi estas sufiĉe malferma, dum parto de la tempo, lasi laŭpete la volontulon fari taskojn, kiujn li aŭ ŝi proponas, aŭ kiuj plaĉas al tiu.
  • Vi sendas al ni detalan priskribon, de la rimedoj kiujn vi havas. Kie li aŭ ŝi loĝos, laboros. Kiun materialon vi havas. Kiu prizorgos lin aŭ ŝin surloke. Kiom da eventuala kroma poŝmono li aŭŝi ricevos de vi.
  • La mono kiun vi ricevos de EVS plus la mono kiun via asocio pretus eventuale investi sufiĉas por loĝigi, laborigi, kaj doni poŝmonon al la volontulo por ke li povu vivteni sin dum 1 jaro.

Estus tre favore konsiderotaj :

  • Vi sendas precizan skizon pri kiel okazos la volontulado.
  • Vi sendas fotojn pri la ejo kie okazos la volontulado kaj eventuale pri la proponata loĝejo.
  • La vizakiro por volontuloj estas relative facila.
  • Via asocio troviĝas en loko kaj lando kiu ebligas facilan kaj malmultekostan vojaĝon tra Eūropo.
  • Via loko povus gastigi almenaŭ tri aŭ kvar volontulojn samtempe
  • Aktivulo de TEJO loĝas relative proksime kaj povas regule viziti la volontulojn.

La sumo kiun vi ricevos de la programo Erasmus+ malsamas de lando al alia. EVS pagas la ir- kaj revenbiletojn de la volontuloj laŭ oficiala kalkulilo, la kostojn de la asekuro kiujn la sendaj organizoj prizorgos kaj aldone vi ricevos gravan sumon por la organiza kaj individua subteno kiun vi devus minimume pagi al la volontulo.

Organiza subteno tra EVS (Eŭroj per tago inkluzive feriaj tagoj):

Belgujo: 20, Bulgarujo: 17, Ĉeĥujo: 17, Danujo: 21, Germanujo: 18, Estonujo: 18, Irlando: 21, Grekujo: 21, Hispanujo: 18, Francujo: 19, Kroatujo: 19, Italujo: 21, Kipro: 21, Latvujo: 19, Litovujo: 18, Luksemburgo: 21, Hungarujo: 17, Malto: 20, Nederlando: 21, Aŭstrujo: 18, Pollando: 18, Portugalo: 20, Rumanujo: 17, Slovenujo: 20, Slovakujo: 19, Finnujo: 21, Svedujo: 21, Britujo: 21, Makedonujo: 15, Islando: 21, Liĥtenŝtejno: 21, Norvegujo: 21, Turkujo: 17.


Individua subteno tra EVS (Eŭroj per tago inkluzive feriaj tagoj):
Belgujo: 4, Bulgarujo: 3, Ĉeĥujo: 4, Danujo: 5, Germanujo: 4, Estonujo: 3, Irlando: 5, Grekujo: 4, Hispanujo: 4, Francujo: 5, Kroatujo: 4, Italujo: 4, Kipro: 4, Latvujo: 3, Litovujo: 3, Luksemburgo: 4, Hungarujo: 4, Malto: 4, Nederlando: 4, Aŭstrujo: 4, Pollando: 3, Portugalo: 4, Rumanujo: 2, Slovenujo: 3, Slovakujo: 4, Finnujo: 4, Svedujo: 4, Britujo: 5, Makedonujo: 2, Islando: 5, Liĥtenŝtejno: 5, Norvegujo: 5, Turkujo: 3.

Se vi havas aldonajn demandojn pri la alvoko ne hezitu kontakti nin per: kandidatigxu@tejo.org

Esprimoj de intereso proksime de la limdato kiujn ne sekvos detala priskribo ne estos konsiderataj.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.