Home > Malfermaj alvokoj > Malferma alvoko por trejnistoj

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO) organizas la trejnadon ALT_HRE: Alternativa Aliro al Edukado pri Homaj Rajtoj. La trejnado donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo por esti trejnita pri la temo de Edukado pri Homaj Rajtoj (EHR) kaj kiel kombini ĝin kun aliaj formoj de junulara partopreno kaj neformala edukado (NFE), kiel artismo, teatrologio kaj pli. Pli konkrete, niaj partoprenantoj havos la eblon per la trejna kurso:

  • Lerni kiel disvolvi siajn kompetentojn kiel EHR-multiplikantoj dum organizado de agadoj de, kun kaj por junuloj;
  • Esplori kiel HRE en 2021 povas progresi kaj esti kombinita kun alternativaj formoj de junulara partopreno kaj NFE, kiel artismo kaj teatrologio;
  • Produkti ilaron kun ekzemploj de agadoj disvastigotaj inter junularaj organizoj kaj junuloj ĝenerale.

La trejna kurso okazos ekde la 26-a de oktobro (alvenotago) ĝis la 2-a de novembro 2021 (forirotago) en Ry, Danio.

Ni serĉas 2 trejnistojn/faciligantojn:

  • Kun vasta sperto en neformala edukado kaj faciligantaj agadojn kun kaj por junuloj;
  • Kun certa nivelo de sperto pri homaj rajtoj kaj junularaj partoprenaj temoj, ideale se temas pri Edukado pri Homaj Rajtoj kaj junuloj;
  • Kun la kapablo labori aŭ angle aŭ esperante aŭ ambaŭ.

La 2 trejnistoj:

  • Preparos la enhavon de la trejna kurso kune kun la projekt-teamo de TEJO;
  • Projektos kaj preparos iujn ajn materialojn kiujn ili bezonus por plenumi la trejnadon;
  • Liveros la sesiojn dum la trejna kurso (ĉu ĉeeste ĉu interrete, depende de la KOVIM-19 limigoj kaj la kapablo de la partoprenantoj vojaĝi al Danio);
  • Donos raporton pri la kunsidoj de la trejna kurso al la projekt-teamo, post la fino de la trejna kurso, por la ĝeneralaj raportaj celoj.

Ĉiuj kostoj por loĝado, manĝado kaj vojaĝado estos kovritaj de la projekto. Aldone, ĉiu trejnisto ricevos 500 eŭrojn por la provizitaj servoj, post la TK kaj post kiam ili finos siajn raportajn liverindaĵojn de la TK.

Vi povas kandidatiĝi sendante al ni retpoŝton esprimante vian motivon faciligi la trejnan kurson kaj vian sperton pri la supre menciitaj temoj al spyros@tejo.org antaŭ la 6-a de septembro 2021.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.