Home > Malfermaj alvokoj > Malferma alvoko – TEJO-estraranoj 2022/23

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn al la Estraro de TEJO por la mandato 2022-2023. La elektitoj enoficiĝos la 1-an de septembro 2022 kaj finos la mandaton la 31-an de Aŭgusto 2023. La estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO.

Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato dum la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos ĉi-jare en Nederlando de la 20-a ĝis la 27-a de Aŭgusto. Pro la nekutima malfrueco de IJK en la jaro 2022, elektoj eventuale okazos en Julio kadre de reta kunsido de la Komitato de TEJO.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2022 naskita inter la 1-a de Septembro 1987 kaj la 31-a de Aŭgusto 2004.

Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo.

La Estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj de unu ĝis tri Vicprezidantoj.

Ĉiu estrarano povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn. La nunaj fakoj estas la jenaj: Komisionoj: Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Edukado, Scienco, Kulturo, Kongresoj,

Landa & Faka Agado, Merkatiko & Informado, Talento, Transnaciaj Projektoj.

Interesgrupoj: Adoleska Agado, Genra Egaleco, Juro, Moviĝeblo, Teknologio, Universitata Agado

Respondecoj: Pasporta Servo, Rilatoj kun UEA, Volontuloj. Kandidato estu preta okupiĝi pri iuj el la listigitaj fakoj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 31-a de Majo 2022 kun viaj vivresumo, motiva letero kaj eksplicita indiko pri la fakoj kaj la oficoj, kiujn vi estos preta transpreni en la Estraro, se elektita.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun homon sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org, tiel ke ni mem povu kontakti la eblan kandidaton.

La Elekta Komisiono de TEJO

Hans Becklin, Marc Konijnenberg, Tamiris Queiroz, Ana Ribeiro

4 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.