Home > Aliaj > Nova numero de Revuo Kontakto – Cifereca Mono: Kiel ĝi utilas al ni?

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas Cifereca Mono: Kiel ĝi utilas al ni?
La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo.

En Movada Rubriko Joel Muhire rakontas pri orfa bazlernejo, Zsófia Kóródy parolas pri Herzberg, la Esperanto-urbo kiu proponas lingvan kaj movadan klerigadon kaj vi trovos ankaŭ artikolon de Antonia Montaro pri IJK 2018 en Badajoz.

La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas:

“Kelkaj temoj estas tiom popularaj, ke ili ne facile eluziĝas. Tio estas la okazo pri tiu ĉi eldono. Kvazaŭ eĥoj de niaj diskutoj en pasintjaraj numeroj, kiam la ĉefartikoloj pritrakitis monon, la temo revenas sur niaj paĝoj, en iom alia formo tamen. Nun la debato koncentriĝas sur virtuala mono. La demando pri cifereca mono estis ne tiom profunda en la pasintjaraj artikoloj. Tiam la plej fama cifereca valuto ― Bitmono ― ankoraŭ ĝuis statuson de “monero de la estonteco”. Nun ĝi estas rigardata iom alie.

La kvanto da elektra energio, kiun postulas la transakcioj kaj “minado” de tiu mono, estas absurde granda. Inter aliaj malavantaĝoj, ĝi nun estas rigardata de kelkaj kiel “monaĉo”. Tion asertas Robert Nielsen en artikolo, kiu malgraŭ tio proponas ke Esperantujo havu propran ciferecan valuton. Aliflanke, Jens Spillner prezentas al ni socimedian retejon, kiu kompense al popularaj afiŝoj, pagas la aŭtorojn per alia cifereca mono. El ambaŭ kontribuoj eblas havi pli bonan superrigardon pri la nova modo de la cifereca mono kaj kiel ili povus ― ĉu nun aŭ estontece ― utili al ni.”

3 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.