Home > Aliaj > Olga Sevcenco, la nova volontulino de TEJO

Ekkonu la novan volontulinon de TEJO Olga Sevcenco!

El kiu lando vi estas?
Moldavio.

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?
Mi havas 2 magistrajn gradojn: unu pri Banka Administrado kaj alia pri Komerca Leĝo. Mi estas iama Kunordiganto pri Evoluado kaj Monitorado ĉe la Nacia Junulara Konsilio de Moldavio.
Mi estas politika konsilisto kun kompetenteco pri strategia planado, projektado kaj kunlaborrilata administrado, institucia konstruado kaj korporacia socia respondeco. Mi havas plurajn spertojn de laboro por internaciaj organizoj, publikaj kaj privataj sektoroj kun speciala fokuso pri:

– politika reformo;
– esploradministrado;
– reklamado;
– aktualigo;
– komunuma gvidado;
– agado kaj rezultobazitaj programoj kaj administrado;
– konstruado de civitana socio.

Mi kredas, ke kiel junuloj ni ludas ŝlosilan rolon en daŭrigebla evoluado kaj ĝia plena realigo ankoraŭ estas unu el la plej grandaj defioj sed ankaŭ prezentas ŝancojn por nia generacio.

Kial vi decidis voluntuli en la Centra Oficejo, en Nederlando?
Mi ŝatus uzi ĉi tiun grandan ŝancon por labori en multkultura medio, por lerni Esperanton kaj ekkoni Nederlandon. Ankaŭ mi volas malkovri min kaj lerni pli pri Esperanto-movado.

Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo?
Miaj plejpartaj agadoj estos koncentritaj al eksteraj rilatoj.

Kion vi esperas fari kaj lerni dum via volontulado en la Centra Oficejo?
Mi volas lerni Esperanton, la nederlandan, por disvolvi novajn kompetentecojn pri eksteraj rilatoj kaj krei ponton por estonta laboro.

Ĉu tiu ĉi estas via unua sperto en Esperantujo?
Jes, tio ĉi estas mia unua sperto pri Esperanto.

Ĉu vi estas lernanta Esperanton?
Mi lernas sendepende per Duolingo kaj Lernu, ankaŭ mi havas interretajn kursojn kun Esperantisto.

Kion signifas por vi Esperanto?
Mondo-movado, kiun mi ŝatus malkovri pli.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.