Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu en nova video pri Esperanto kaj scienco

Sciencemuloj en Esperantujo, ni serĉas vin denove! 

Post la sukceso de la unua video, TEJO volas krei novan videon por rakonti pri la konekto kaj ligoj inter Esperanto kaj scienco.

Ĉu vi estas sciencemulo? Ni ŝatus aŭdi pri vi! Faru videon kaj sendu al ni.
Jen kelkaj demandoj por inspiriĝi:

– Ĉu vi okupiĝas pri scienco profesie aŭ hobie?
– Rakontu pri via laborkampo/esplorkampo/intereskampo
– Kial, laŭ vi, via fako gravas?
– Ĉu vi iam partoprenis esperantan eventon (aŭ programeron) kiu temis pri scienco? 
– Ĉu vi eble mem ŝatus iam krei projekton aŭ prelegon en esperanta kunteksto?

Ne forgesu diri vian nomon kaj vian landon. Bonvenas ankaŭ kromaj informoj kiujn vi taksas interesaj. La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj. 

La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 1.30 minutoj. Bonvolu ne aldoni subtekstojn aŭ skribaĵojn en la video. 

Kiel sendi la videon?

Estas du diversaj ebloj sendi la videon al ni. 

1- Alŝutu vian videon al Google Drive (aŭ al alia reta servo), kaj sendu la ligilon al ni ĉi tie: SENDO DE VIA VIDEO

2- Sendu la videon pere de Telegram al la konto @arielpalmer

Grave: Kiam ni ricevos vian videon, ni sendos al vi konfirman mesaĝon.
Se vi ne ricevas konfirmon ene de 1-2 tagoj, bonvolu sendi la videon denove aŭ kontakti nin en Telegram (@arielpalmer) aŭ pere de privata mesaĝo en Facebook aŭ en Instagram.

La limdato por sendi viajn videojn estas la 11-a de oktobro

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.