Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu IJK-n – speciala okazo nur por afrikanoj

Partoprenu IJK-n – speciala okazo nur por afrikanoj estas plilongigita ĝis la 18-a de julio! Ankoraŭ vi povas aliĝi!

Danke al donacoj de pluraj esperantistoj, TEJO sukcesis starigi specialan fonduson por ebligi multajn afrikajn gejunulojn partopreni la Internacian Junularan Kongreson de TEJO en Aneho, Togolando.

Se vi estas aktiva junulo el ajna afrika lando krom Burundo, Benino, Togolando aŭ Kongo (Kinŝaŝa) kaj emas profiti tiun unikan ŝancon partopreni IJK-n en via kontinento, ne hezitu kandidatiĝi: ĉi tiu alvoko estas por vi!

Kondiĉoj por partopreni

– Esti aktiva junulo el ajna afrika lando krom Burundo, Benino, Togolando aŭ Kongo (Kinŝaŝa)
– Bone regi Esperanton
– Esti entuziasma pri Esperanto kaj jam aktiva en la movado aŭ emas engaĝiĝi por krei aŭ fortigi la junularan movadon en via lando;
– Ne aĝi pli ol 35 jaroj je la komenco de la IJK;
– Esti preta kontribui al la programo de la kongreso;
– Esti individua membro de TEJO por la jaro 2017.

Rimarkoj

– La konkurso kovras plejparton de la vojaĝkostoj, programkotizo kaj restadkostoj. La kandidato devas mempagi interkonsentotan parton de siaj kostoj;
– Bonvenas kandidatoj el ĉiuj genroj
– Se vi volas, ni volonte ricevas rekomendleterojn pri vi;
– Se vi ne havas monkondiĉojn por iĝi individua membro de TEJO, bonvole peti membriĝon tra Fondaĵo Kanuto

Por kandidatiĝi, plenigu la formularon Partoprenu-IJK-2017_AfrikaOkazo.doc kaj sendu ĝin al kandidatigxoj[ĉe]tejo.org kaj ijk[ĉe]tejo.org kun la temo “TEJO – Partoprenu IJK-n – AA” ĝis la 18-a de julio! Ne hezitu skribi al ni kaze de duboj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.