Home > Aliaj > Partoprenu kurson pri homaj rajtoj en Slovenio

Centro de Edukistoj pri Homaj Rajtoj: estu aktoro de ŝanĝo!

COMPASS HRE NTK 2020 en Slovenio

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj la Slovena Nacia Junulara Konsilio (MSS) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo organizas la projekton “‘Centro de Edukistoj pri Homaj Rajtoj: estu aktoro de ŝanĝo!“. La projekto trejnos 18 junulojn, junajn estrojn, universitatajn studentojn, homajrajtajn aktivulojn kaj NFE-trejnistojn, kiuj loĝas ĉefe en Slovenio (aŭ alternative ĝiaj najbaraj landoj, precipe el regionoj kie oni parolas la slovenan lingvon) pri la temo de Edukado pri Homaj Rajtoj (HRE). Niaj partoprenantoj disvolvos siajn kompetentecojn kiel HRE-multiplikantoj kiuj organizas agadojn pri, kun kaj por junuloj.

En la kadro de ĉi tiu projekto, unu Nacia Trejnada Kurso (NTK) okazos inter mardo la 29-a de septembro ĝis dimanĉo la 4-a de oktobro 2020 (vojaĝaj tagoj inkluzive) en la Junulara Centro Brežice, en Slovenio. Ni serĉas 18 partoprenantojn, ĉefe inter 18-30 jaraĝaj (ankaŭ partoprenantoj kiuj aĝas pli ol 30 estas bonvenaj kandidatiĝi). La laborlingvo estos la angla. Ne estas ajna kosto por partopreni kaj ni kovros la loĝadon, manĝon kaj vojaĝkostojn de niaj partoprenantoj (estos limo pri la maksimuma vojaĝa repago, depende de la urbo el kie vi vojaĝos).

La celoj de NTK estas:

  • Kontribui al plua disvastigado de HRE-valoroj kiel ekzemple la protekto de homaj rajtoj kaj digno (kaj precipe la homaj rajtoj de junuloj, ankaŭ nomataj junularaj rajtoj), la antaŭenigo de la kulturo de aktiva kaj demokratia civitaneco de junuloj kaj plifortigo pri la eduka aspekto de agadoj kaj projektoj organizitaj pri, kun kaj por junuloj.
  • Familiari la partoprenantojn kun edukaj agadoj el la manlibro KOMPASS kaj ĝiaj 20 tutmondaj temoj; Kiel ili povas organizi kaj liveri al si ĉi tiun specon de agadoj en siaj NRO/junularaj organizoj kaj en iliaj lokaj kaj regionaj komunumoj.
  • Trejni junularajn laboristojn, NFE-trejnistojn kaj junulajn gvidantojn de la regiono pri la Edukado pri Homaj Rajtoj (HRE) de la Konsilio de Eŭropo, kiel integri ĝin al edukaj agadoj kaj projektoj kaj fari ilin HRE-multiplikantoj, kiuj disvastigos la lernajn rezultojn al multoblaj junuloj reen en siaj lokaj kaj regionaj komunumoj; Por finfine krei unu reton en la regiono de HRE-multiplikantoj.

Post la NTK, la partoprenantoj estos parto de unu nova regiona reto de Edukantoj pri Homaj Rajtoj kaj oni atendas de ili organizi sekvajn HRE-agadojn reen en siaj lokaj komunumoj. Eduka subteno kaj konsiloj por tio estos donitaj de la trejnistoj.

KOVIM-19:

Konsiderante la pandemion KOVIM-19, ankaŭ la NTK povus esti tuŝita. Ĉi tiu NTK okazos prefere fizike, sed KOVIM-19-evoluoj eble influas ĉi tion kaj havas la eventon parte aŭ plene interrete. En la okazo ke ĝi fizike okazos, ni sekvos ĉiujn sanajn rekomendojn kaj ni prenos ĉiujn necesajn sekurecajn mezurojn: vizaĝaj maskoj, manaj higienoj kaj malinfektado, prefere havu subĉielajn kunsidojn (se la vetero helpas). Ĉiuokaze, la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato, do eble ĝustigoj povas okazi.

Se vi ŝatus kandidatiĝi, bonvolu plenigi ĉi tiun formularon ĝis dimanĉo, la 9-a de aŭgusto. Vi povas kontakti spyros@tejo.org por demandoj aŭ klarigoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.