Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu la Junularan E-Semajnon en Pollando helpe de AEJK

Ĉi-jare kiel vi verŝajne scias, la Junulara E-Semajno (JES) okazos de la 26-a de decembro 2017 ĝis la 2-a de januaro 2018 en Szczecin, Pollando: http://jes.pej.pl/jes2017/

TEJO kunordigas kapablokonstruan partneradon subvenciita de Eŭropa Unio tra la programo Erasmus+ kiu nomiĝas AEJK (Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo). La partneraj landoj estas Benino, Burundo, Italujo, Kinŝasa Kongo, Nederlando, Pollando, Slovakujo kaj Togolando.

Ni invitas la homojn kiuj ĝis nun kunlaboris por AEJK kaj partoprenis eventon kadre de la projekto, kandidatiĝi por la konkluda renkontiĝo kadre de venonta JES. Tiam okazos interalie laborgrupoj kaj kunsidoj cele al finaranĝo de la projekto sed ankaŭ trejnadoj.

Ĉiuj kostoj (loĝaj, manĝaj, partoprenaj, vizaj kaj vojaĝaj) ene de la projekta buĝeto estos repagitaj. Kaze je kostoj kiuj superas la buĝeton, necesos aprobo de la TEJO-Estraro. Memkontribuo al parto de tiuj kostoj estos kore bonvena.

La elektado de la partoprenantoj okazos kun la partnero de ĉiu lando.
La partoprenantoj devos vojaĝi de partnera lando al JES kaj la vojaĝo estos repagita nur ekde tiuj landoj.

Kiel partopreni?

Sendu vian kandidatiĝon al kandidatigxu(ĉe)tejo.org : rakontu al ni kiu vi estas, kiel vi aktivis en la projekto AEJK ĝis nun kaj kial vi volas partopreni la JES-on.

Via mesaĝo estos ricevita de la TEJO respondeculoj kaj de la koncernita landa sekcio kiu elektos surbaze de la jenaj kriterioj:

– Ĝisnuna engaĝiĝo en la AEJK-projekto kaj partopreno en pli fruaj eventoj.

– Sufiĉa lingvonivelo de Esperanto

– Balanco pri genro (virinaj, viraj, kviraj kaj aliaj kandidatoj bonvenas)

– Balanco pri devenparto de la lando (regionloĝeco)

– La kandidatoj kiuj proponas programerojn estos valorigitaj

– Estu prefere almenaŭ unu estrarano el ĉiu partnero


Elektitaj kandidatoj kiuj ne estas individuaj membroj de TEJO, devos membriĝi en ĝi por 2017 kaj 2018.

Bonvolu sendi vian kandidatiĝon ĝis la 31-a de aŭgusto kun motivletero kaj eventuale resumo aŭ dokumentoj pri viaj esperantaj agadoj. Se vi havas demandojn, bonvolu sendi ilin al aejk.oficejo(ĉe)tejo.org.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.