Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu nome de TEJO konferencon de UNOY en Nederlando

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO serĉas kandidatojn por partopreni la konferencon de UNOY (United Network of Young Peacebuilders) en Hago, Nederlando, inter la 18-a kaj 22-a de septembro 2018.

UNOY estas tutmonda reto de packonstruantaj junularaj organizoj – do organizoj, kiuj per sia laboro iel kontribuas al monda paco. Ĉar ankaŭ TEJO povas esti konsiderata tia organizo, ĝi ekde ĉi-jare membras en UNOY.

La konferenco temos pri tio, kiel pozitivaj, pacemaj rakontoj povas kontraŭi la nuntempan tendencon timi “eksterulojn” kaj paroli negative pri aliaj sociaj grupoj. En la angla: “Shaping the Narrative”.

Vi povas kandidatiĝi se vi aĝas sub 30 kaj regas la anglan. Viaj vojaĝ- kaj partoprenkostoj estos financitaj de UNOY kaj TEJO. Limdato por kandidatiĝi estas jam la 30-a de junio.

Jen informoj pri la konferenco kun aliĝilo: http://unoy.org/opportunities/call-for-participants-2/

Se vi interesiĝas, bonvolu rapide kandidatiĝi laŭ la supra ligilo kaj informi nin ĉe ker@tejo.org
Se vi bezonas helpon por via aliĝilo, vi povas kontakti ker@tejo.org, ana@tejo.org kaj/aŭ klara@tejo.org

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.