Home > Aliaj > Partoprenu senpage la 103-an Universalan Kongreson en Lisbono 2018

Gazetara Komuniko de UEA

S​UBTENEBLO POR PARTOPRENI LA UK-ON​ EN LISBONO

Danke al malavaraj donacintoj al Fondaĵo Partoprenu UK-on, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Lisbono, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, povas kandidatiĝi.

Kondiĉoj:

  • Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2017.
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn, kongresrilatajn, antaŭ, dum kaj post la UK.
  • Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 30-a de novembro 2017.

En Seulo la subtenatoj ĉefe helpis pri fotado, filmado kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj – ricevu subtenon kaj helpu la sukcesan okazigon de la plej granda Esperanta-renkontiĝo, kandidatiĝu nun!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.