Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu studsesion en Budapeŝto pri seksismo

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) kaj la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto (EYCB) organizas la studsesion X Lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado. La studsesio donos la eblon al 30 junuloj de la membroj-landoj de la Konsilio de Eŭropo trejniĝi pri la temoj de seksismo kaj parola komunikado. Niaj partoprenantoj per la studsesio havos la ŝancon:

  • Plikonsciiĝi pri la efiko de ĉiutaga seksisma lingvouzado;
  • Interŝanĝi opiniojn, sciojn kaj bonajn praktikojn kaj lerni de la aliaj partoprenantoj;
  • Trejniĝi pri parola seksperforto kaj diskriminacio; Kiel detekti ĝin, malhelpi ĝin kaj kontraŭbatali ĝin;
  • Enkonduki genroneŭtralajn vortojn, kiuj povas esti uzataj en ĉiutaga komunikado;
  • Alporti la scion pri la studobjekto reen hejme kaj diskonigi la rezultojn en lokaj komunumoj.

La studsesio okazos de lundo, la 6-a de decembro, ĝis vendredo, la 10-a de decembro 2021 (vojaĝaj tagoj ne inkluzivitaj, la partoprenantoj devas alveni dimanĉe antaŭ la studsesio kaj foriri sabate post la studsesio) en la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto, Hungario. Ni serĉas 30 partoprenantojn, ĉefe 18-30 jaraĝaj (ankaŭ partoprenantoj pli ol 30-jaraĝaj estas bonvenaj kandidatiĝi kaj eventuale ĉeesti). La laborlingvo estos la angla. Estas partoprenkotizo de 50€ pagenda al la Konsilio de Eŭropo; Ĉiuj kostoj por loĝado, manĝoj, vojaĝoj kaj vizaj kostoj estos pagitaj de la Konsilio de Eŭropo. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj estas:

  • Inter 18-30 (ankaŭ aplikoj de interesatoj pli aĝaj ol 30, estas tre bonvenaj);
  • Loĝantoj en membro-ŝtato de Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapablaj ĉeesti 5-tagan-edukan-aktivecon en la angla;
  • Respektema kaj lernema;
  • Interesita pri seksismo kaj parola komunikado, kun nenia aŭ malgranda scio pri la temo, sed granda intereso lerni pli kaj alporti ŝanĝon en la socio.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis lundo, la 8-a de novembro. Vi povas kontakti spyros@tejo.org por demandoj aŭ klarigoj.

Partoprenantoj kiuj bezonas vizon: Se vi ŝatus kandidatiĝi al la studsesio kaj bezonos vizon por Hungario por ĉeesti la agadon, ni kuraĝigas vin kandidatiĝi kiel eble plej frue. Aplikoj de homoj, kiuj bezonas vizon estos taksataj senĉese pro ankaŭ la situacio de KOVIM-19, kiu malfaciligas la partoprenon al similaj edukaj agadoj. La vizo estos donita nur dum la daŭro de la studsesio kaj ĉiuj partoprenantoj devas atendi la tutan programon de la agado.

KOVIM-19: Konsiderante la pandemion de KOVIM-19, la studsesio ankaŭ povus esti tuŝita. En la okazo ke ĝi fizike okazos, ni sekvos ĉiujn sanajn rekomendojn kaj ni prenos ĉiujn necesajn sekurecajn mezurojn: vizaĝaj maskoj, manaj higienoj kaj malinfektado. Ĉiuokaze, la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato, do ĝustigoj povas okazi depende de kiel la pandemio disvolviĝos en la sekva periodo. Depende de la evoluoj kaj la lando en kiu vi loĝas, vi estos invitita partopreni fizike aŭ interrete.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transgenrulojn kandidatiĝi.

6 Comments, RSS

  • Aikaterini Betzelou

    says on:
    sabato sabato 6- 06UTC Novembro 2021 at 17:24

    I want like to be informed for everything new in this topic.

  • Maria Anna Pylarinou

    says on:
    sabato sabato 6- 06UTC Novembro 2021 at 22:12

    I would like to participate

  • Fiorela

    says on:
    dimanĉo dimanĉo 7- 07UTC Novembro 2021 at 07:49

    I would like to take part
    I’m Fiorela and im an artist from Greece.🌹

  • Effrosyni Karamantzani

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 11- 11UTC Novembro 2021 at 14:28

    Hello, I have submitted an application for participation in the Project and I would like to request how we will be informed about the selection process.

    Thank you in advance!

    • Mark

      says on:
      ĵaŭdo ĵaŭdo 11- 11UTC Novembro 2021 at 23:57

      Via email I guess but we still do not know when we will get the results.

  • Mark

    says on:
    lundo lundo 15- 15UTC Novembro 2021 at 09:29

    Hey, who got an answer?

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.