Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu studsesion en Budapeŝto pri seksismo

Nova limdato por kandidatiĝi: 23-a de aŭgusto

X-lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado

Studsesio, 21-25 septembro 2020, Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) kaj la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto (EYCB) organizas la studsesion “X Lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado”. La studsesio donos la ŝancon al 30 junuloj de la Konsilio de Eŭropo membroj-landoj lerni pri la temoj de seksismo kaj parola komunikado. Niaj partoprenantoj per la studsesio havos la ŝancon:

  • Levi ilian konscion pri la efiko de ĉiutaga seksisma lingvo;
  • Interŝanĝi opiniojn, sciojn kaj bonajn praktikojn kaj lerni de la aliaj partoprenantoj;
  • Formiĝi pri verba seksa-perforto kaj diskriminacio; Kiel detekti ĝin, malhelpi ĝin kaj kontraŭ-batali ĝin;
  • Enkonduki vortojn sentemajn kaj neŭtralajn, kiuj povas esti uzataj en ĉiutaga komunikado;
  • Alporti la scion pri la studobjekto reen hejme kaj diskonigi la rezultojn en iliaj lokaj komunumoj.

La studsesio okazos inter lundo la 21-a de septembro ĝis vendredo la 25-an de septembro 2020 (vojaĝaj tagoj ne inkluzivitaj, la partoprenantoj devas alveni dimanĉe antaŭ la studsesio kaj foriri sabate post la studsesio) en la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto, Hungario. Ni serĉas 30 partoprenantojn, ĉefe 18-30 jaraĝaj (ankaŭ partoprenantoj pli ol 30-jaraj estas bonvenaj kandidatiĝi kaj eventuale ĉeesti). La laborlingvo estos la angla. Estas unu partopreno-kotizo de 50 eŭroj pagenda al la Konsilio de Eŭropo. Se estas malfacile por vi pagi tiun kotizon, vi povas peti subtenon de TEJO (Fonduso Trampolino) por kovri parton de la kosto.
Ĉiuj kostoj por loĝado, manĝoj, vojaĝoj kaj vizaj kostoj estos pagitaj de la Konsilio de Eŭropo. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj estas:

  • Inter 18-30 (ankaŭ aplikoj de interesatoj pli aĝaj ol 30, estas tre bonvenaj);
  • Loĝantoj en unu membro-ŝtato de Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapabla ĉeesti unu 5-tagan-edukan-aktivecon en la angla;
  • Respektema kaj lernema;
  • Interesita pri la seksismo kaj la parola komunikado, kun ne aŭ malgranda scio pri la temo, sed granda intereso por lerni pli kaj alporti ŝanĝon en la socio .

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis dimanĉo, la 23-a de aŭgusto. Vi povas kontakti spyros@tejo.org por demandoj aŭ klarigoj.

Partoprenantoj kiuj bezonas vizon: Se vi ŝatus kandidatiĝi al la studsesio kaj bezonos vizon por Hungario por ĉeesti la agadon, ni kuraĝigas vin kandidatiĝi kiel eble plej frue. Aplikoj de homoj, kiuj bezonas vizon estos taksataj senĉese pro ankaŭ la situacio COVID-19, kiu malfaciligas la partoprenon al similaj edukaj agadoj. La vizo estos donita nur dum la daŭro de la studsesio kaj ĉiuj partoprenantoj devas atendi la tutan programon de la agado.

KOVIM-19: Konsiderante la pandemion de COVID-19, la studsesio ankaŭ povus esti tuŝita. Ĝi okazos prefere fizike, sed KOVIM-19-evoluoj povus tuŝi ĉi tion kaj havi la eventon parte aŭ plene interrete. En la okazo ke ĝi fizike okazos, ni sekvos ĉiujn sanajn rekomendojn kaj ni prenos ĉiujn necesajn sekurecajn mezurojn: vizaĝaj maskoj, manaj higienoj kaj malinfektado, prefere havu subĉielajn kunsidojn (se la vetero helpas). La plej novaj evoluoj kaj vojaĝaj limigoj por Hungario troveblas ĉi tie en la hungara kaj ĉi tie en la angla. Ĉiuokaze, la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato, do ĝustigoj povas okazi depende de kiel la pandemio disvolviĝos en la sekva periodo.

Depende de la evoluoj kaj la lando en kiu vi loĝas, vi estos invitita partopreni fizike aŭ interrete.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.