Home > Aliaj > Powtoon (Paŭtuun): interesa servo

Alejandro Escobedo

Mi volas prezenti al vi interesan servon, kiun vi trovos je la adreso www.powtoon.com. Tie ni havas la plej plur-opcian kaj kostan konton, kiu valoras 240€ jare (tre rabatita por asocio) kaj finiĝos en februaro 2016, krom se repagote .

Temas pri ideo mia. Alejandro Escobedo (Alex Escomu en Facebook) – la nuna prezidanto de la hispana junulara sekcio, kiu proponis ĝin al UEA sub mia propra risko pagi sen rericevi de UEA se la servo ne utilas. La tre verŝajna repago okazos fine se ili kontentas pri 3 pli-malpli unuminutaj videoj por UEA: Kial iri al la 100-a Universala Kongreso (UK), video pri Fondaĵo Canuto, kaj kial aliĝi al Universala Esperanto-Asocio.

Kaj se iel rekte aŭ nerekte (aniĝinte asocion UEA-asociitan) vi estas ano de UEA, vi povas krei vian senpagan sed limigitan konton ĉe www.powtoon.com por iom lertiĝi pri tio kiel ĝi funkcias. Kiam vi sentos vin sufiĉe lertiĝinta, mi donos pasvorton de tiu konto kaj petas ke viaj videoj portu kiel titolon serveje almenaŭ vian nomon por scii kies ĝi estas ktp.

La servo simplas. Ĝi iel similas al Powerpoint kaj oni lernas ĝin rapide. Sed bedaŭrinde la lerniloj kaj ĉio ankoraŭ nur anglas; tial bonvenas tradukantoj almenaŭ pri gravaĵoj, ekzemple ĉi tiu libro http://www.powtoon.com/cartoonmarketing kaj subteksto ĉe https://www.powtoon.com/tutorials. Mi jam faris la unuan subtekstigadon http://www.universalsubtitles.org/es/videos/WzCccpfynUKn/eo/916537/

Uzu Powtoon per nemalrapida komputilo ĉar kreo de video povus iĝi tro teda kaj temporaba per komputilaĉo. Mi mem komencis per mia malnova komputileto, poste ekuzis la komputilon de mia patro; kaj la ŝparita tempo indigas ja uzi normalan komputilon.

Per la pagenda entreprena konto vi havas pli da rolultipoj, eblas elŝuti la videon plej altkvalite kaj sen envidea marko de Powtoon. Jen pli detale angle: https://www.powtoon.com/pricing. La nura kondiĉo kiun oni donis al ni estas ke kiel nelukrocela asocio ni kreu videojn kiuj ne celas gajnon (do almenaŭ ke la video ne ŝajnu reklamo por persona profito. Oni povas profiti el tio nerekte, informante pri senpagaj servoj kiuj nerekte vidigos la pagendajn. Aldone, mi dubus ke ili rimarkus tion, des pli se la video estus Esperanta.

Se vi havas dubojn, ekdemandu en la sekva forumo kaj tiel via dubo utilos al aliaj. Ankaŭ provu diskonigi en via asocio kaj kun amikoj por ke ĝin profitu pli da homoj kiuj ne havas eblon pagi tian videkrean programon por si.

Vi povas ankaŭ aliĝi al la Forumo https://bit.ly/powtoon-forumo, kaj prezenti vin kaj viajn helpoeblojn kaj kapablojn; kaj vi povas konstrue kritiki aliajn.

Vi havas aliajn ilojn por hispanoparolantoj en: https://cursovirtualgratis.com

One Comment, RSS

  • Alex Escomu

    says on:
    merkredo merkredo 8- 08UTC Julio 2015 at 18:02

    Jen plia video farita per powtoon! ĉifoje la verdaj skoltoj ĝuas la rezulton! spektu kaj amuziĝu la videon en ilia ĉefa paĝo
    http://www.verdajskoltoj.net

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.