Home > Aliaj > Prezidanta blogo: Kion faros TEJO en venonta jaro?

Post kelkmonata laboro, konsultado kun komitatanoj, Landaj Sekcioj, individuaj membroj kaj finfine post korektoj kaj voĉdono en la Komitatkunsido, jen ni havas Laborplanon de TEJO por la jaro 2013-2014. Ĝi estas la unua laborplano preparata laŭ alia maniero ol antaŭe, ĉar ne estas la nova estraro, kiu preparis ĝin post elektiĝo, sed la malnova, kiu prezentis ĝin al la komitato post vasta konsultado.

Ankaŭ ĝia konstruo estas malsimila. Unue ni difinas la ĉefajn celojn, kiuj staras antaŭ TEJO, kiel organizo tutmonda, esperantista kaj junulara. Tio estas iusenca provo eliri de la ĝisnuna pensmaniero, laŭ kiu ni havis sole liston de realigendaĵoj por ĉiu unuopa estrarano. Nur sekve troveblas la ĉefaj prioritatoj kaj la konkretaj agadoj realigendaj kadre de la estraraj fakoj.

Ĉar la dokumento estas sufiĉe longa, mi kompreneble konscias, ke ne ĉiuj pretos legi ĝin kompleto. Klopodu tamen konatiĝi almenaŭ kun tiuj partoj, kiuj plej interesas vin kaj pripensi – kiel vi ŝatus kontribui al realigo de nia laborplano? Se vi trovos respondon, vi povas tuj kontaktiĝi kun koncerna estrarano. Se vi bezonos helpon pri tio kontaktiĝu kun Veronika Poór, nia nova estrarano pri homaj rimedoj ĉe hr@tejo.org. Sendube taskoj kaj tasketoj sufiĉos por ĉiuj aktivemuloj!

Elŝutu: Laborplano de TEJO 2013

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.