Home > Aliaj > Prezidanta blogo: Komenciĝas dua fazo de konsultado de la strategio de TEJO – bonvolu kontribui!

Jen ni prezentas al vi la unuan, skizan rezulton de la konsultado de la trijara strategio de TEJO 2014-2017. Ĝis la fino de marto ni kolektis proponojn pri celoj ordigitaj laŭ la 4 K-agadkampoj: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo (detalojn vidu ĉe la antaŭa enskribo). Ni ricevis multajn interesajn kontribuojn, kiuj estis tre diversecaj – iuj tre vastaj, aliaj tre specifaj, ceteraj ie en la mezo; iom el ili kovris unu la alian, aliaj tute ne. Tio klare montras malsamecon de bezonoj, kiujn oni havas en TEJO.

Aprile, kaj ĉefe dum la estrarkunsido, ni laboris por iom strukturigi la alvenintajn proponojn. El tio rezultas ĉi tiu skiza listo de celoj, kiujn nun necesas plievoluigi, ĉefe plenigante per konkretaj agadoj, specifigante atendatajn rezultojn kaj tempodifinon. Kaj tio estas la tasko, pri kiu ni denove petas vian helpon!

Detalojn vi trovos en la alkrocitaj dosieroj. Viajn kontribuojn bonvulo sendi al prezidanto@tejo.org kaj oficejo@tejo.org. Ni atendas ilin ĝis la 15-a de majo 5-a de junio 2014. Sekve el tio ni klopodos krei jam la kompletan proponon pri la trijara strategio de TEJO.

Se ne ĉio el tio ŝajnas al vi klara, ne hezitu mesaĝi al mi ĉe prezidanto@tejo.org – mi tre volonte helpos kaj respondos ĉiujn demandojn. Nur de la 1-a ĝis la 4-a de majo mi estos malpli facile kaptebla pro partopreno en kunveno, do tiam plej verŝajne ne povos tre rapide reagi.

Mi esperas, same kiel en la unua fazo, ricevi de vi plurajn kontribuojn surbaze de kiuj kreiĝos la strategio de TEJO por 2014-2017. Koran dankon pro via kunlaboro!


ALDONAĴO – elŝutendaj dosieroj

  1. Skizo de celoj por strategio 2014-2017 – en .doc kaj .odt
  2. Folio por proponi agadojn – en .doc kaj .odt

Fot. Steven Goodwin

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.