Home > Aliaj > Prezidanta blogo: nova tejo.org en la reto!

Kaj jen, post kelkaj monatoj de laboro, finfine ĉe tejo.org aperis prova versio de la nova retejo! Certe tuj rimarkeblas komplete nova aspekto – freŝa, aktiva, oranĝa, vigla, simple mojosa, kiel TEJO 😉

Kion vi trovos en ĝi?

Unuavice, rapidan prezenton de la ebloj partopreni en TEJO. Due, troveblas niaj agadoj grupigitaj laŭ la tri strategiaj agadkampoj: konsciigo, kapabligo kaj komunumo (estas ankoraŭ kvara kampo – kunordigo – sed ĝi ja estas iom alispeca kaj tial ne prezentiĝas en tiu parto de la retejo). Trie, devus aperi ligilo eventoj (dume la ordo estas iom alia pro unu problemo de la ŝablono), tiuj venontaj, sed ankaŭ la pasintaj. Sekve, troveblas novaĵoj kaj ene de ili interalie ankaŭ blogoj: mia kaj tiu de TEJO tutmonde.

Fine alvenas (fakte alvenos al tiu ordigo poste) informoj pri TEJO kiel organizo. En tiu parto troveblas ĉio pri nia strukturo (ĉi tie estas tre bela grafikaĵo preparita de Edoardo Nannotti) kaj akopanos ĝin priskribo, kiu estas nun preparata. Eblas eniri ankaŭ pli detale kaj ekscii pri niaj Komitato, Estraro, Komisionoj kaj Komisiitoj, Oficejo, Landaj kaj Fakaj Sekcioj. Se vi ŝatus ekkoni niajn aktivulojn pli bone, iru al tiu parto de la retejo kaj klaku bildon de elektita estrarano, komitatano, komisiitooficejano. En tiu sekcio troveblas ankaŭ dokumentoj de TEJO – tiuj plej gravaj, kiel la Regularo kaj reglamentoj, strategioj kaj laborplanojjarraportoj, sed ankaŭ niaj ĉiu-monataj komitataj cirkuleroj kaj novaĵletero TEJO-aktuale. Finas ĉi tiun sekcion informoj pri la partneroj de TEJO kaj, kompreneble, la kontaktinformoj.

La retpaĝo tamen ankoraŭ ne finpretas

Kiel mi skribis komence, temas pri prova versio, do povas troviĝi iuj nefaritaĵoj, eraroj kaj simile. Jam vi certe rimarkis ke ordo en la menuo ne estas tia, kiel mi priskribis – tio fontas el eta problemo de la ŝablono, kies solvon ni atendas de la provizanto. Aŭ en la paĝo pri aktivula trejnado vi trovos ankoraŭ sufiĉe grandan kaoson. Tiun ni planas ordigi pere de aparte programita katalogo. Plurloke certe troveblas iuj aliaj fuŝoj lingvaj, teknikaj aŭ aliaj. Se vi trovos iun – bv. informi nin per mesaĝo al novaretejo@tejo.org – tio helpos al ni enlistigi ĉiujn korektindaĵojn kaj paŝon post paŝo korekti ĉiujn. Estas ankaŭ aliaj manieroj kontribui al la evoluo de la retpaĝo. Ni bezonas tradukantojn de la retpaĝo (alilingvaj versioj dume sufiĉe malplenas), ni bezonas ankaŭ fotojn kaj informojn pri eventoj por plenigi retpaĝon per enhavo. Se vi ŝatus kontribui aŭ almenaŭ ekscii pliajn detalojn pri la bezonoj, iru al la paĝo tejo.org – kiel helpi?

Kiel kreiĝis la retpaĝo?

Fine kelkaj vortoj pri tio kiel kreiĝis nova tejo.org. La unuan koncepton de la retpaĝo kreis la Estraro de TEJO en sia kunveno en aprilo 2014. Baze de ĝi maje ni kreis alvokon kaj ekserĉis realigantojn. Alvenis tri proponoj el kiuj du estis sufiĉe proksimaj al nia buĝeto. Surbaze de la anoncitaj kriterioj kiel realiganto de la retpaĝo elektiĝis Tim Morley kaj nome de la Estraro mi kunordigis la projekton. Samtempe ni ankaŭ trovis alian ŝablonon per kiu ni volis aspektigi nian retejo. Ĝi grave influis al kompleta ŝanĝo de la unua koncepto al retpaĝo pli enhavo-riĉa ol ni planis komence. Tial ankaŭ ĝia kreado daŭris multe pli longe ol atendite. Same, maje ni alvokis ankaŭ al sendado de altkvalitaj fotoj por ke nia retpaĝo estu pli bonaspekta. Tiun alvokon plej multfote respondis Pola Esperanto-Junularo publikigante sian retan fotaron.

Sume la laboro daŭris kelkajn monatojn (tamen kun paŭzo somere), kun kontribuo de multaj homoj, kiuj aldonis diversajn aferojn: iun enhavon, bildojn, fotojn aŭ eĉ informojn pri si mem (jen, vidu kiom da aktivuloj!). Baldaŭ, kiam ni korektos ĉiujn aferojn kiuj tion bezonas, ĝi atingos jam sian finan aspekton. Mi esperas, ke ĝi plaĉos al vi kaj vi ofte revenos por sekvi kio okazas. Bonan uzadon!

Łukasz Żebrowski

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.