Home > Aliaj > Prezidanta blogo: rolo de komitatano

Lige kun la proksimiĝanta fino de oficperiodo de la TEJO-Komitato kaj bezono varbi novajn homojn al ĝi, oni diskutis kio ekzakte estas rolo de unuopa komitatano. Tion priskribas neniuj dokumentoj de TEJO, malkiel rolon de la tuta Komitato. Kelkaj komitatanoj prezentis siajn opiniojn kaj tiel kreiĝis kurta resumo pri rolo de komitatano:

  • kiel aktivulo de TEJO:
    • proponi kaj decidi ĝeneralan direkton de TEJO (partoprenante en diskutoj kaj voĉdonoj, laŭeble en kunsidoj)
    • kontroli la agadon de la estraro kaj unuopaj estraranoj
    • aktive partopreni en almenaŭ unu laborgrupo de TEJO
    • plenumi taskojn, kiujn la Komitato donas al si mem
    • (komitatanoj C) esti je dispono de la estraro kaj komitatano, fake kunlabori kun ili, meti sian sperton sur la komitata tablo
  • kiel reprezentanto de TEJO ĉe LS/FS/membroj:
    • (A) porti al sia landa aŭ faka sekcio la proponojn kaj la novaĵojn de TEJO (zorgi ke ili estu informitaj: retpaĝe, dissendliste, retmesaĝe ktp.)
    • (B) porti al individuaj membroj la proponojn kaj la novaĵojn de TEJO
    • strebi ke ili estu engaĝitaj en la agado de TEJO
  • kiel reprezentanto de LS/FS/membroj ĉe TEJO:
    • (A) porti al TEJO la komunikojn, bezonojn, proponojn, ideojn, petojn de sia landa aŭ faka sekcio
    • (B) porti al TEJO la komunikojn, bezonojn, proponojn, ideojn, petojn de individuaj membroj
    • (A) raporti pri agado de sia landa aŭ faka sekcio en komitata cirkulero
    • (B kaj C) raporti pri sia TEJO-agado en komitata cirkulero
    • (A) esti kontaktpersono por aliaj LS-j/FS-j

Ĉu ĉi-supra resumo aŭ trovebla ĉi-retpaĝe informilo por novaj komitatanoj pensigas Vin, ke tio povas esti interesa kaj taŭga por Vi rolo en la movado? Se jes, eble pripensi kandidatiĝi por funkcio de komitatano B? Restis jam malpli ol semajno por fari tion.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.