Home > Aliaj > Prezidanta blogo: Taskolisto pri farendaĵoj por kaj per TEJO

Dum la malsamideana debato okazinta dum la lasta Junulara E-Semajno “Kion faras kaj faru TEJO?” ekestiĝis la ideo de krei liston de taskoj de la laborplano, por ke laboremuloj povu vidi la taskojn farendajn, farindajn.

Du aktivuloj, Cédric Marchall kaj Rakoen Maertens faris la bazon de la listo videbla ĉe “Taskoj el la laborplano“, aŭ klaku ĉi-tie por rekta ligilo. La listo enhavas la jenajn informojn pri la taskoj:

  • etan priskribon
  • takson de la bezonata tempo por plenumo
  • ĝian urĝecon
  • la kontaktindan personon por priaj informoj

Espereble iam baldaŭ ĝi estos en pli uzebla formato, sed ankaŭ ĝis tiam vi bonvenas uzi ĝin, kaj disvastigi ĝin, por helpi ke agemuloj kaj taskoj trovu unu la alian, kaj tiel la agado de TEJO pli rapide kaj efike disvolviĝu.

Indas ĝin regule rigardi, ĉar antaŭvideblas ke ĝi ŝanĝiĝos 🙂 Komentoj, konsiloj, ideoj pri la tabelo bonvenas ĉe: hr@tejo.org.

Fot. elvis santana

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.