Home > Kio estas TEJO? > Partneroj

Ni kunlaboras kun multaj organizoj en kaj ekster la Esperanto-movado inter kiuj, krom niaj landaj kaj fakaj sekcioj, ni volas substreki kaj konatigi nian rolon en la jenaj partneradoj:

En la movado

Universala Esperanto-Asocio

UEA-emblemoLa Universala Esperanto Asocio (UEA) estis fondita en 1908-a jaro kiel organizaĵo de individuaj Esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 117 landoj. UEA laboras ne nur por disvastigi Esperanton sed ankaŭ por veki diskuton pri la monda lingvoproblemo kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj. UEA ĉiujare organizas Universalan Kongreson (UK) de Esperanto, kiu estas la plej granda Esperanto-aranĝo. Sidejo de la asocio troviĝas en Roterdamo, Nederlando. (Viziti retejon)

TEJO estas la junulara sekcio de la Universala Esperanto-Asocio.

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI-emblemoInternacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝi havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45. (Viziti retejon)

TEJO havas observanton ĉe la estraro de ILEI kaj reciproke, ILEI ĉe la estraro de TEJO.

Muzaiko

muzaiko-emblemoMuzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo. Ĝi ludas 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli. (Viziti retejon)

En Muzaiko regule aperas informoj de TEJO Aktuale.

Ekster la movado

Forumo Junulara Eŭropa

European_Youth_Forum-emblemoForumo Junulara Eŭropa (FoJE) estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj en Eŭropo. Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj junularon ĝenerale al eŭropaj kaj internaciaj institutoj kiel la Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj. FoJE kunigas ĉirkaŭ 100 organizojn, inter kiuj estas du ĉefaj grupoj: (1) naciaj junularaj konsiloj kaj (2) internaciaj neregistaraj organizoj. (Viziti retejon)

TEJO estas membro de FoJE kiel internacia neregistara organizo.

Michael Boris Mandirola de TEJO estis membro de la Konsulta Konsilio pri Membro-Aliĝoj de FoJE dum du mandatoj, de 2015 ĝis 2018.

TEJO regule partoprenas ĉiujare la plej grandan junularan kunvenon de FoJE: YO!Fest. Ĝi alterne okazas en Strasburgo kune kun la Eŭropa Junulara Okazaĵo (EJO, EYE en la angla) dum paraj jaroj ekde 2014 kaj en malsamaj okcidenteŭropaj urboj (Bruselo, Mastriĥto) dum malparaj jaroj ekde 2011. Por pli da informoj pri la agado de TEJO dum EJO kaj YO!Fest, konsultu nian apartan retejon dediĉita al la agado dum la jaroj 2016 ĝis 2018.

Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj

ICMYO-emblemoLa Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO) (angle: International Coordination Meeting of Youth Organisations (ICMYO)), estas internacia reto por la plej grandaj junularaj movadoj kaj regionaj junularaj platformoj. Ĝi celas kunmeti kaj reprezenti la diversajn voĉojn de la junularaj organizoj en la tuta mondo, provizante platformon por kunlaborado kaj kunagado por havi pli fortan influon al tutmondaj junularaj politikaj agoj kaj atingi plenan partnerecon inter junularaj organizoj kaj gravaj koncernantoj. (Viziti retejon)

La ĉefaj celoj de IKRJO estas fortigi:

  • reprezentadon de la malsamaj voĉoj de la junularaj organizoj,
  • kunlaboradon inter junularaj organizoj je regionaj kaj tutmondaj niveloj,
  • kunordigon de politikaj enmetoj por tutmonda junulara politiko.

TEJO, en la oficperiodo 2014-2015, membras en la 7-organiza ĉefa plenuma organo de IKRJO (Task Force).

UNITED por Interkultura Agado

UNITED-emblemoUNITED por Interkultura Agado estas eŭropa reto kontraŭ naciismo, rasismo, faŝismo kaj apogas migrantojn kaj rifuĝintojn. Pli ol 560 organizaĵoj el 48 eŭropaj landoj kunlaboras en UNITED, kaj inter ili estas TEJO. United estis fondita en 1992 (oficiale registrita kiel bonfara organizaĵo sub nederlanda juro en 1993) kaj provizas forumon por aktiva solidareco kaj kunlaboro inter diversaj organizoj. (Viziti retejon)

TEJO aktive partoprenas eventojn de UNITED almenaŭ unu foje jare.

UNOY Packonstruantoj

UNOY-emblemoUNOY Packonstruantoj (mallongigo de United Network of Young Peacebuilders (UNOY) en la angla aŭ Unuiĝinta Reto de Junaj Packonstruantoj en esperanto) estas reto de ĉirkaŭ 80 junularaj organizoj en la tuta mondo kiuj laboras pri paco. Ĝia ĉefa celo estas lobiumado kaj kampanjado pri paco kaj kapabligo de junuloj pri temoj rilataj al packonstruado. TEJO ekpartoprenis en kelkaj kampanjoj de UNOY en 2015, sed ĝi iĝis efektiva membro ekde aprilo 2018. (Viziti retejon)

Aktivuloj de TEJO povas partopreni kaj en eventoj de la reto mem kaj en alispecaj eventoj nome de UNOY.

Eŭropa Komisiono – Erasmus+ 

Erasmus+ estas la programo de Eŭropa Unio por subteni edukado, trejnado, junularo kaj sportoj en Eŭropo. Ĝia buĝeto de €14.7 bilionoj donos eblecojn por pli ol 4 milionoj da eŭropanoj por studi, trejniĝi, akiri spertojn kaj volontuli eksterlande. (Viziti retejon).

TEJO-aktivuloj daŭre profitas de la programoj subvenciitaj kadre de Erasmus+.

Konsilio de Eŭropo (KdE)

Fundita en 1949, en la Konsilio de Eŭropo membras 47 eŭropaj ŝtatoj (preskaŭ ĉiuj landoj en la eŭropa kontinento). Ĝi havas similajn valorojn (demokration, homaj rajtoj, regado de la leĝo) kun la Eŭropa Union (EU), kvankam ĝi ja estas aparta organizo. La Konsilio de Eŭropo laboras ĉefe pere de interregistraraj traktatoj, male de EU kies strukturo pli similas al tiu de federacio.

Ekde 2020 TEJO profundigis sian kunlaboradon kun la KdE, precipe per organizado de projektoj financitaj kan kunorganizitaj de ĝi. Okazis ekzemple studsesio pri seksismo kaj lingvo (X-Lingvo) en septembro 2020 kaj studsesio pri klimato en Strasburgo estas planita por marto 2021 (Klimata Generacio) kaj unu trejnado pri intersekcieco kun SKEJ en Slovakio en marto 2021.