Volontuloj

TEJO faras ĉion eblan por havi ĉiam volontulon ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando, kiu povas dediĉi sian tutan tempon al TEJO.

Iĝi volontulo signifas ne nur kontribui al progreso de TEJO, sed ankaŭ estas granda oportuno travivi tre riĉajn spertojn, kaj persone kaj movade. La Estraro de TEJO limigas la volontuladon je unu jaro, tiel ke aliaj ankaŭ havu tiun oportunon. La volontulo estas la vizaĝo de la organizo en la internaciaj kongresoj (UK kaj IJK) kaj seminarioj de TEJO, kie la volontulo informas al membroj kaj aliaj scivolemuloj pri la laboro de la organizo, eventoj, servoj, ktp. de TEJO. La volontulo ankaŭ kunlaboras kun la oficistoj. Tiel, la volontulo helpas videbligi TEJOn kaj faciligi la laboron de la Estraro.

La nunaj volontuloj estas la franco Jérémie Bert, la slovako KuboF Hromoslav, la italo Alessandro Bonfanti kaj la rumanino Ana Stretcu. Por kontakti ilin, skribu al: oficejo@tejo.org

Ĉu vi ŝatus iĝi volontulo de TEJO?

Oficistoj

Ekde 2011 TEJO havas, krom volontulon, pagatan oficiston, kiu prizorgas la konstantajn projektojn, kiel subvencipetoj kaj seminarioj. Cetere, la oficisto helpas je la laboro de la Estraro kaj de la volontulo, kiu ricevas de la oficisto la unuajn gvidiliniojn je sia alveno al la Centra Oficejo. La oficisto ne okupiĝas pri ĉiutagaj taskoj, kiel respondi leterojn aŭ ĝisdatigi la retejon, sed prizorgas la konstantan administradon. Kutime la oficisto laboras el sia propra hejmo. Ekde novembro 2015, la oficisto de TEJO estas Mounir ABIJOU el Maroko. Sed ankaŭ estas ekde januaro 2017 ĝis decembro 2017 Fatma Eroğlan el Turkio (projektmastrumisto/kvarontempe) kaj Ariel Giorgio Nikolov el Italio (komunikisto/duontempe).
Krome daŭre estos en nia teamo Łukasz ŻEBROWSKI el Pollando (landagadisto/kvarontempe) kaj
Michal Matúšov <KuboF> el Slovakio (programisto/duontempe).