Home > Dokumentoj > Aprilo 2016 [Cirkulero 133]

Por la aprila cirkulero kontribuis 18 homoj:

Estraranoj

1. Michael Boris Mandirola, Prezidanto

2. Arina Osipova, Ĝenerala sekretario

3. Juliana Evandro, Vicprezidanto

4. Cédric Marchal, Kasisto ne kontribuis

5. Ariadna García Gutiérrez, Estrarano

Volontuloj

6. Michal „KuboF“ Matúšov

7. Ĵeremi Bert

Oficistoj

8. Mounir Abjiou

9. Uriel Gurdián

Komisiitoj kaj komitatanoj

10. Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

11. Enric Baltasar, Komisiito pri LA en Eŭropo

12. Venki ZHAO Wenqi, Komisiito pri LA en Azio

13. Sarah Monteiro, komisiito pri LA en Ameriko

14. Jeremie Sabiyumva, komisiito pri LA en Afriko

15. Héctor Díaz, komisiito pri Merkatiko

16. Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

17. Pierre Vittet, komitatano A, Francio

18. Léon Schnelldorfer, komitatano A, Slovakio

19. Dorota Rodzianko, komitatano B

Michael Boris Mandirola, Prezidanto

faris

– preparis demandaron por membroj de UEA inter 30 kaj 35 jaragxaj. – Traktis kun EACEA pri

burokratakjxoj por Euxrop-Afrika projekto. Dankas al Francesco, Munir kaj Ralph pro rapida kaj elstara laboro por solvi urĝegan situacion.

– traktis kun Veronika pri kvanto kaj loĝado de TEJO-volontuloj en Roterdamo.

– Traktis kun Kosmo pri reprezento de subvencipeto pro junulara partnerado de Erasmus+.

– TEJO-observis la EsKun de UEA en Roterdamo kie estis diskutitaj pluraj temoj TEJO-interesaj kaj aparte zorgis pri statutŝangxoj kaj nova kotizsistemo.

– kunsidis kun la TEJO-volontuloj kaj priparolis eblajn plibonigojn de ilia situacio.

KER

– reprezentis TEJOn kun Sasha MURR (Oleksandra KOVJAZINA) cxe la FoJE-COMEM

(Membrokonsilio de Forumo Junulara Euxropa)

– Konstanze reprezentis TEJOn en UNITED-konferenco en Torino

Krome raportas Francesco MAURELLI, komisiito pri UN kaj IKRJO

– ekis preparoj por la kunsido de ikrjo-taskforce, kiu laŭplane okazos en Bruselo frujunie

Arina Osipova, Ĝenerala sekretario

faris

– komunikis kun novaj komitatanoj B

– preparis la alvokon por novaj komitatanoj A

– partoprenis retan EstrarKunsidon

– preparis martan cirkuleron

faras/os

– komunikas kun novaj komitatanoj A

– okupiĝas pri aprila kaj maja cirkuleroj

– aktualigas formularon por novaj komitatanoj

– prilaboros retan trejnadon por novaj komitatanoj

KONGRESOJ

– partoprenis retan kunsidon pri IJK 2016

– komunikas kun italaj adoleskuloj, kiuj planas veni al IJK 2016

– voĉdonigos la Komitaton pri IJK 2017

Juliana Evandro, Vicprezidanto

faris

– kunordigis enpaĝigon kaj revizion de novaj informiloj de TEJO -Kunlaboris kun la redaktoroj

de TejoTutmonde kaj Kontakto

– pretigis prelegon por loka universitato

– kunlaboris en organizado de regiona evento

– kreis dizajnon por Tejo-Aktuale en MailChimp

Ariadna García Gutiérrez, Estrarano

faris

– preparis alvokon por nova komisiito pri LA en Azio. Post la elekto de la ununura interesito por

la posteno, mi pretigis anoncon pri tiu homo,temas pri Venki el Ĉinio. Ĉe la retejo aperos ĉiujn

informojn pri li.

– preparis alvokon por nova komisiito pri Scienca kaj Faka Agado

– sendis ĝisdatajn informojn pri kontaktoj de LS de TEJO al la respondeculo kiu okupiĝas pri

ĝisdatigoj por aperigi en jarlibro 2016

– kontaktis junulon el Aŭstralio por scii pri lia dispono agadi por havigi pli da gejunulojn al

TEJO el tiu regiono

faras

– regule kontaktas kun miaj komisiitoj kaj progresas pri la taskoj surbaze de la Strategia

Laborplano de TEJO

– instruas esperanton al gelernantoj en Kuba Esperanto-Asocio

– kunpreparas aranĝon por omaĝi la 37an datrevenon de Kuba Esperanto-Asocio

– finpretigas mian diplomlaboraĵon kiu temas pri Esperanto

– daŭre gvidas la demarŝojn por ebligi al junaj afrikanoj partopreni la Afrikan Kongreson pere de TEJO

faros

– mi esploros pri kunagado kun kultura kuba asocio "Fratoj Saíz" por scii eblecojn je pli forta

interligo kun TEJO kaj la kuba esperanto-asocio

– prepariĝos por partopreni la Esperantologian Konferencon en la UK

– celas daŭre agadi en la terminologia fako flanke de SFA

Michal „KuboF“ Matúšov, volontulo

faris

– aprilaj Retaj Estrar-Kunsidoj de TEJO

– aktive partoprenis

– raportis pri la Estrar-Kunsido de TEJO (Marto)

– teĥnikaj laboroj

– ĝisdatigadis informojn en la retejo de TEJO

– laboris pri transigo de la TEJO-retejo al nova servilo (ankoraŭ necesas pluraj aferoj)

– prilaboro de TEJO-komputiloj

– kontaktadis junularajn Esperantajn organizojn kaj grupojn por plenigi KODEJOn

– propra projekto:

– por bezonoj de junaj partoprenantoj de UK tradukadis al Esperanto vojaĝinformojn pri

Slovakio: https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Slovakio

– partoprenis alvenan trejnadon por Eŭropaj volontuloj

– iom informis pri Esperanto

– spertiĝis pri la fono de Erasmus+

– malferma Tago de Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (MT de CO de UEA)

– helpis pri teĥnikaĵoj

– faris mallongan muzikan prezenton

– neformale zorgis pri junuloj

– kultura komisiono

– konsultis la regularon por la *Muzika konkurso* de *Kontakto*

UEA:

– helpo al prilaboro de sonregistraĵoj de la revuo *Esperanto* por blinduloj

– helpo al kreo de kalendara sistemo por CO

– helpo al ĝisdatigado de informoj pri TEJO por la Jarlibro de UEA

– kutimaj taskoj de volontulo

– traktadis retpoŝton, poŝton, telefonvokojn, Trellon

– laŭpete helpadis al la Estraro kaj komisionoj

– informadis ĉe sociaj retejoj de TEJO

– teĥnike helpadis al lingva korektado de Kontakto, TEJO Tutmonde kaj TEJO-aktuale

– zorgado pri la Centra Oficejo

faras

– raportas de la Estrar-Kunsido (Marto) kaj la lasta Reta Estrar-Kunsido – Eŭropa Junulara

Okazaĵo

– helpas pri logistiko

– propraj projektoj:

– Esperanto125: multlingva informkampanjo pri Esperanto per Vikipedio

(https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto125)

– Vikivojaĝo por TEJO-renkontiĝoj: provizo de utilaj vojaĝ-informoj por junaj

partoprenontoj de IJK kaj UK, kiel alveni al la lando kaj la urbo, pri kio atenti, baza frazlibro

ktp. (https://eo.wikivoyage.org)

– kutimaj taskoj de volontulo

faros

– sekvaj Retaj Estar-Kunsidoj (RetEsKu)

– aktive partoprenos

– raportos

– teĥnikaj laboroj

– kreos kreilon de retejoj ĉe tejo.org

– trejniĝos pri eksteraj rilatoj

– Eŭropa Junulara Okazaĵo

– deĵoros en budo

– helpos al aktivaĵoj de TEJO

– informos al aliaj partoprenontoj

– longtempaj laboroj laŭ tempodispono

– (kun)ordigos la ciferecan TEJO-arĥivon

– ĝisdatigos diversajn dokumentojn (retejon, manlibrojn ktp.)

– okupiĝos pri provizado de tegmentaj servoj al landaj kaj fakaj sekcioj kaj komisionoj de TEJO

– laboros pri propraj projektoj enkadre de volontulado

– okupiĝos pri kutimaj volontulaj taskoj

Ĵeremi Bert, volontulo

faris

– kutimajn taskojn de volontulo (trakti la retpoŝton kaj amaso da diversaj petoj, uzi Trellon,

varti retejo, sociretejojn, helpo al UEA oficistoj, korektado kaj enkovrigado de Kontakto,

ordigado de arkivoj, purigado kaj zorgado de la CO)

– kunsidis kun COaro

– gastigis Estraranon de UEA, redaktoron de Esperanto, NEJ-anojn inter MT kaj Ludtago

– vizitigis kaj ĉiĉeronis

– partoprenis kaj raportis RetEsKu-on

– helpis dum la Malferma tago de la CO (kafo, teo, kuko kaj bonvenigo) – zorgis la

abandonitan ĝardeneton de CO (tranĉis branĉojn, kolektis cigaredojn, aldonis florojn, faris

kompoŝton, …)

– iris al IEI en Hago por Duolingo

– voĉlegis revuon por blinduloj

– partoprenis dutagan trejnadon de Eŭropa Volontula Servo pri kio mi raportos

– kaj tiel plu (kaj forgesitaj aferoj kiujn vi povas trovi en ĉiutagaj agadraportoj)

faras

– kutimajn taskojn de volontulo (trakti la retpoŝton kaj amaso da diversaj petoj, uzi Trellon,

varti retejo, sociretejojn, helpo al UEA oficistoj, korektado kaj enkovrigado de Kontakto,

ordigado de arkivoj, purigado kaj zorgado de la CO)

– zorgas pli specife pri Erasmus+ subvencipetoj kaj administraĵoj, Pasporta Servo, EYE en

Strasburgo (vojaĝo, tranokto, agado) – kunsidas regule kun Ĝenerala Direktoro kaj KuboF, …

– voĉlegas revuon por blinduloj

– zorgas la abandonitan ĝardeneton de CO

– varbas pri alvoko de novaj kromaj EVS volontuloj

faros

– partoprenos EJOn en Strasburgo

– bonvenigos UEA-EVS- volontulon (Pierre)

– kutimajn taskojn de volontulo (partoprenos kaj raportos RetEsKu, ktp, vidu supre)

Mounir Abjiou, oficisto

faris

– malfermis novan alvokon por onta EVS-projekto.

– aldonis novajn dokumentojn al la partoprena portalo de EACEA. – Verkis subvencipeton por la aprila limdato de EVS.

– helpis kaj subtenis urĝan pretigon de spezokontoj kaj bilancoj de TEJO. – Kreis konton de TEJO en Youth Pass kaj novan profilon en Otlas.

faras

– administras Mobility Tool kaj esploras pri ĝia uzado ETEY-rilate. – Kunvarbas EVS- kandidatojn por onta projekto.

faros

– plenigos informojn pri la projekto ETEY en Mobility Tool.

– ekuzos Youth Pass por eventuala bezono por nunaj kaj ontaj volontuloj. – Provos gajni aliron al KATO por praktika sendependa uzado.

– esploros pliajn subvenciojn kaj aliajn eblecojn por financi TEJO.

Uriel Gurdián, oficisto

faris

– kreis resumon por la KER-listo pri FoJE novaĵaro.

– daŭrigis la serĉadon de partneraj organizoj por la projektoj “Kapablo-konstruado sur kampo

de junularo”.

– helpis prepari financajn dokumentojn de TEJO.

faras

– kreas resumon por la KER-listo pri FoJE novaĵaro.

– kunlaboras por la EVS-akreditigo de TEJO.

– daŭrigas la preparadon por Kapablo-konstruado (serĉado de partneraj organizoj).

– sendas alvokon por trovi partnerajn organizojn en Ameriko kaj Azio

faros

– lanĉos donackampanjon por onta Partoprenu IJK konkurso.

– verkos du subvencipetoj por projektoj kadre de Erasmus+

– sendos novan akreditigan dokumenton por EVS.

Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

faris

– ĝisdatigis la liston de kulturaĵoj rete haveblaj bit.ly/kulturajhoj

– parolis kun Juliana Evandro pri sekvindaj paŝoj por organizado de la kultura programo de IJK

– parolis kun Ariadna García Gutiérrez pri projekto por ĝisdatigi kaj aktivigi la retpaĝon

bretaro.net

– disvastigis informojn pri la 3a Muzika Konkurso de la Revuo Kontakto

faros

– kontaktos teknikiston por fari poŝtelefonaplikaĵon kiu liveros informojn pri TEJO kaj Kontakto

– organizos kulturan programon por IJK

– varbos konkursantojn por la konkurso KIK2 http://kik2.org/

Enric Baltasar, Komisiito pri LA en Eŭropo

faris

– iĝis kunlaboranto de la hispanlingva Duolingo-kurso

– kontribuis al TEJO Tutmonde per landagad-artikolo

– kreis la mentoran programon (lanĉonta)

– disponigis hispanlingve novan Esperanto-kurson

– varbis por la aprila Erasmus+

– kandidatiĝis kiel Komitatano B

– partoprenis ETEY-trejnadon dum IJF

– kreis planadon por la merkatika komisiono kun Héctor

– voĉdonis por la buĝeto de 2016

– kreis atelieron okazonta ĉe la Eŭropa Parlamentejo

– publikigis aktivul-artikolojn

– publikigis instru-artikolojn

Venki ZHAO Wenqi, Komisiito pri LA en Azio

faris

– voĉlegado por Esperanto-kurso de retejo Talkmate (http://www.talkmate.com/).

– aliĝis al la traduk-grupo de tejo.org

– fariĝis kunredaktanto de Veĉata(Wechat) publika kajo "Esperanto".kaj retejo verdareto.com.

– faris enketon por scii ĉu eblas okazi KER-ekzamenon dum Azia Kongreso en novembro.

faras/os

– interkompreniĝi kun aktivuloj de aziaj landoj.

– traduki retejon tejo.org al la ĉina.

– redaktas por Veĉata publika kajo.

– modifas la ĉian version de Esperanto-kurso http://learn.esperanto.com/zh/

Sarah Monteiro, komisiito pri LA en Ameriko

faris

– kvar metiejon de Esperanto dum spiritismaj renkontiĝoj dum sakta semajno;

– mi partoprenis renkontiĝon de esperanta grupo de Belo Horizonte, kiu okazas ĉiuĵaŭde en

SESC Palladium;

– mi kontaktis kelkajn samideanojn el Ameriko.

faras

– organizas diskutrondon por TAKE.

faros

– partoprenos TAKE-N;

– vizitos E-an movadon en Peruo kaj Kolombio.

Jeremie Sabiyumva, komisiito pri LA en Afriko

faris

– korespondis Kun TEJO-estraro pri okazigo de IJK en afriko

– korespondis kun tanzaniaj esperantistoj pri la sesa afrika kongreso

– kunlaboris kaj konsilis al la afrika komisiono pri la situacio en tanzanio

– disponigis liston de partoprenonto al afrika komisiono kaj TEJO

– korespondis/monvarbis por la sesa afrika kongreso

– korespondis kun germana junulara grupo pri evantuala partoprenigo de Gilbert al iu aranĝo por

spertiĝi pri organizo de aranĝoj

– korespondis Kun ILEI

faros

– daŭre kunlaboros kun tanzaniaj esperantistoj, afrika komisiono

kaj aliaj kadre de la sesa afrika kongreso de esperanto

Héctor Díaz, komisiito pri Merkatiko

faris

– merkatikan planadon (unua parto)

faras

– priskribas dezirindan profilon de la marko Esperanto.

faros

– ellaboros raporton priskribante trajtojn kaj celojn de la marko (brief)

– kreos facile kompreneblan prezentaĵon por nemerkatikistoj.

Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

faris

– gvidis ekskurson de Esperanto ĉe la Universitato de Fremdaj Lingvoj

– prelegis antaŭ brazilaj esperantistoj per Skajpo.

– publikigis la aliĝilon de la 4a Somera Renkontiĝo (SOREN 4)

– okazigis renkontiĝojn kun hispana kaj usona esperantistoj.

faras

– preparadas por SOREN 4

– gvidas ekskurson ĉe la Universitato de Fremdaj Lingvoj

faros

– okazigi VEJO-kunvenon

– gvidi ekskurson ĉe la Universitato de Fremdaj Lingvoj

– partopreni en Maja legad-konkurso Sumoo 2016

Pierre Vittet, komitatano A, Francio

faris

– mi kreis forumon: http://dometo.net speciale por franclingvanoj kiuj povas interesiĝi pri

esperanto. Mi ne scias ĉu la ideo interesos homo, ĉu homoj povas ŝati tian specon de medio sed

ni vidos. Estas provo.

faros

– mi komenci prepari la "workshop on esperanto" kion mi faros dum "EYE". Mi intencas labori

pri ĝi venont semajne.

Léon Schnelldorfer, komitatano A, Slovakio

faris

– kunorganizado de Tutslovakia Esperanto Kongreso okazinta 21.-24.4. en Nitro

– aktive partoprenis la LKK kunsidon pri UK2016 kaj planadis la Junularan programon

– varbado por junularaj helpantoj por UK2016

– reklamado de JP dum UK2016, TEK, lingva kafejo, turistika ekskurzo al Devinska Kobyla kaj

aliaj okazintaj kaj okazontaj esperantaj renkontiĝoj

– reklamado de Esperanto dum lingva kafejo en Bratislavo

– verkado de artikloj por Esperantisto Slovaka

– varbado por ke laboristoj kaj firmaoj subtenu nin per 2% de siaj impostoj

– tradukado de TEJO retapĝo al la slovaka

– administrado de informoj por la eŭropa komisiono pro erasmus + partnerado

faras

– pli detala planado de Junulara programo dum UK2016

– varbado por junularaj helpantoj por UK2016

– reklamado de JP dum UK2016, Centrejo, lingva kafejo kaj aliaj okazontaj esperantaj

renkontiĝoj

– verkado de artikloj por Esperantisto Slovaka

– helpo kun organizado de la kurso de Esperanto kaj la lingva kvizo dum EJO2016

– lingva helpo por EO komencintoj partoprenontaj EJO2016

faros

– kunorganizado de Centrejo okazonta 1.-4.7. en Prago

– eĉ pli detala planado de Junulara programo dum UK2016

– aktiva partopreno dum EJO2016

– reklamado de JP dum UK2016, Centrejo, lingva kafejo kaj aliaj okazontaj esperantaj

renkontiĝoj

– reklamado de Esperanto dum prelego por EVS volontuloj

– reklamado de Esperanto dum lingva kafejo en Bratislavo

Dorota Rodzianko, komitatano B

faris

– partoprenis TEK – Tutslovakian Esperanto-Kongreson (http://ter.esperanto.sk/2016/) kiu okazis

en Nitro, Slovakio (21-24.04.2016)

-reklamis (interalie) Esperanton en prieduka konferenco en Tatroj, Slovakio (28-29.04)

– partoprenis la skajpkunsidon pri la 101-a UK (kun la CO kaj UEA)

– partoprenis lingvan kafejon en Bratislavo kaj tiesan Esperanto-tablon

– voĉdonis pri la buĝeto de TEJO

– kontaktadis respondeculojn pri la eblaj volontuladoj en esperantaj organizoj

– reklamadis 101-an UK-n (Universalan Kongreson de Esperanto) ĉefe en fejsbuko – ŝatu la

paĝon: fb.com/uk2016/

faras/faros

– prilaboras liston de eblecoj volontuli en Esperantujo, kiu fine aperos en TEJO-retpaĝo

– organizas UK-n, organizas UK-n, organizas UK-n…

– daŭre reklamados UK-n (ĉu vi jam aliĝis?:)