Home > Dokumentoj > Septembro 2014 [Cirkulero 116]

 

Enhavo

Komitatanoj kaj komisiitoj kiuj kontribuis al ĉi tiu numero de la cirkulero:

  • Łukasz ŻEBROWSKI – Prezidanto
  • Michael Boris MANDIROLA – 1a vicprezidanto, landa agado, edukado
  • POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado
  • Mounir ABJIOU – TEJO volontulo
  • Francesco MAURELLI – komisiito de TEJO pri Eksteraj Rilatoj
  • NGUYỄN THỊ Phượng (Flama) – komisiito pri Azia Agado, komitatano A (Vjetnamio)
  • Julia NOE – redaktoro de TEJO-aktuale
  • Sara SPANÒ – komisiito de TEJO pri Aktivula Trejnado
  • Nick WOODS – komisiito de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado
  • BAGÓ Sarolta – komitatano A (Hungario)
  • Tabea MALTRY – komitatano A (Germanio)
  • Michele GUERRIERO – komitatano A (Italio)
  • Geomar MARTÍNEZ PÉREZ – komitatano A (Kubo)
  • Piotr HOŁDA – komitatano A (Pollando)
  • Tobiasz KUBISIOWSKI – komitatano A (Pollando)
  • Arina OSIPOVA – komitatano A (Rusio)
  • Michal MATÚŠOV – komitatano A (Slovakio)
  • Romualda JEZIOROWSKA – komitatano B
  • Albert Stalin TANCINCO GARRIDO – komitatano B

Łukasz ŻEBROWSKI – Prezidanto

Faris:

  • kolektis sinproponojn (fakte unu sinpropono) por la nova Ĝenerala Sekretario kaj sekve, surbaze de estrara decido, proponis alelekti Tomasz Szymula por tiu posteno;
  • okazigis alvokon por partopreno en TEJO-projekto “Trejnado de Trejnistoj” subvencipetita ĉe Erasmus+ KA2: Strategiaj partneradoj;
  • pli malpli finis jam laboron pri funkciigo de la nova komitato;
  • raportis pri tio al la komitata listo kaj poste respondis demandojn de Libera Folio: http://www.liberafolio.org/2014/rekorde-granda-komitato-de-tejo;
  • partoprenis Arkones en Poznań

Faras:

  • helpas al Paweł pri realigo de malfruiĝintaj taskoj;
  • komunikas kaj kunlaboras kun Tim pri realigo de nova tejo.org, ankaŭ plenigas ĝin per enhavo;
  • daŭre atendas kelkajn sinprezentojn kaj fotojn de komitaanoj (tiuj, kiuj ne faris bv plenigi formulareton ĉe https://bit.ly/nova-komitatano)

Faris:

  • baldaŭ kolektos teamon de tradukistoj por la nova retejo;
  • en oktobrolanĉos novan retejon;
  • revenos al laboro pri la trijara strategio de TEJO, tuj post kiam finfaritos la plej urĝaj taskoj;
  • daŭrigos serĉadon de solvo por viza problemo;
  • kaj pro ĉio ĉi supra bedaŭrinde malpli prioritate:
    • kun Dorota prilaboros evaluadon de la seminario pri organizado de eventoj;
    • kunmetos sonon kun prelego de la seminario pri organizado de eventoj kaj publikigos ĝin;
    • enkondukos korektojn al trejnmaterialoj pri organizado de aranĝoj haveblaj en tejo.org;
    • komencos prepari retan trejnadon pri kreado de programo en aranĝoj;

Paweł FISCHER-KOTOWSKI – ĝenerala sekretario; Pasporta Servo

Ne kontribuis.

Nico HUURMAN – kasisto; financoj, subvencipetado, eksteraj rilatoj

Ne kontribuis.

Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto, landa agado, edukado

Faris:

  • Verkis subtenleterojn por TEJO-kandidatoj al Monda Forumo pri Junularaj Politikoj.
  • Partoprenis Iberian Renkontiĝon en Katalunujo.
  • Estis intervjuita de Radio L’Arboç pri Esperanto, junulara movado ktp.
  • Kunsidis kun kelkaj katalunoj pri revigligo de KEJ.
  • Rekontaktiĝis kun belgaj aktivuloj.
  • Reprezentis TEJOn dum ĉeestas konsultado pri FOJE-laborplano en Bruselo.
  • Ekkorespondis kun Francesco pri nova junulara organizo en Skotlando.
  • Kunsidis pri KER
  • Kunsidis kun Luĉjo kaj Veronika pri Amerika Komisiono de TEJO.
  • Estis intervjuita de Veronika por Muzaiko pri landa agado kaj diversaj aliaj temoj.
  • Intervjuis por ĈRI Veronikan pri ŝia TEJO-estraraneco.
  • Korespondis kun Marie pri stato de AEJ
  • Kontaktis diversajn landajn sekciojn por la projektitaj junularaj partneradoj pri trejnado por trejnistoj (unu el la du kunpretigita kaj kunordigota de TEJO) kaj traktis kun Kosmo pri la kalendaro.
  • Postkuris diversajn landajn sekciojn por nomumo de komitatanoj.
  • Kunsidis kun Walter pri movada programo dum la IJK.
  • Skribis al novaj komitatanoj kiuj markis intereson pri adoleska agado kaj pri landa agado (ne ankoraŭ ĉiuj).
  • Varbegis junajn italojn por iri al KKPS

Faras:

  • Traktas kun la volontulo la pretigon de KODEJO-raporto.
  • Kunlaboras kun Flama por ekfunkciigo de la TEJO-Komisiono pri Azia Junularo.
  • Kunlaboras kun Luĉjo por ekfunkciigo de Amerika Komisiono de TEJO.
  • Korespondas kun BOJE pri necesaj statutŝanĝoj.
  • Strebas kompreni pli pri la situacio de JEBUO, ĉefe rilate al membraro.
  • Traktas kun Arina pri potenciala revivigo de REJM.
  • Traktas kun Filippo pri celata revivigo de DEJO.
  • Serĉas gvidanton por la adoleska komisiono.

Faros:

  • Partoprenos IJK-preparkunsidon.
  • Partoprenos KKPSn.
  • Reprezentos TEJOn dum la Ĝeneralan Asembleo de Forumo Junulara Eŭropa en Kluĵo.
  • Kunlaboros kun UEA kadre de ĝemelaj urboj.
  • Starigos retliston por vekiĝantaj kaj potencialaj LS-j.
  • Eklaboros por starigo de Eŭropa komisiono de TEJO.
  • Rekontaktos kelkajn junularajn organizojn kiuj nun ne estas ankoraŭ en TEJO.
  • Plustrebos realigi la TEJO-LA-laborplanon.

Tina TIŠLJAR – dua vicprezidanto; kongresoj

Ne kontribuis.

POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado

Faris:

  • respondis al diversaj petoj kiel estrarano pri HR;
  • kunsidis rilate al Landa Agado kaj Eksteraj Rilatoj;
  • zorgis pri la volontulo (dankon, Mounir, pro via agado 😉 );
  • verkis kaj verkigis artikolon por TT;
  • partoprenis kunsidon de la Konsilio de UEA;
  • kungvidis rettrejnadojn

Faras:

  • helpas pri la nova retpaĝo de TEJO;
  • provlegas TEJO-Aktuale;
  • partoprenas rettrejnadon pri homaj rajtoj;
  • klopodas memorigi por ke ĉiuj komitatanoj estu aldonitaj al la komisionoj, pri kiuj ili interesiĝas;
  • ĝuas loke esperantumi kaj ankaŭ daŭre tutmonde muzaikumi;
  • tre ĝojas vidi kiom glate pluiras la laboro en AT kaj SFA sub la gvido de la novaj komisiitoj

La komisiono pri Homaj Rimedoj

Faris:

  • helpis konsili aktivulon kiel aktivi, kaj kunligis tiun kun la respondeculoj;
  • varbis pri Fonduso Trampolino;
  • helpis kaj konsilis rilate al la subpaĝo: membriĝo de la nova retpaĝo de TEJO;
  • verkis gvidlinion pri kiel delegi taskojn;
  • danke al Landa Agado informis pri la formiĝanta Amerika Komisiono de TEJO

Faras:

  • pripensas kiel plibonigi la subpaĝon de la nova retpaĝo de TEJO, kiu parolas pri “aktivu” – por ke aktivuloj kuraĝu sinanonci

Alexandre RAYMOND – informado, kulturo

Ne kontribuis.

Mounir ABJIOU – TEJO volontulo

Faris:

  • Traktis la retpoŝton de TEJO-oficejo.
  • Vigligis la vizaĝlibran paĝo de TEJO.
  • Kreis novajn plusendadresojn.
  • Kreis novajn listojn en googlegroups.
  • Plidetaligis la manlibron por volontulo.
  • Helpis kun la sendado de Kontakto.
  • Kunlaboris pri formalaĵoj de la subvencipetoj de Erasmus+.
  • Ktp. (temas pri aliaj etaj taskoj).

Francesco MAURELLI – Komisiito de TEJO pri Eksteraj Rilatoj

Faris:

  • [malnova] aranĝis KER-kunsiojn dum UK / prezentis KER-n ĉe TEJO sin prezentas kaj Patronoj de TEJO;
  • sekvis la kandidatiĝon de TEJO-aktivuloj por ICMYO-renkontiĝo lige al Monda Forumo;
  • kandidatigis TEJO-n sensukcese por havi senpagan lokon;
  • traktis kun la organizantoj de la forumo la partoprenon de Fernando kiel “mempaga partoprenanto”;
  • aranĝis retan KER-kunsidon, ĉefe pri FoJE-aferoj (ĜA);

Faras

  • kontrolas la interesliston de komitatanoj por aldoni al la komisiono;

Faros

  • fintraktos la interesliston;
  • subtenos la reprezentantojn de TEJO por FoJE-ĜA;
  • subtenos partoprenon de Fernardo ĉe ICMYO-kunsido kaj Forumo;
  • serĉos delegiton por resumi la FoJE-novaĵleterojn;

NGUYỄN THỊ Phượng (Flama) – komisiito pri Azia Agado, komitatano A (Vjetnamio)

Vjetnama Esperantista Junulara Organizo

Faris:

  • Ni sukcesis atingi konsenton de KAEM pri buĝetsubteno por helpi Aziajn junulojn partopreni KSn kaj finfine jam anoncis konkurson por tio.
  • Pretigis retpaĝaron de la 33a KS http://ks33a.com
  • Prepari kaj anonci por nova kurso de Esperanto en fremdlingva universitato en Hanojo. troviĝas informoj tie https://www.facebook.com/events/596027393853734/
  • Mi transdonis respondecon kiel prezidanto de Vejo al Nepo – ĝenerala sekretarino de Vejo pro studa foriro sed mi faros mian taskon kaj sekvos movadon de malproksime.

Julia NOE – Redaktoro de TEJO-aktuale

  • Mi regule eldonis/as/os TEJO-aktuale. Ĉiudua semajno estas planita aperritmo, kaze ke estas pli da novaĵoj la aperritmo sxanĝiĝas al ĉiusemajne, se tempo permesas tion al mi.
  • Mi kompilas novaĵojn, kiujn mi trovas en FB, esperantaj retpaĝoj kaj ricevas retpoŝte.
  • Mi volonte akceptas raportojn de komitatanoj/landaj sekcioj kaj invitojn al aranĝoj, seminarioj ktp.

Eblas kontakti per tejo-aktuale ĉe tejo.org, FB profilo aŭ la retpaĝo https://tejo.org/tejo-aktuale/kontaktu.php.

Sara SPANÒ – komisiito de TEJO pri Aktivula Trejnado

Faris:

  • lanĉis kaj aktivigis la rettrejnadon pri grupformado, teamlaboro kaj projektmastrumado
  • daŭrigis la rettrejnadojn pri intertraktado, pri eksteraj rilatoj kaj pri kiel esti efika komitatano A kaj B;
  • kunplanis, kunlabore kun UEA, sian ontan aktivan partoprenon en la venontaj AMO-seminarioj;
  • antaŭenigis la realigadon de la venontaj rettrejnadoj;
  • dum la organizado de la 3a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA), okazonta en Camaguey (Kubo), ĝi okazigis trejnadsesion pri organizado de junularaj eventojideumis pri la strukturo de la parto pri Aktivula Trejnado kadre de la nova retejo de TEJO;
  • kunlabore kun la Komisiono pri Homaj Rimedoj, ekpensis krei memstaran trejnadon pri delegado de taskoj aŭ inkluzivi specifan koncernan parton kadre de la jam ekzistanta rettrejnado pri teamlaboro;
  • kunlabore kun la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO, ekplanis engaĝigi en junularaj aranĝoj neesperantistajn trejnistojn por kontaktigi niajn aktivulojn kaj trejnistojn kun malsamaj trejnaliroj kaj medioj;
  • samcele, ĝi ekplanis dissendi regulajn komunikojn kaj instigajn alvokojn pri ekstermovadaj trejnadoj.
  • aktive kontribuis pri la starigo kaj verkado de unujara Eŭropa projekto – kadre de Erasmus+ KA2 Strategiaj Partneradoj por Junularo – pri trejnado de trejnistoj, kunordigota de TEJO.

Nick WOODS – Komisiito de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado

Faris:

  • verkis artikolon por ĝia konstanta rubriko en Kontakto;
  • priraportis kaj pridiskutis sian agadon dum la Universala Kongreso;
  • bonvenigis sep novajn anojn;
  • daŭre organizas prelegsesion dum JES en Weisswasser – skribu al sfa@ijk.org se vi havas ajnan komenton aŭ sugeston, aŭ por prelegi!

BAGÓ Sarolta – Komitatano A (Hungario)

Hungara Esperanto-Junularo

Faris:

  • kunsid(et)is kaj priparolis la sekvajn urĝajn organizajn demandojn (unutaga ekskurso, IJS 2015 – eblaj lokoj, ebla printempa kongreso kunlaborante kun HEA);
  • nomumis komitatanojn por la sekva oficperiodo
  • anoncis la ekskurson al Komarno/Komárom, kaj komencis varbi por ĝi (nacie kaj internacie) – la detalojn vidu ĉe http://www.esperanto-junularo.hu/;
  • helpis al EDE ĉe sia inform-budo en la centro de Budapeŝto

Faras:

  • organizas IJS-n;
  • malkovras eblojn por vidi, ĉu JES 2015/16 povos okazi en Hungario (do ni kunlaboras aŭ almenaŭ kuncerbumas kun GEJ- kaj PEJ-aktivuloj pri la temo)

Faros:

  • retkunsidos koncerne la menciitajn JES-aferojn kun GEJ- kaj PEJ-aktivuloj;(mi) vizitos eblan IJS-lokon la sekvontan semajnfinon;
  • verŝajne ankaŭ en oktobro ni helpos al EDE ĉe sia inform-budo en la centro de Budapeŝto;
  • vizitos komencantajn Eo-kursojn por klare vidi la mankojn kaj bezonojn de ekzameniĝantoj, kiuj poste tamen ne alvenas al la Eo-mondo, sed haltas por ekhavo de sia atestilo –> la planata printempa kongreso estus internacia, sed koncentriĝus ĉirkaŭ la demando, kiel ni envolvu tiujn pasivulojn

Tabea MALTRY – Komitatano A (Germanio)

Germana Esperanto-Junularo

Faris:

  • estrarkunsidon lastsemajnfine

Faras:

  • preparado de la sekva JES kaj la IJK 2015

Faros:

  • Kreeman Esperanto KurSOn en Bielefeld 14.-16.11.2014 cxefe por novuloj kiuj volas ekscii pri Eo kaj lerni kaj praktiki la lingvon;
  • preparsemajnfinon por la IJK en Wiesbaden 31.10. – 2.11.

Michele GUERRIERO – komitatano A (Italio)

Faris:

  • serĉis novan festivalejon por IJF 2015
  • kreis ŝablonon kaj bazon por la nova retejo de IEJ
  • rekonstruis aliĝilon por KaPe kurso de Esperanto

Faras:

  • laboras
  • ĝisdatigas paŝo post paŝo la novan retejon de IEJ

Faros:

  • oficiale anoncos IJFn

Geomar MARTÍNEZ PÉREZ – komitatano A (Kubo)

Faris:

  • verkis raporton pri IJK por la bulteno “Esperanto.cu”;
  • kune kun la aliaj estraranoj havis la unuan kontakton kun la novaj gelernantoj;
  • alparolis la novajn gelernantojn kaj gitarumis dum la Kurskomenca Aranĝo (krome mi preparis bongustan fruktodrinkaĵon);
  • daŭre kunorganizis JuSKA-n;
  • mi ekinstruis klason de 14 gelernantoj;

Faras:

  • kune kun la preparkomisiono de JuSKA finpretigas aferojn por la aranĝo;
  • prepariĝas por la flugo al Camagüey, la ĉijara JuSKA urbo (je 600 km orienten de Havano)

Faros:

  • partoprenos en JuSKA;
  • reĝisoros la kunsidon kun la junularo;
  • kontribuos al JuSKA programo per paroliga kurso kaj gitarumado en la arta vespero

Junulara Sekcio de Kuba Esperanto-Asocio (JSKEA)

Faris:

  • JSKEA-estraro vizitis la novajn klasojn en la Nacia Sidejo, bonvenigis ilin al la Asocio kaj parolis pri la Junulara Sekcio;
  • JSKEA-estraro kaj preparkomisiono daŭre kunorganizis JuSKA-n (nacia evento de Kuba Esperanto- Junularo);

Faras:

  • JSKEA faras la lastajn pretigojn por JuSKA kaj la organizantoj prepariĝas por ekveturi la venontan 7-an de oktobro 2014;

Faros:

  • JSKEA-Estraro renkontiĝos kaj kunsidos kadre de JusKA, kun ĉiuj reprezentantoj de filioj kaj grupoj el diversaj provincoj el Kubo kaj membroj;

Piotr HOŁDA – komitatano A (Pollando)

Faris:

  • (re)ekis liston de tradukindaj/kreindaj artikoloj pri Esperanto en naciaj lingvoj

Faras:

  • partoprenas la rettrejnadojn de KER kaj por novaj komitatanoj
  • okupiĝas pri retejo de IJK2015
  • okupiĝas pri Erasmus+
  • partoprenas en laborgrupo por akcepto de BOJE

Faros:

  • kontaktigos Vinilkosmo kun ŜANĜO

Pola Esperanto-Junularo

Faris:

  • kreis fulmkartojn por kursoj de Esperanto (ĉe Memrise)
  • planis pornovulan renkontiĝon (ĈAR)
  • subtenado de Lingva Kafejo en Wałbrzych (individuala projekto de unu PEJanino)
  • ricevis subvencion kadre de ERASMUS+ KA1

Faras:

  • varbas por sia pornovula aranĝo: ĈAR 2014,
  • kreas datumbazon kaj retpaĝon pri Esperanto-kursoj en Pollando kaj kunordigas
  • komencojn de eo kursoj en junularaj kluboj tra tuta Pollando
  • subtenas organizadon de JES kaj okupiĝas pri venontjara JES (www.jes.pej.pl),
  • subtenas lingvan kafejon en Wałbrzych

Faros:

  • organizos pornovulan renkontiĝon ĈAR:cxar.pej.pl,
  • reklamos Esperanto-kursojn en Pollando (kursy.pej.pl),
  • varbos por Grundtvig trejnado kadre de KKPS,
  • strebos kunlaborigi Vinilkosmo kun pola muzikgrupo ŜANĜO

Tobiasz KUBISIOWSKI – komitatano A (Pollando)

Faris:

  • membriĝis en la diskutlisto de la Komisiono por Adoleska Agado,

Faras:

  • varbas siajn amikojn por ĈAR 2014,
  • komencas prizorgi redaktadon kaj dissendadon de *pejaktuale (kun Jakub Rebelski).

Faros:

  • okupiĝos pri administrado dum ĈAR 2014.

Arina OSIPOVA – komitatano A (Rusio)

Faris:

  • iĝis studentino de UAM
  • helpas pri organizado de JES
  • priparolis kun Michael Boris Mandirola ĉefajn paŝojn de revigligo de REJM

REJM faris:

  • organizis SES en Rusio (aŭgusto)

REJM faras:

  • preparado de Lingvaj festivaloj en Moskvo kaj Ĉeboksary (oktobro)
  • novaj E-kursoj en diversaj urboj
  • organizo de Lingva trejnado en Jekaterinburgo (novembro)

Michal MATÚŠOV – Komitatano A (Slovakio)

Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ)

Faris:

Septembro:

  • SKEJ-aktivuloj partoprenis preparkunsidon pri UK 2016 en Slovakio

Julio:

  • SKEJ kun E@I kunorganizis Slovakian SES – Someran Esperanto-Studadon
  • ĝenerala asembleo de SKEJ kun elekto de nova estraro

EUROKKA

Faris:

Julio 2014

  • finrekonstruo kaj relanĉo de Elŝutejo de Vinilkosmo http://www.vinilkosmo-mp3.com
  • eldono de dua albumo de Kapriol’! nome “Kavaliriko” kadre de la promeskampanjo de Vinilkosmo (folak muziko)
  • distribuado de la kvara KD-albumo de Manŭel “Dankas mi la vivon”

Aŭgusto 2014

Septembro 2014 (kadre de Promeskampanjo http://www.goo.gl/5pvMO ):

  • Registro-sesio de Ĵak Le Puil por la albumo “Sen Elizi'”
  • Registro-sesio de la albumo “JoMo okcitanas”
  • Miks-sesio de la albumo “Superbazaro” de Martin & la talpoj
  • Registro-sesio de AMINDAJ el Kubo

Faras:

  • helpas al arta programo de UK 2015
  • teĥnikan prilaboron de Artista datenbazo

Faros:

  • enstudiiĝo de Amindaj por ilia dua albumo (kuba muziko)
  • finmikso de albumo de Martin & la talpoj (pop-roko)

Romualda JEZIOROWSKA – komitatano B

Faris:

  • preparis prelegon por Lingva Kafejo en Wałbrzych kaj subtenis organizadon de gxi (gxi estas individiala projekto de unu el PEJaninoj- Ania Liszewska, PEJ patronas gxin)
  • mi partoprenis kaj estris kunvenon de loka esperanta grupo en Vroclave, mi disdonis taskojn por venontaj semajnoj
  • kunorganizis kaj subtenis surloke interlingvan eventon en Vroclava mediateko okaze de Europa Tago de Lingvoj reprezentante studentan klubon “Auxroro” kaj PEJ

Faras:

  • penas igi instruistojn en vroclavo eki kampanion pri e-kursoj cxe universitato
  • kolektas tekstoj kaj artikolojn por esperantaj revuoj kunlaborantaj kun PEJ
  • prizorgas agadon de PEJ-anoj cxefe rilate al pornovula renkontigxo planata por fino de auxtuno
  • kunordigas agadon de esperanta grupeto en Vroclavo cxefe rilate al planataj eventoj tie

Faros:

  • dauxrigos kunlaboron kun e-revuoj
  • prizorgos organizadon de Nokto de Lingvoj cxe vroclava universitato
  • individuale reklamos kaj varbos pri eo cxe neesperantistoj
  • partoprenos planadon de JES 2015

Albert Stalin TANCINCO GARRIDO – komitatano B

Faris:

  • Membriĝi al la komisionoj pri Adoleska Agado kaj Homaj Rimedoj kaj al la azia subkomitato de komisiono pri Landa Agado (alinome la starigata komisiono pri Azia Junulara Movado)
  • Submeti kompletan informon pri mi kiel komitatano por la nova retejo de TEJO;Lastjulie ampleksan anglalingvan artikolon pri Esperanto kaj Esperanto-tago en Rappler, populara anglalingva filipina novaĵretejo (Legeblas ĉe: http://rplr.co/1uqDv9c)
  • Kandadatiĝon kiel kunlaboranto por kurskontruado (Angla-Esperanto) ĉe Duolingo.
  • Lastaŭguste bonvenigon kaj kunsidon kun ĉina Esperantisto, Chao Zhao, kiu venis al Filipinoj por doktoriĝaj esploradoj.

Faras:

  • La unuan jarraporton de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) por ĝia unua jaro de ekzisto, komplete kun fotoj kaj listoj de materialoj kaj raportoj pri aktivulaj agadoj;
  • Movadan artikolon pri la unua datreveno de FEJ submetotan al TEJO Tutmonde (TT) por ebla publikigo en Kontakto 2014:6;
  • Prizorgi efike la ondon da studentoj de iuj filipinaj universitatoj, kiuj intersekve Esperantistiĝis en la lastaj semajnoj;
  • Konsideri, ĉu akcepti aŭ ne la oferton de Michael Boris Mandirola gvidi la komisionon pri Adoleska Agado de TEJO kaj konkretigi ĝiajn agadojn (mi estas 16-jara adoleskulo).Alvokon al samlandanoj kaj junuloj de proksimaj landoj por partopreni la ĉi-jaran 33-an Komunan Seminarion (KS) en la urbo Ho Chi Minh, Vjetnamio.

Faros:

  • Traduki la 16 gramatikajn regulojn de Fundamento de Esperanto (FdE) kaj la lernolibron de la Zagreba metodo en la filipinan lingvon;
  • Prepari la necesajn dokumentojn por oficiale starigi Esperanto-klubon en Universitato de Filipinoj (specife en ĝia ĉefa kampuso Diliman);
  • Poŝte sendi fotokopiitajn lernilojn kaj materialojn al aliĝintoj de FEJ, kiujn ili ricevos senpage;
  • Adresaron de filipinaj Esperantistoj, kies datumojn oni kolektas per la oficiala aliĝilo de FEJ;
  • Aktivi en la traduka komisiono por la retpaĝaro de TEJO por povi helpi traduki ĝin en la anglan (kaj se eblos, en la filipinan), lingvojn kiujn mi denaske parolas.