Home > Dokumentoj > Marto 2015 [Cirkulero 121]

Al la numero kontribuis:

  1. Łukasz ŻEBROWSKI (Prezidanto)
  2. Tomasz SZYMULA (Ĝenerala Sekretario)
  3. POÓR Veronika (Estrarano)
  4. Paweł FISCHER-KOTOWSKI (Volontulo)
  5. Tobiasz KUBISIOWSKI (Komitatano A, Komisiito pri Komisiono pri Adoleska Agado)
  6. NGUYỄN THỊ Phượng (Flama) (Komitatano A, Komisiito pri Komisiono pri Landa Agado: Azio)
  7. Filippo BOTTA (Komitatano A)
  8. Sarolta BAGÓ (Komitatano A)
  9. Michele GUERRIERO (Komitatano A)
  10. AZUMA Juki (Komitatano A)
  11. Michal MATÚŠOV (Komitatano A)
  12. Dorota RODZIANKO (Komitatano B)
  13. Judith MEYER (Komitatano C)

Łukasz ŻEBROWSKI

Prezidanto

Faris:

  • kunverkis subvencipeton al Eŭrop-Afrika fondaĵo por venigi 2 afrikanojn al IJK en Germanio
  • enkondukis Tuśka al ŝia volontulado en TEJO por verki EVS-projekton
  • partoprenis Estrarkunsidon en Novaro

Faras:

  • verkas raporton por Kontakto pri ebleco organizi IJKn en Burundo
  • helpas al Tuśka dun ŝia volontulado por TEJO
  • kune kun Tim plu laboras pri la nova tejo.org
  • kunlaboras pri kreado de katalogo de trejnmaterialoj ĉe tejo.org
  • finpreparas la trijaran strategion de TEJO
  • kolektas informojn pri subvenciebloj por Afriko

Faros:

  • verkos raportojn por tejo.org pri la vizito en Afriko kaj publikigos fotojn
  • verkos KER-raporton pri trejnado en Kenjo
  • kunsidos pri Erasmus+ perojekto kun Afriko
  • eble partoprenos jarkunvenon de PROM
  • poste malpli prioritate:
    • kun Dorota prilaboros evaluadon de la seminario pri organizado de eventoj
    • kunmetos sonon kun prelego de la seminario pri organizado de eventoj kaj publikigos ĝin
    • enkondukos korektojn al trejnmaterialoj pri organizado de aranĝoj haveblaj en tejo.org
    • komencos prepari retan trejnadon pri kreado de programo en aranĝoj

Tomasz SZYMULA

Ĝenerala Sekretario (respondeca pri: Komisiono pri Adoleska Agado)

Faris

  • kunverkis subvencipeton al Eŭrop-Afrika fondaĵo por venigi 2 afrikanojn al IJK en Germanio
  • plu laboris pri la cirkulerilo, TEJO en kodo 🙂
  • kolektadis temojn por la okazinta estrarkunsido

Faras kaj faros

  • kutimaj ĝensekaĵoj,
  • JES

Nico HUURMAN

Kasisto

Ne kontribuis

Michael Boris MANDIROLA

Vicprezidanto (respondeca pri: Komisiono pri Landa Agado)

Ne kontribuis

Tina TIŠLJAR

DuaVicprezidanto

Ne kontribuis

POÓR Veronika

Estrarano (respondeca pri: Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, Komisiono pri Aktivula Trejnado, Komisiono pri Scienca kaj Faka Agado, Komisiono pri Homaj Rimedoj)

En februaro 2015 la komisiono pri Eksteraj Rilatoj:

  • Projekto
  • Afriko
    • reprezentis TEJOn dum la trejnado organizita de la Nord-Suda Centro en Kenjo (LZ)
    • sendis evaluadilon pri la trejnado (VP, LZ)
  • Eŭropo
    • prizorgis la semajnajn kurierojn de FoJE (ForumoJunulara-Eŭropa) (SS, DB)
    • sendis dulingvan reagon pri la Realigplano de FoJE (MC, CK, MBM, VP) – pretiĝas por la reprezentado en la Membrokonsilio de FoJE (LS) – ĝojis pro akceptiĝo de ambaŭ kandidatiĝoj al seminario “Mind your language” (AMKL, ER)
    • kandidatiĝis por diversaj flankaj eventoj (OK, VP)
    • daŭrigas konsultadon de EEU (JM, VP)
  • Mondo
    • reprezentis TEJOn dum ECOSOC Junulara kunveno en Novjorko (FrM, SS) – reprezentis TEJOn en IKRJO-rilata kunveno (FrM, SS)
    • kandidatiĝis al http://www.globaleducationfirst.org/5019.htm (AR) – partoprenis kunsidon de MGCY (VP)
  • aliaĵoj
    • faris KER-kunvenon por priparoli la celojn kaj la kielojn de KER-agado (OK, JK, MBM, FrM, VP, RZ)

En februaro 2015 la komisiono pri Homaj Rimedoj:

  • zorgis pri kunlaboro kun Duolingo
  • daŭrigis priparoladon de realigado de peto por ke individuaj membroj estu informitaj pri fareblaĵoj en TEJO

Mi

  • zorgis pri homaj rimedoj, kontaktigis, informis homojn
  • ĝojege kontribuetis al la Esperanto-kurso en Duolingo
  • babilis kun Zsófia Pataki pri starigo de Budapeŝta Esperanta klubeto kie ni ludos kaj bonvenigos komencintojn
  • helpetis rilate al la projekto pri denaskuloj gvidata de Judith Meyer
  • helpetas pri la subvencipeto por EVS-volontuloj

Alexandre RAYMOND

Estrarano (respondeca pri: Komisiono pri Informado, Komisiono pri Kulturo, Komisiono pri Pasporta Servo)

Ne kontribuis

Paweł FISCHER-KOTOWSKI

Volontulo

Faris:

  • vizitis Pollandon por trakti la EVS-aferojn
  • komencis la volontuladon kadre de EVS
  • pretigis la protokolojn pri la komitata kaj aliaj kunvenoj en JES
  • diskonigis la informojn pri la serĉado de la novaj EVS-volontuloj
  • akceptis en la oficejo la novan, monatan volontulon
  • kontribuis al “Kontakto”
  • plenumis kutimajn taskojn de la volontulo:
    • traktado de la poŝto kaj retpoŝto
    • aktivado de TEJO en Facebook kaj Twitter
    • provlegado de TEJO-aktuale
    • teknika helpo en la provlego de “Kontakto” kaj “TEJO tutmonde”
    • laŭtlegado por la revuo “Esperanto”

Faras kaj faros:

  • verkas priskribon pri la strukturo de TEJO por tejo.org
  • ordigos en la reta dosierujo de TEJO
  • ordigos en la oficejo
  • plenumos kutimajn taskojn de la volontulo

Tobiasz KUBISIOWSKI

Komitatano A (Pola Esperanto-Junularo), Komisiito pri Komisiono pri Adoleska Agado

Faris

  • aliĝis al IJK 2015,
  • vizitis la Centran Oficejon de UEA kaj observis laboron de la volontulo (iom eĉ helpis),
  • dissendis *pejaktuale,
  • lernis mastrumi la datumbazon de *pejaktuale,
  • tradukis en la polan la subtekston de la denaskula filmeto,
  • esperantigis kanton por pola muzikgrupo.

Faras

  • priskribas celojn de la reta agado de la Komisiono de Adoleska Agado,
  • pripensas eblan poradoleskulan programeron por la IJK.

Faros

  • partoprenos skajpan JES-kunsidon,
  • partoprenos en JER (Hungario) kaj tie partoprenos alian JES-kunsidon.

NGUYỄN THỊ Phượng (Flama)

Komitatano A (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo), Komisiito pri Komisiono pri Landa Agado: Azio

Faris:

  • Ĝisdatigi informon de Komuna Seminario en Vikipediohttp://eo.wikipedia.org/wiki/Komuna_Seminario
  • Kunsidis pri organizado de la 73a Hispana Kongreso kio okazos en majo en Valencio.http://esperantoval.org/cullera2015/eo/
  • Kontaktis kun kelkaj ne-landaseksioj de TEJO en Azio.
  • VEJO kunsidis pri organizdo de la 3a SoRen en Hai Phong, mara urbo en norda Vjetnamio.

Faras kaj faros :

  • Gajnas subvencion Eŭtopio kaj partoprenos al IJF en Aosto Italujo.
  • Demisias rolon prezidanto de VEJO.
  • Koncentriĝi al studo kaj prepari por translokiĝo.

Filippo BOTTA

Komitatano A (Dana Esperanta Junulara Organizo)

Faris:

  • kontaktiĝis kun itala esperanto-asocio BEA por partnerado

Faras:

  • organizas la jaran kunvenon de DEJO
  • daŭre kunorganizas la esperanto-aranĝon ĉe la Roskilde-festivalo

Sarolta BAGÓ

Komitatano A (Hungara Esperanto-Junularo)

Faris

  • mi plu ĉeforganizis JER, semajnfinan internacian renkontiĝon (ĉ. 40 personoj, proksime al Budapeŝto) —> novuloj, spertuloj, ĉiuj bonvenas! 🙂 kaj des pli tiuj, kiuj ŝatus partopreni JES-kunsidojn :P; detaloj: www.jer.hu
  • kelkaj hungaraj aktivuloj (Veronika Poór, Ditta Békési, Zsófi Pataky) startis Eo-klubon en Budapeŝto, ĉiusemajna eblo por komencantoj/progresantoj/interesiĝantoj por ludi, babili, informiĝi pri la fakto, ke “Eo estas pompaĵo” 🙂 – mi tre ĝojas, ke multaj venis-venas

Faras

  • mi plu ĉeforganizas JER
  • la kulbkunvenoj daŭriĝas

Faros

  • ni antaŭpretigos la jarĉefkunvenon de HEJ, kiu okazos dum JER—> ni elektos novan estraron, ŝanĝos la statuton (fakte ni jam provis, sed ĝi ne akceptiĝis, do sekvos burokrataĵoj 2.0)
  • JER
  • klubo

Michele GUERRIERO

Komitatano A (Itala Esperantista Junularo)

Faris:

  • pluarangxis programon de IJF 2015 (Brusson, AO);
  • rezignis de la rolo de prezidanto, tamen dauxre restas en la estraro de IEJ kiel konsilanto, la nova prezidanto estas Emanuele Regano, la nova vicprezidanto estas Walter Bruno;
  • sendis Emanuele Regano (tiam vicprezidanto de IEJ) Romen partopreni al la televida programo “10 minutoj de…” en kiu li kaj Sara Spanò estis intervjuitaj pri Esperanto;
  • reprezentis Esperanton en lingvaperitivoj (organizitaj de asocio AEGEE) en Torino;

Faras:

  • pretigas kunlaboradon kun asocio AEGEE, kiu permesos al Esperanton plividebligxi. La lastaj provoj, dum la lastaj du jaroj, estis sukcesaj; – pluarangxas IJF-n. La Festival alproksimigxas!
  • pretigas novajn filmetojn kaj bildstriojn por reklami IJF-n. Kiel kutime, ili estos seriozaj aferoj. Vere seriozaj. Tre seriozaj. Mi seriozas.

Faros:

  • partoprenos IJF-n;
  • vizitos Chambery kadre de la gxemeligxo inter gxi kaj Torino; – kunarangxos la seminarion de Esperanto en Torino, kune kun la Torina Esperanta Centro;
  • survestos blue.

AZUMA Juki

Komitatano A (Japana Esperanto-Junularo)

Faris

  • Japana Esperanto-Junularo (JEJ) publikigis numeron 104 de sia organo (La Junuloj).
  • JEJ kaj Korea Esperanto-Junularo interŝanĝis sian organon inter si.
  • JEJ fondis komisionojn pri kaj por TEJO.
  • Aprobite per voĉdonado de membroj JEJ ĝisdatigis sian regularon, forigis nombrolimon de sia estraro kaj decidis buĝeti por enlanda veturado ekde la venonta estrar-periodo.
  • JEJ decidis doni subvencion al ekzamenato de Komuna Eŭropa Referenckadro.

Faras

  • Oni kunlaboras en redakta komisiono por eldoni venontan numeron de La Junuloj.

Faros

  • JEJ okazigos estrar-elektadon.

Michal MATÚŠOV

Komitatano A (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio)

Faris:

  • ekdistribuado de la nove ciferecigita muzika albumo “Emocioj” (liriko kaj ĥoro) de Veselin Damjanov kaj Joëlle Rabu http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd126&lng=e

Faras:

  • preparado de muzika programo por UK 2015 en Lille, Francio
  • konstanta informado pri Esperanta muziko en http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo

Dorota RODZIANKO

Komitatano B

Faris:

  • preparis afiŝon kaj varbis pri eblo iĝi volontulo kadre de EVS (Eŭropa Volontula Servo) ĉe E@I (Edukado@Interreto)http://blogo.ikso.net/2015/02/farigxu-ecxei-volontulo-ekde-marto-aux-aprilo/
  • preparis novajn afiŝojn por SES (Somera Esperanto-Studado, http://ses.ikso.net/)
  • sukcese aperigigis informojn pri SES 2015 en la retpaĝo de TEJO (https://tejo.org/evento/somera-esperanto-studado-2015/) – faru ankaŭ vi!
  • partoprenis revivigan kunvenon de SKEJ (Slovakia Esperanto-Junularo) dum kiu (interalie) estis elektita nova estraro (legu pli ĉe: http://www.skej.esperanto.sk/artikoloj.php?lingvo=eo&akcia=clanok&ID_clanok=267)

Faras/Faros:

  • kun Nils prilaborados administran sistemon por IJK 2015 (Internacia Junulara Kongreso, http://ijk2015.tejo.org/)
  • preparas/-os gvidliniojn pri novula programo
  • kompilos postJESan mesaĝon al partoprenintoj de JES 2014 kaj dissendos ĝin
  • enkondukos novajn volontulojn de E@I al ilia nova laborloko
  • helpos al Tuśka ĉe skribado de monpeto por akcepti novajn volontulojn por TEJO
  • kunlaborados pri okazigo de SES 2015, IJK 2015, SAT-kongreso 2015 kaj aliaj aranĝoj.

Judith MEYER

Komitatano C

Faris:

  • Pretigis filmeton pri denaskuloj por la tago de la gepatra lingvo – Organizis tuttagan anglalingvan demandosesion kun denaskuloj – Privarbis ambaux cxie kaj gxuis grandegan sukceson
  • Verkis artikolon pri tiu agado por tejo.org kaj Libera Folio

Faras:

  • Anoncas konkurson pri lernado de Esperanto kaj altnivelan parolkonkurson – Ripozas

Faros:

  • Organizos la konkursojn
  • Organizos la poliglotan kunvenon, sercxante enigi pli da esperantajxoj en gxi, ekz. prelegoj en/pri Esperanto, ebleco acxeti Esperanto-lernolibrojn kaj novelojn de E@I, aligatorejo/gufujo/Jomo-koncerto