Home > Dokumentoj > Majo 2015 [Cirkulero 123]

Al la numero kontribuis:

  1. Łukasz ŻEBROWSKI (Prezidanto)
  2. Tomasz SZYMULA (Ĝenerala Sekretario)
  3. Michael Boris MANDIROLA (Vicprezidanto)
  4. POÓR Veronika (Estrarano)
  5. Paweł FISCHER-KOTOWSKI (Volontulo)
  6. Tobiasz KUBISIOWSKI (Komitatano A, Komisiito pri Komisiono pri Adoleska Agado)
  7. Sara SPANÒ (Komisiito pri Komisiono pri Aktivula Trejnado)
  8. Tabea MALTRY (Komitatano A)
  9. Sarolta BAGÓ (Komitatano A)
  10. AZUMA Juki (Komitatano A)
  11. Léon SCHNELLDORFER (Komitatano A)
  12. Michal MATÚŠOV (Komitatano A)
  13. Romualda JEZIOROWSKA (Komitatano B)
  14. Dorota RODZIANKO (Komitatano B)
  15. Judith MEYER (Komitatano C)

Łukasz ŻEBROWSKI

Prezidanto

Faris:

  • verkis KER-raporton pri trejnado en Kenjo (https://docs.google.com/document/d/1bheyVA5uDn14MIPYJoWaIzgWvUqy0M_UkFdKSSMT5qw/edit?usp=sharing)
  • partoprenos kunvenon de PEJ
  • kunlaboris pri finpretigo kaj sendado de EVS-subvencipeto

Faras:

  • kunlaboras kun afrikaj subvenciitoj pri ilia vojaĝo al IJK
  • kune kun Tim kaj Tuśka laboras pri la nova tejo.org kaj ĝia tradukado (kaj problemoj aperantaj dum tradukado)
  • kunlaboras pri kreado de katalogo de trejnmaterialoj ĉe tejo.org
  • kolektas informojn pri subvenciebloj por Afriko

Faros:

  • finpreparos la trijaran strategio de TEJO
  • verkos artikolon por Revuo Esperanto

Tomasz SZYMULA

Ĝenerala Sekretario (respondeca pri: Komisiono pri Adoleska Agado)

Faris

  • faris alvokon por kunordiganto de la kodoma projekto (neniu sinpropono alvenis),
  • ĉefe okupiĝis pri JES,
  • programadis la cirkulerilon
  • enkedon pri tio, kia/kio estu cirkuleroj

Faros

  • finfaros la cirkulerilon
  • analizos enketon, publikigos rezultojn kaj eble iu diskuto naskiĝos? 🙂

Nico HUURMAN

Kasisto

Ne kontribuis

Michael Boris MANDIROLA

Vicprezidanto (respondeca pri: Komisiono pri Landa Agado)

En Aprilo mi kunorganizis IJF-n, tie interalie mi:

  • Kunsidis kun LS-j pri iliaj bezonoj rilate al TEJO
  • Kunsidis kun LS-j kaj Kosmo pri ontaj subvencieblaj projektoj
  • Kunsidis kun Edgaras Piŝĉikas pri eblecoj de la junulara movado en Litovujo
  • Kunsidis kun Roma el elekta komisiono
  • Reelektiĝis estrarano de IEJ
  • Kunsidis kun Léon kaj Veronika prepare al COMEM kaj partoprenis kreadon de varbvideo
  • Partoprenis kunsidon de CBMA de Forumo Junulara Eŭropa
  • Renkontiĝis kun junaj belgujaj esperantistoj
  • Kunlaboris kun Nico al prezentado de TEJO-statureformo
  • Enkondukis Alekĉjon kiel nova ĉeforganizanto de IJK al IEJ-estraro
  • Reprezentis TEJOn en membrokonsilio de Forumo Junulara Eŭropa, tie kun Léon sukcese lobiis al elektado de Veronika al Konsila Konsilio pri Junularo de Forumo Junulara Eŭropa
  • Reelektiĝis prezidanto de Nitobe.
  • Komunikis kun landaj sekcioj de TEJO por partopreno al partnera projekto Erasmus+ pri alekstera komunikado

Tina TIŠLJAR

DuaVicprezidanto

Ne kontribuis

POÓR Veronika

Estrarano (respondeca pri: Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, Komisiono pri Aktivula Trejnado, Komisiono pri Scienca kaj Faka Agado, Komisiono pri Homaj Rimedoj)

En aprilo 2015 la komisiono pri Eksteraj Rilatoj:

  • Eŭropo
    • Danilo Bastos, Veronika Poór kaj Sara Spanò prizorgis la semajnajn kurierojn de FoJE (Forumo Junulara-Eŭropa)
    • Francesco Maurelli partoprenis kaj multe laboris kaj lobiis en CELAC-EU Youth Days http://eulacfoundation.org/en/celac-eu-youth-days, kie li estas unu el 20 junuloj, kiuj reprezentis la Eŭropan Junularon
    • Léon Schnelldorfer, Michael Boris Mandirola kaj Veronika Poór pretiĝis kaj reprezentis TEJOn en la Membrokonsilio de FoJE – kie dank’al la mirinda

      lobia laboro kaj bela video kreita de multaj, Veronika Poór estis elektita

      al la Konsila Konsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo

    • Veronika Poór kungvidis teman kadron dum la Membrokonsilio de FoJE
    • Paulina Kozuchova reprezentis TEJOn en Forumo pri estonteco de genra egaleco
    • Anna Maria Koniecpolska-Lachowska kaj Emanuele Regano partoprenis seminarion “Mind your language”
    • Veronika Poór partoprenis en kunveno pri junulara laboro, en Digital Storytelling Workshop, kaj renkontiĝon kun “UN Secretary General’s Envoy on Youth”
    • varbis por la diversaj laborgrupoj de FoJE
  • reta partopreno
    • Fernando Maia Jr. aktive ligas TEJOn kun diversaj organizaĵoj, kaj kunpartoprenas petojn, plifortigas kunlaborojn, organizas tradukojn
      • partoprenu kaj disvastigu: http://chn.ge/1E1N9lX (la teksto estis originale nur en la angla, sed ili jam aperigis tradukon en Esperanto! :)) Se vi same konsentas, ni petas meti en la komentarian kampon la jenajn kradvortojn: #peacethroughyouth #pacoperjunularo kaj #esperantoporpaco.
      • plurlingvigis ĝin, ankaŭ helpe de Meva Cuenot kaj Ĝoja
  • aliaĵoj
    • pretiĝas por la Task-Force kunveno de IKRJO
    • multaj aktivuloj multe retumis kaj pri tio ĝisdatigis la aliajn 🙂
    • dankis la subtenojn ricevitajn por TEJO-KER kaj sekve komencis iom pli konscie plani ankaŭ ekster-eŭrope, kie malpli facilas ricevi repagon de kostoj
    • varbis pri One Young World Summit: limdato: 15a de majo
    • kandidatiĝas por diversaj eventoj

En aprilo la komisiono de TEJO pri homaj rimedoj:

  • varbis la amerikan komisionon
  • pripensis kiel pli bone varbi la eblojn agi en TEJO
  • priparolis kiel alvoki por kreado de gvidlinioj pri novula programo

Mi:

  • kuntrejnis kun Liza Popper dum IJF
  • ege, multege ĝuis IJFn, dankegon al la organizantoj kaj al la partoprenantoj
  • partoprenis komence de aprilo la lokan, Budapeŝtan klubon Világcsücsök
  • babiladis kun multaj homoj
  • konsiletis pri la EVS-subvencipeto
  • ege dankas al Dorota Rodzianko pro la helpego pri la sendo de la EVS-subvencipeto
  • muntis por Muzaiko

Alexandre RAYMOND

Estrarano (respondeca pri: Komisiono pri Informado, Komisiono pri Kulturo, Komisiono pri Pasporta Servo)

Ne kontribuis

Paweł FISCHER-KOTOWSKI

Volontulo

Faris:

  • kontaktis la subvenciitojn de “Partoprenu en IJK” por organizi iliajn repagojn
  • peris en la subskribado de kontraktoj pri subvencipetoj kaj kontaktado kun la subvencidonantoj
  • kunlaboris pri la sendo de la nova EVS-subvencipeto
  • kontribuis al “Kontakto”
  • engaĝiĝis en la organizado de la 72-a IJK en Vroclavo
  • plenumis kutimajn taskojn de la volontulo:
    • traktado de la poŝto kaj retpoŝto
    • aktivado de TEJO en Facebook kaj Twitter
    • provlegado de TEJO-aktuale
    • teknika helpo en la provlego de “Kontakto” kaj “TEJO tutmonde”
    • laŭtlegado por la revuo “Esperanto”

Faras kaj faros:

  • ĝisdatigas la informojn en la TEJO-parto de la Jarlibro de UEA
  • plenumos kutimajn taskojn de la volontulo

Tobiasz KUBISIOWSKI

Komitatano A (Pola Esperanto-Junularo), Komisiito pri Komisiono pri Adoleska Agado

Faris:

  • partoprenis Kunvenon de Pola Esperanto-Junularo,
  • laboris pri la administra sistemo por JES 2015,
  • kunsidis pri JES 2015,
  • partoprenis skajp-kunsidojn pri IJK 2016 en Vroclavo,
  • laboris pri kandidatiĝo al kontraŭdiskriminacia evento de Konsilio de Eŭropo en Strasburgo.

Faras:

  • rekonstruas datumbazon por JES 2015,
  • traktas novajn aliĝojn kaj antaŭpagojn por JES 2015.

Faros:

  • daŭre traktos la administrajn aferojn por JES 2015,
  • probable prezentos agadojn de PEJ kaj TEJO en la 29-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo,
  • vigligados laborojn de la Komisiono de Adoleska Agado,
  • partoprenos skajp-kunsidon pri Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo 2015, kunlabore kun SKEJ kaj ĈEJ.

Sara SPANÒ

Komisiito pri Komisiono pri Aktivula Trejnado

Dum aprilo la Komisiono de TEJO pri AT:

  • pliintensigis la uzadon de Trello por organizi sian laboron;
  • daŭrigis la rettrejnadojn pri grupformado, teamlaboro kaj projektmastrumado, pri intertraktado, pri eksteraj rilatoj kaj pri kiel esti efika komitatano A kaj B;
  • daŭrigis la kunplanadon, kunlabore kun UEA, de sia onta aktiva partopreno en la venontaj AMO-seminarioj;
  • antaŭenigis la realigadon de la venontaj rettrejnadoj;
  • kune kun UEA kungvidis trejnseminarion- okazintan dum IJF lige al Grundtvig-partnerado – kunlabore kun juna profesia neesperantista trejnistino, tre aktiva en junulara medio (Eliza Popper el Hungario);
  • konkrete antaŭenigis la laboron pri la strukturo de la parto pri Aktivula Trejnado kadre de la nova retejo de TEJO;
  • pripensis la enhavon de novaj Eŭropaj projektoj fokusitaj pri aktivula trejnado.

Tabea MALTRY

Komitatano A (Germana Esperanto-Junularo)

Mi faris:

  • semajnfinan lingvokurson en Rostock, Germanio

GEJ faris:

  • estrarkunsidon

GEJ faras:

  • priparolas kun siaj anoj la estontecon de la JES

GEJ faros:

  • Esperantokurson en Heidelberg la 8an majon
  • Kreeman EsperantoKurSOn (KEKSO) dum la Germana Esperanto Kongreso en Hameln, 22-23an majon

Sarolta BAGÓ

Komitatano A (Hungara Esperanto-Junularo)

Faris

  • mi okupiĝis ĉefe pri IJS, nia somera tutsemajna kaj pompa aranĝo :): kunsidoj, varbado, kontrakto k.s.
  • nia budapeŝta Eo-klubo, pri kies sukcesoj mi jam skribis antaŭe, nun iom ŝtopiĝis (ĉar lastatempe neniu el ni povis ĉeesti + ĝi iom iĝis “ekzerco antaŭ ekzameno”, kio evidente malutilis… se iu havas ideon kiel ŝanĝi tion, proponoj bonvenas!)

Faras

  • daŭre agas-cerbumas pri la ĝis nun menciitaj aferoj
  • ni konstruas novan datumbazon por HEJ, pri tio eble Baptiste jam rakontis/-os
  • kaj ni (fakte ĉefe Stela = Eszter Besenyei) estas kreantaj internan manlibreton por ni mem (por aktivuloj de HEJ), kie stokiĝu ĉiaj informoj pri la organizo kaj organizado, ekz. skemoj se invitilo, detaloj pri nia konto ktp. Mi konsilas tion al ĉiuj kiuj ne jam havas tiaĵon, ĝi jam nun ŝajnas tre utila afero. 🙂
  • nia estrino (Teodóra Tóth) kunlaboras por traduki la reTEJOn

Faros

– mi-ni daŭrigos 🙂

– kaj multege da aliaj planoj, sed ankoraŭ nenio certa

AZUMA Juki

Komitatano A (Japana Esperanto-Junularo)

Faris:

  • Komenciĝis nova estrar-periodo kaj estraranoj havis retan kunvenon.

Faras:

  • Oni kunlaboras en redakta komisiono por eldoni venontan numeron de la organo de JEJ (La Junuloj).

Léon SCHNELLDORFER

Komitatano A (Slovakia Esperanta Junularo)

Faris

  • Partoprenis IJF-on kie li kun aliaj estraranoj de SKEJ (Slovaka Esperanta Junularo) priparolis gravaĵojn kaj planojn (ni ankaŭ lernis kiel uzi Trello-n kaj nuntempe aktive uzas ĝin)
  • Kunsidis Skajpe kun aliaj estraranoj de SKEJ, kie ni ĉefe priparolis organizadon ne TER – Tutslovaka Esperanta Renkontiĝo kiu okazos en Majo kaj jam havas pli ol 30 aliĝintoj
  • Partoprenis CoMEM de FoJE en Bruselo kaj plenumis la raporton por TEJO-KER
  • Kun Fonduso Trampolino de TEJO respondeculoj priparolis ankau kun aliaj estraranoj de SKEJ sub kiuj kondiĉoj ili subtenos nian projekton (= la rezulto estas ke ni ricevis la subtenon por printi afiŝojn por varbi ĉefe junajn homojn el Slovakio lerni esperanton kaj esti membro de nia landa sekcio)
  • Skribis al la estraro de Slovaka Junulara Konsilio ĉu SKEJ povus esti membro de ĝi kaj esti aktive tien (= bonŝance ni ricevis respondon kun pli da informacioj de ili)
  • Prezentis dum IJF UK-on 2016 en Nitra kaj faris diskuttrorndon pri kiel revivigi naciajn EO-organizojn (kun Tomáš Stano)

Faras

  • Prilaboras iujn respondojn al la demandojn por TEJO tutmonde? (temas ĉefe pri partoprenado de CoMEM en Bruselo kaj kion mi kiel novulo pensas ke povas TEJO KER ricevi agante ekzemple en FoJE)
  • Strebas priparoli iun trejnadon aŭ almenau ricevo de iuj materialoj kiuj ni povus uzi dum SES (Somera Esperanto Studado) por la trejnado kiun ni planas organizi (ĝi devus esti cxefe por ĉiuj membroj de SKEJ, por ke ili sciu kiel ili povos helpi kaj agi en tiu movado) = mi jam ricevis kelkaj informoj de Veronika Poór pri trejnadoj
  • Faras dizajnon por mebrokartojn, afiŝojn kaj …
  • Serĉas helpantoj kaj respondeculoj pri diversaj bezonaĵoj rilate al UK 2016 (mi jam trovis homon kiu prizorgos la vesperan programon kaj ktp …)
  • SKEJ estraro strebas kunlabori kun PEJ kaj komenci per organizado de ĈAR en aŭtuno

Michal MATÚŠOV

Komitatano A (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio)

Faris:

  • enkadre de la programo Elloke Tutmonden, kie EUROKKA partneras, partoprenis ties seminarion en Vercelli (Italio)
  • partoprenis dum IJF (Italio) kaj tie
    • helpis pri muzikistoj kaj koncertoj
    • partoprenis AMO-seminarion de UEA

Faras:

  • preparado de muzika programo por UK 2015 en Lille, Francio
  • konstanta informado pri Esperanta muziko en http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo kaj sociaj retejoj

Romualda JEZIOROWSKA

Komitatano B

FARIS:

  • partoprenis IJF en Brusson (Italio) – kadre de projekto Erasmus+
  • kunorganizis kunsidon de Pola Esperanto-Junularo kun elekto de nova estraro (Varsovio 17-19.04)
  • dum la kunsido: prezentis jaran raporton de la PEJ-agado kaj iĝis prezidantino de Pola Esperanto-Junularo
  • parolis kun eblaj kandidatoj nome de Elekta Komisiono kaj okazigis kunsidon kun komisiistoj
  • kunsidis kun organizantoj kaj helpantoj pri IJK 2016 (Vroclavo, Pollando)
  • tradukis al la pola aliĝilon por JES 2015 (Eger, Hungario)

FARAS:

  • organizas la 4 Historian Kostumbalon en Vroclavo dediĉita al la historio de 40aj jaroj kiu okazos inter 15 kaj 17 de majo (https://www.facebook.com/events/809049079188805/)
  • daŭrigas laboron por Elekta Komisiono
  • daŭrigas serĉadon de helpantoj por IJK 2016
  • kunlaboras pri jara plano de PEJ-agado (kunlaboroj kun aliaj LS ktp.)
  • zorgas pri unua skajpokunsido de nove elektita PEJ-estraro
  • partoprenas oficialajn interparoloj kun urbaj oficistoj en Vroclavo (kadre de organizado de IJK 2016)

FAROS:

  • finorganizos kaj kunordigos la Historian Kostumbalon en Vroclavo
  • daŭrigos mian konstantan laboron pri IJK 2016 (interalie esplorojn pri la diskejo, koncertejo ktp.)
  • daŭrigos laboron pri Elekta Komisiono
  • pretigos planon de esperanto-instruadon dum plej granda en Pollando arta festivalo (SlotArt Festival: http://www.slot.art.pl/ kaj https://www.facebook.com/slot.art.festival/timeline) – la organizantoj akceptis nian programeron, esperanto-instruado okazos tie la unuan fojon!
  • prelegos ĉe Esperanto-Universitato en vroclava biblioteko pri junularaj esperantaj renkontiĝoj
  • ĉeestos la prelegsesion ĉe loka klubo, provos kontribui iel la programon
  • provos plivigligi sian laboron pri programo de IJK 2015 kunlabore kun Arina kaj Walter

Dorota RODZIANKO

Komitatano B

Faris:

  • konsiladis al Tuśka ĉe skribado de monpeto por akcepti novajn volontulojn por TEJO kaj forsendis la monpeton – tenu fingrojn!
  • kompilis evaluadon de la seminario pri organizado de eventoj
  • respondis al demandaro pri TEJO-cirkuleroj

Faras/os:

  • skribos rimarkojn pri la monpeto de TEJO
  • kun Nils prilaboradas administran sistemon por IJK 2015 (Internacia Junulara Kongreso, http://ijk2015.tejo.org/)
  • preparas gvidliniojn pri novula programo (aliĝu al la teamo kaj kunverku! skribu al hr@tejo.org)
  • partoprenos TER (Tutslovakian Esperanto-Renkontiĝon (http://ter.esperanto.sk/) kiun organizas SKEJ (Slovakia Esperanto-Junularo)
  • kunlaboradas pri okazigo de SES 2015 (Somera Esperanto-Studado, ses.ikso.net), IJK 2015 (Interancia Junulara Kongraso, ijk2015.tejo.org), SAT-kongreso 2015 (sat.ikso.net), UK 2016 (Universala Kongreso de Esperanto, www.nitra2016.sk/eo/) kaj aliaj aranĝoj

Judith MEYER

Komitatano C

Saluton,

Mi faris:

  • enigis mencieton de Esperanto kaj esperantlingvan tekston en intervjuon de mi por germana nacia gazeto ZEIT; interreta versio ĉe

    http://www.zeit.de/2015/11/sprachen-lernen-mehrsprachigkeit/komplettansicht

  • enigis plurajn menciojn de Esperanto en gazetan artikolon pri la poliglota kunveno; interreta versio ĉe

    http://www.tagesspiegel.de/wissen/vielsprachigkeit-polyglotte-treffen-sich-in-berlin/11708878.html

  • organizis jOmO koncerton, prelegon en facila Esperanto, E@I-libroservo kaj aliajn esperantaĵojn por la poliglota kunveno

Mi faras:

  • esperantigas homojn dum la poliglota kunveno
  • enigas Esperanton en la amaskomunikilajn raportaĵojn pri la kunveno – aliĝas al YFJ diskutgrupo pri Edukado

Mi faros:

  • verkos raporton pri la filmeto pri denaskuloj, kiuj daŭre ricevas multan atenton