Home > Dokumentoj > Julio – Aŭgusto 2015 [Cirkulero 125]

Al la cirkulero kontribuis:

  1. Michael Boris MANDIROLA (prezidanto)
  2. Arina OSIPOVA (ĝenerala sekretario)
  3. Juliana EVANDRO (vicprezidanto)
  4. Ariadna GARCÌA GUTIÈRREZ (estrarano)
  5. Paweł FISCHER-KOTOWSKI (volontulo)
  6. Łukasz ŻEBROWSKI (eksa prezidanto)
  7. Veronika POÓR (eksa estrarano)
  8. Enric BALTASAR (komisiito pri Komisiono pri Landa Agado en Eŭropo)
  9. Phượng NGUYỄN THỊ (komisiito pri Komisiono pri Landa Agado an Azio)
  10. Juki AZUMA (komitatano A)
  11. Sarolta BAGÓ (komitatano A)
  12. Michal MATÚŠOV (komitatano A)
  13. Judith MEYER (komitatano C)
  14. Jeremie SABIYUMVA (komitatano A)

Michael Boris MANDIROLA (prezidanto)

 faris

– Partoprenis la Universalan Kongreson

– Kunlaboris al la organizado de la junulara programo

– Kunintervjuis la kandidatojn kiel ĝenerala direktoro de UEA

– Partoprenis la komitatkunsidon de UEA kiel komitatano A de TEJO.

– Gvidis la laborgrupon pri la nova statuto de TEJO kies propono estis grandplejmulte akceptita de la komitato de UEA

– Kunprezentis TEJOn dum la movada foiro

– Kunprezentis TEJOn dum la patrona akcepto kaj babilis kun multaj patronoj de TEJO

– Kunprezentis TEJOn dum “TEJO sin prezentas”

– Varbis la tujokazontan IJKn

– Salutparolis nome de TEJO dum la solena malfermo kaj dum la solena fermo

– Kunorganizis la Internacian Junularan Kongreson

– Partoprenis la komitatkunsidon de TEJO

– Partoprenis laborgrupon pri la nova statuo de TEJO kaj la kontrakto kun UEA

– Laux insista petskribo de multtaj komitatanoj kandidatis kiel prezidanto de TEJO kaj estis elektita.

– Ĉefrespondecis pri la trinkejo de la IJK

– Kunsidis kun novaj komisiitoj kaj aliaj aktivuloj

– Prelegis pri “Rajto je kono”

– Kunsidis kun Francesco el Kosmo kaj kun reprezentantoj de pluraj landaj sekcioj pri projekto pri kapabokonstruigo inter Eŭropo kaj Afriko

– Postkuris homojn kiuj ne aliĝis al TEJO

– Vizitis lokajn esperanto-klubojn en Aaleno kaj Munkeno

– Respondis al intervjuo en Schwäbische Post

– Respondis al intervjuo en Libera Folio

– Partoprenis la Italan Kongreson de Esperanto

– Partoprenis la asembleojn de Itala Esperanto-Federacio kaj Itala Instituto de Esperanto

– Kunsidis kun Mark Fettes pri la kontrakto inter UEA kaj TEJO

– Gvidis unuan RetEsKun de la nova TEJO-estraro

Landa Agado (ĝis la IJK) 

– Traktis kun BoJE ĝian akcepton kiel landa sekcio de TEJO

– Partoprenis kunsidon dum IJK pri Landa Agado en Azio gvidita de Flama Floro

– Partoprenis kunsidon dum IJK pri Landa Agado en Eŭropo kungvidita kun Enric Baltasar

– Kunvokis kunsidon dum IJK pri Landa Agado en Ameriko gvidita de Ariadna Garcia Gutierrez (mi mem ne povis tamen partoprenis)

Aktivula Trejnado (Ekde la IJK)

– Kadre de IJK okazis la unua kunsido de partnerado pri Trejnado de Trejnistoj sub gvido de TEJO

– Kadre de IJK okazis AMO-seminario “Fotu Mojose!”

KER (Ekde la IJK)

– Fernando Maia respondis al demandaro pri Post-2015-Agado

– Mlossi Saidi partoprenis kiel IKRJO-reprezentanto en Monda Forumo pri Junularo, Paco kaj Sekureco

Arina OSIPOVA (ĝenerala sekretario)

faris

– kunorganizis IJK

– partoprenis kunsidon pri IJK en Pollando

– partoprenis retan EsKun

– preparis raporton pri la unua EsKu

– priparolis kurte kun Łukasz aferojn rilataj al IJK en Afriko

iom pliprofundigis miajn konojn pri  Trello kaj ricevis konsiloj pri la programo de Tomasz Szymula

faras

planas veturi al Pollando por Interlingvistikaj Studoj kaj dum tiu tempo solvi surloke kelkajn TEJOaĵojn

– serĉas komisiiton pri Komisiono pri Edukado

faros

– renkontiĝos kun Łukasz en Varsovio por priparoli IJK en Afriko

– vizitos Bjalistokon por ĉeesti dum la kunsido de Fondumo Zamenhof

– pertoprenos novembran EsKun en Roterdamo

– trelligos ĉiujn trelligendajn aferojn

– kontrolos kaj aktualigos liston de komitatanoj

 Cédric MARCHAL (kasisto)

ne kontribuis

Juliana EVANDRO (vicprezidanto)

faris/faras

– Partoprenis retan estrarkunsidon

– Provlegado de TEJO-aktuale

– Restartigo de laboro pri pasporta servo

– Serĉas komisiiton

– Kunlaboras je organizado de TAKE, Brazila Kongreso kaj Nordorienta Aranĝo

– Prepariĝas por vojaĝi al Eūropo

faros

– Ĝidatigo de tejo.org

– Kunordigos la agadon de la diversaj komisionoj

– Restarigos fasonadon de tejo-informilojn

Ariadna GARCÌA GUTIÈRREZ (estrarano)

faris

– Preparis ĝeneralan raporton pri la kunsidoj okazintaj dum IJK rilate al Landa Agado en Azio, Ameriko kaj Eŭropo

– Interkonsentis kun aliaj amerikaj aktivuloj pri kreado de reta diskutlisto por agi en la kontinento. Tiu grupo estis kreita en 2008 de Rodrigo Cyrino, el Brazilo,tiama estrarano pri Landa kaj Regiona Agado,do,ni decidis revigligi la grupon kaj daŭre komune labori por la sama celo. La grupo estas TEJO-AMERIKO kaj jam ni eklaboras pri konkreta tasko. Pri tio mi raportos en venonta cirkulero kun pliaj detalaj informoj pri la laboro.

– Raportis en mia Landa Sekcio pri IJK en Wiesbaden

faras

– Kontaktas Landajn Sekciojn de UEA kies TEJO ne havas reprezentanton aŭ sekcion

faros

– Laboros pri KODEJO

– Kunlaboros por la organizado de la 9a Tutamerika Kongreso de Esperanto okazonta en Kolombio dum 2016

 

Paweł FISCHER- KOTOWSKI (volontulo)

faris

– partoprenis en la 100-a Universala Kongreso

– partoprenis en la kunveno de la Komitato de UEA kaj protokolis ĝin

– partoprenis en la Movada Foiro nome de TEJO

– organizis la TEJO-budon

– helpis en la kongresa libroservo

– parole ekzameniĝis laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro

– partoprenis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso

– protokolis la kunvenon de la Komitato de TEJO

– organizis la TEJO-budon

– elektiĝis membro de la Elekta Komisiono

– aranĝis repagojn de la subvenciitoj el “Partoprenu en IJK”

– plenumis kutimajn taskojn de la volontulo:

– traktado de la poŝto kaj retpoŝto

– aktivado de TEJO en Facebook kaj Twitter

– provlegado de TEJO-aktuale

– teknika helpo en la provlego de “Kontakto” kaj “TEJO tutmonde”

– voĉlegado de la revuo “Esperanto” por vidhandikapitoj

faros

– organizos la estraran kunvenon en Roterdamo (novembro 2015)

– plenumos kutimajn taskojn de la volontulo

Łukasz ŻEBROWSKI (eksa prezidanto)

faris

– organizis viziton de Geomar en Varsovio kaj Bjalistoko

– kontribuis al la jarraporto

– partoprenis diskuton pri Zamenhof kaj Esperanto-movado okazintan en la varsovia Historia Muzeo de Polaj Judoj POLIN

– gvidis laborrenkontojn pri Esperanto okazintajn en Muzeo POLIN

– pretigis kaj dissendis komunikon pri urĝa serĉado de volontulo por TEJO kadre de EVS

– pretigis vivresumon kaj motivigan letereon por kandidatiĝi al TEJO-Estraro kaj liveris ĝin al la Elekta Komisiono ene de ricevita limdato

– partoprenis en IJK en Wiesbaden kaj tie:

– estis intervjuita de Hiro KAWARA por lia diplomlaboraĵo

– prezidis Komitatkunsidon

– prelegis pri retaj foto-galerio flickr kade de AMO-seminario (lumbildoj troveblas ĉe https://prezi.com/crmowvox11y-/fotogalerio-de-pej/)

– partoprenis kunsidojn pri IJK 2016 kaj JES 2016

faras

– transdonas Afrikaĵojn al Arina

– transdonas projekton kadre de Seed Funding al Cedric

– laŭbezone disponeblas por ĉiuj necesaj transdonaĵoj

faros

– partoprenos kunsidon en Vroclavo pri IJK 2016

– renkontiĝos kun Arina en Varsovio por plie transdonadi Afrikaĵojn

Veronika POÓR (eksa estrarano)

komisiono de TEJO pri Eksteraj Rilatoj

– Oleksandra Kovyazina (Sasha Murr) reprezentis TEJOn ĉe la Southern European Summer University

– Naga Siva Kotha reprezentis TEJOn en IYONS kunveno

– Hoan Tran (Ĝojo), membro de TEJO-KER reprezentis UEA-n kune kun Ĝoja en la 5th Forum of NGOs IN OFFICIAL PARTNERSHIP WITH UNESCO

– rekonfirmo de la komisianoj

– kreado de nova varbilo pri TEJO-KER kun la desegna helpo de Aŝraf Abdullah

– aktivuloj de TEJO daŭre pluaktivas interrete en pluraj forumoj de Forumo Junulara-Eŭropa

komisiono de TEJO pri homaj rimedoj

– priparolis la enhavon de la fadeno “Aktivu en TEJO” de Lernu

Enric BALTASAR

komisiito pri Komisiono pri Landa Agado en Eŭropo

faris

– okazis kunveno de Eŭropa Komisiono en IJK.

– mi kunvenis kun Walter Bruno por helpi pri estonta universitata Esperanto-asocio Italio.

Phượng NGUYỄN THỊ

Komisiito pri Komisiono pri Landa Agado en Azio

faris

Partoprenis al UK, IJK, Itala kongreso.

– Estis intervjuita kun Michael Boris por loka gazeto en Aalen Germanio.

– Renkontiĝis kun lokaj grupoj de Esperanto en Aalen kaj Munkeno.

– Enkadre de IJK, okazigis kundison de Komisiono de Azia Junularo (KAJ ): Ni iris al interkonsento pri agado kaj havas respondeculojn por ĉiuj kampoj kaj daŭre laboras por ĝi.

– Havis skajpkunsidon kun Ĝojo- komitatano A de Vjetnamio, kaj Hiro de Japanio rilate al KAJ.

– Faris subvencipeton al KAEM por partoprenoj de Aziaj junuloj al Komuna Seminario (KS) en Koreio venontan decembron.

– Preparas lanĉi konkurson por Aziaj junuloj rilate al partopreno al KS.

Juki AZUMA (komitatano A)

faris

– Publikigis numeron 107 de nia organo La Junuloj. – Estraranoj partoprenis en la ĝenerala kunsido de Japana Esperanto-Instituto.

faras

– Laboras en redakta komisiono por eldoni venontan numeron de la organo

Sarolta BAGÓ

komitatano A

faris

– kunorganizis IJS-n (Internacia Junulara Semajno en la somero, en Hungario): partoprenis 65 homoj el 19 landoj, multaj novuloj komencantoj 🙂

– kunsidis: spertoj de IJS + planoj de nia asocio (Hungara Eo-Junularo)

faras

– ni/mi kunorganizas JES 2015/16, kiu escepte okazos en Hungario

faros

– daŭrigos la nunajn aktivecojn

– membro de ni planas fari Eo-kurson (angle) ĉe CEU (Central European University) en Budapesto, kiu estas internacia studloko – kaj eble ni faros tian kurson ankaŭ ĉe nacia universitato

– baldaŭ ni kunsidos por paroli pri pliaj planoj krom niaj renkontiĝoj, ni ŝatus plivastigi nian agadkampon kaj plie koncentriĝi al kaptado de novaj homoj por Eo.

– fora futuro: mi ĉeforganizos JER (printempa renkontiĝo) kaj kunorganizos IJS-n

Michal MATÚŠOV (Komitatano A)

faris

Dum Universala Kongreso 2015 en Lillo, Francio

– organizis artan (koncertoj, teatraĵoj, …) programon

– kunsidis kun arta teamo de Universala Kongreso 2016 por transdoni spertojn

– prezentis la Grundvig-projekton Elloke-Tutmonden, kie EUROKKA estas unu el partneroj

– enkadre de Elloke-Tutmonden (kunlabore kun la grupo Asorti) prezentis koncerton de Asorti

– luraj membroj grave kontribuis al arta programo

– venis al fino de la projekto Elloke-Tutmonden http://aktivu.enkidu.coop/pri-la-projekto/

– eldonis kaj distribuis katalogon de Vinilkosmo en papera formo, vidu http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/1507540

– disponigis la muzikajn albumojn “Amindaj amas vin” de Amindaj kaj “Vulkan-Arkiteknia Infano” de SoloTronik en dosierformo FLAC per http://1d-midipyrenees.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod

faras

– ripozas post densa laboro dum Universala Kongreso

– finkunpreparas finan raporton de Elloke-Tutmonden

faros

– disponigos ĉiujn materialojn de Elloke-Tutmonden por publiko

– plue okupiĝos pri eldonado de muziko en Esperanto

Judith MEYER (komitatano C)

faris

– partoprenis la estrarkunsidojn dum IJK

– kontribuegis al la Esperanto-kurso de Duolingo

faras

– preparadas intensan kvintagan kurson (10 horojn tage!) kiu okazos oktobre en Usono

– kunordigas la okazigon de la Urba Semajnfino en Princeton, Usono

Jeremie Sabiyumva (Komitatano A)

faris

– kunpreparas la sesan afrikan kongreson

– renkontis la prezidanton de la junulara esperantista burunda organizo je lia alveno el Amman, kie li reprezentis TEJOn

faras

– kunorganizas la sesan afrikan kongreson

– dissendas informojn pri la sesa afrika kongreso al junuloj.

faros

– ekpensos pri kiel subvencipeti por partoprenigi junularon en la sesa afrika kongreso de Esperanto