Home > Dokumentoj > Septembro 2015 [Cirkulero 126]

La kontribuojn vi ankaŭ povas legi ĉe Trello https://trello.com/b/ofN9gh4J/tejo-cirkulero

Al la septembra cirkulero kontribuis 13 homoj:

Estraranoj

  1. Michael Boris Mandirola (prezidanto)
  2. Arina Osipova  (ĝenerala sekretario)
  3. Cédric Marchal (kasisto)
  4. Ariadna Garcia Gutierrez (estrarano)Juliana Evandro (vicprezidanto) – ne kontirbuis

Komisiitoj kaj komitatanoj

  1. Tobiasz Kubisiowski (komisiito pri Adoleska Agado; komitatano A, Pollando)
  2. Juki Azuma (komitatano A, Japanio)
  3. Pradip Ghimire (komitatano A, Nepalo)
  4. Michele Guerriero (komitatano A, Italio)
  5. Michal Matúšov (komitatano A, EUROKKA)
  6. Rogier Huurman (komitatano A, Nederlando)
  7. Dorota Rodzianko (komitatano B, Slovakio)
  8. Albert Stalin Tancinco Garrido (komitatano B, Filipinoj)
  9. Olga Ŝiljaeva (komitatano C, Rusio)

Michael Boris MANDIROLA

prezidanto

FARIS

– Finpreparis kun UEA malneton pri kontrakto inter TEJO kaj UEA, kaj sendis ĝin al la Komitato.

– Laboris kun Cedric por la alvoko de nova oficisto

– Korespondis kun landaj sekcioj kaj Kosmo por partnerado kadre de Erasmus+.

– Renkontiĝis kun Jeremie Bert, onta volontulo de TEJO

– IEJ-estrarkunsidis

 Kadre de AT

– Kontaktis trejnistojn por ETEY kaj preparis trejnadprogramproponon.

– Aliĝis al trejnista forumo de BEST

– Kontaktis kun FoJE pri organizado de “trejnado pri kvalitgarantio de neformala edukado de KKPS”

– Kandidatigis TEJOn por trejnado pri rajtbazita aliro dum JES.

Kadre de KER

– Rettrejnadas aktivulojn

– Preparis partneriĝproponon de TEJO al Eŭropa Junulara Evento kiu estis akceptita

– Francesco Maurelli partoprenis seminarion pri junulara kunlaborado EU-Ĉinujo

– Fernando Maia, Namir Rodriguez kaj Michael Brandini partoprenis la jaran kunsidon de IKRJO en Novjorko reprezentante TEJOn.

– TEJO estis reakceptita en la kernan gvidantaron de IKRJO.

Krome kontribuas Sasha Murr, komisiito pri Unesko kaj United.

Miflanke: Partoprenos kun Klara Ertl Unesco junularan forumon. Ŝi ankaŭ partoprenos ptetiĝrenontiĝon.

Mi verŝajne ne partoprenos en United konferencon , verŝajne ĉar mi petis financi la vojaĝon. Mi estas en atendolisto.

Sed mi planas preparuĝi por kontraŭfaŝisma tago, la 9-an de Novembro.

Mi partoprenas nun en 2 eventoj kadre de FoJE.

Klimatŝanĝa kaj mobileco.

Arina OSIPOVA  

ĝenerala sekretario

FARIS

– preparis pasintmonatan cirkuleron

– partoprenis septembran EsKu-n

– preparis raporton pri aŭgutas EsKu

– aĉetis flugbiletojn por novembra EsKu en Roterdamo

– ekzameniĝis ĉe Interlingvistikaj Studoj en Poznano

– partoprenis unu vesperon de Arkones, dum kiu iom priparolis IJKn 2016 kun polaj gejunuloj

– partoprenis skajp-kunsidon pri IJK 2016 en Vroclavo

– vizitis Bjalistokon, kie mi renkontiĝis kun la sekretario de Fondumo Zamnehof Konrad Andrzejczuk pro priparoli ontan kunlaboron kun TEJO

– vizitis Varsovion, kie mi renkontiĝis kun eksa TEJO-prezidanto Łukasz Żebrowski por priparoli IJK 2017 kaj ricevi kelkajn utilajn konsilojn de tiom sperta estrarano

FARAS

– preparas raporton pri septembra EsKu

– aktualigas komitatliston kaj ĝiajn datumojn

– trelligas TEJOaĵojn

FAROS

– partoprenos novembran EsKu-n en Roterdamo

– okupiĝos pri la konkurso Partoprenu IJK-n

– pliinformigos manlibron por ĝenerala sekretario de TEJO

– ekde meze de oktobro komencos gvidi kurson de Eo en Moskvo

– okupiĝos pri reklamo de IJK 2016 en rusiaj sociaj retoj

Cédric MARCHAL

kasisto

FARIS

– fintraktis kun Kosmo la sendadon de peto pri subvencio por IJK en Afriko.

– ĵus renkontis Nico Huurman en la CO por transdono de scio pri kasistaj taskoj.

– ĉeestis septembran retan estrar-kunvenon (RetEsKu)

FARAS

– kunprizorgas projekton ETEY, per kiu ĉirkaŭ 10 homoj trejniĝos senpage dum KKPS provas rehavi la subvencion « SEED Funding » por helpi 2 Afrikanojn vojaĝi al JES

– zorgas pri kreskado de la Verdaj Skoltoj, serĉas partoprenantojn kaj monon por ili. Ĉeestis parton     de ilia semajnfino en Belgio. Klopodas ke ili iĝu faka sekcio de     TEJO.

– kunserĉas oficiston por dungi lin por TEJo.

– prizorgas la kutimajn taskojn de kasisto (ĝirpetoj, respondoj al rilataj demandoj)

FAROS

– buĝeton de TEJO por 2016

– kunsidos dum KKPS pri kreado de belga junularo

– petos la administran subvencion por la oficisto por 2016

 

Juliana EVANDRO

vicprezidanto

ne kontirbuis

Ariadna GARCÌA GUTIÈRREZ

estrarano

FARIS:

– Daŭre laboris en la projekto “Delegita Mondo” por varbi esperantistojn fariĝi delegiton aŭ ĉefdelegiton en siaj landoj kaze ke ne ekzistas tie. Estis plenumita jam la unua etapo de kontaktado kun la landaj asocioj, aŭ esperantaj grupoj ekzistanta en Ameriko.

– Kontaktis KAEST-respondeculo kaj BEMI-respondeculo por daŭre kunagadi sed ĝis nun nenia respondo ricevis pri tio. Ankaŭ retmesaĝis ĉedelegitojn de Urugvajo, Ĉilio, Kostariko, Honduro kaj Gvatemalo por scii pri la stato de esperanta movado ties kaj precipe de la gejunuloj, kaj ankaŭ invitis ilin partopreni de la projekto “Delegita Mondo” sed ankaŭ neniu mesaĝo mi ricevis ĝis nun. Daŭre mi insistos pri la temo.

– Preparis artikolon por TT pri TEJO post okazigo de IJK en Wiesbaden

FARAS:

– Aktualigas fojfoje la facebook-paĝo Amerikaj Komisionoj UEA-TEJO

FAROS:

– Preparos modelon pri kunlaborado kiun TEJO proponos al siaj landaj sekcioj por ke ili diskonigu siajn eventojn en Tejo-Aktuale kaj pere de la sociaj retoj.

Tobiasz KUBISIOWSKI

komisiito pri Adoleska Agado; komitatano A, Pollando

FARAS

– partoprenis preparadon de ekspozicio pri Esperanto en Krakovo, transdonis al la ĉeforganizantoj taŭgajn materialojn, ankaŭ rilatajn al la junulara Esperanto-movado,

– partoprenis la kunsidon de LKK de la 72-a IJK en Vroclavo,

– skajpkunsidis pri Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, IJK kaj PEJ-semajnfino en Szczecin,

– kontaktiĝis kun la nova estraranino pri Adoleska Agado.

FARAS

– okupiĝas pri administrado de Junulara E-Semajno 2015 kaj varme invitas ĉiujn partopreni ĝin,

– okupiĝas pri la ekspozicio (vd. supre).

FAROS

– partoprenos la malfermon de la ekspozicio kaj reprezentos tie PEJ-on,

– plenumos la kutimajn taskojn de administranto de JES.

Juki AZUMA

komitatano A, Japanio

FARIS

Finiĝis KIK-konkurso, kiu sukcese naskis el Japana Esperanto-Junularo tri unuafojajn kontribuantojn al internaciaj esperanto-revuoj. Vidu detalojn en la retejo https://kikblogo.wordpress.com/

FARAS

Laboras en redakta komisiono por eldoni venontan numeron de la organo.

Pradip GHIMIRE

komitatano A, Nepalo

FARIS

– okazigis unu tagan ekskurson en Sivapuri nacia parko. Partoprenis 10 esperantistojn inkluzive komencantojn.

– regule partoprenis la kurson por komencantoj. Kurso okazas en oficejo de Nepala Esperanto Asocio

– laboris por la sudazia seminario.

FARAS

– redaktas la revuon MONTEJO, kiu aperos kadre de 3a Sudazia seminario de Esperanto en Srilanko.

– renovigas la Asocion por la jaro 2015-16.

– reklamas pri la AMO seminario de UEA en Nepalo.

FAROS

– mi Vojaĝos al Japanio kaj partoprenos japanan kongreson.

– vojaĝos al Srilanko kaj okazigos sudazian seminarion kun aliaj nepalanoj ĉi oktobre.

Michele GUERRIERO

komitatano A, Italio

FARIS

– Alberto Vitale (estrarano de IEJ) kaj Michele Guerriero (membro de IEJ) kunlaboris kun la estraro de Torino Esperanto Centro por organizi kaj estri seminarion de Esperanto la 26an de septembro, en Torino. El 10 partoprenintoj, estas almenaŭ 3 kiuj ŝajnas interesitaj al Esperanto aktivul-nivele, do ni zorgas pri ili kaj ilia envolviĝo en IEJ-agadoj;

– partoprenis al estrarkunsido de IEJ en Novara;

FARAS

– pluiras la laboro por anonci oficiale IJF 2016;

– kunorganizas alian seminarion daŭre kun Torino Esperanto Centro, daŭre en Torino, la 28an de oktobro

– kunorganizas la decembran Zamenhofan feston en Torino, kadre ankaŭ de la ĝemeliĝo inter Torino kaj Chambery

FAROS

– helpos por la projekto de torina esperantisto pri instruado de Esperanto en pluraj lernejoj

– partoprenos en JES

Michal MATUŠOV

komitatano A, EUROKKA

FARIS

– partoprenis kaj prezentis Eperantan muzikon dum FAM#9 (Forumo de Alternativa Muziko)

– disvastigadis Esperantan muzikon en sociaj retejoj

– disponigis materialojn de Grundvig-projekto Elloke-Tutmonden por publiko

FARAS

– plue okupiĝas pri eldonado de muziko en Esperanto

Rogier HUURMAN

komitatano A, Nederlando

En la pasintaj monatoj, mi kaj NEJ:

– ĉeestis IJK-on

– finis la raportojn de la Grundtvig-projekto

– parolis pri planoj por starigi lokan junularan sekcion en Utrecht – eksciis de la belgoj, ke ili starigos Belgan junularan sekcion, kaj pro tio Beneluksa Esperanto-Junularo ne plu ekestos

– kelkaj el niaj membroj ĉeestis nacia lingva foiro en la granda foirejo en Utrecht

Nun kaj en la sekva monato, ni kune:

– organizas KKPS-on. Restas nur unu monato, aliĝu ĉe

http://kkps-klacxkunveno.wikidot.com/!

– okazigos membroasembleon dum tiu KKPS kaj esperas elekti novan estraron – ĉeestos cerbuman tagon de EN kaj parolos pri nia estonteco

Dorota RODZIANKO

komitatano B, Slovakio

FARIS

– (ne sukcesis skribi lastan cirkuleron… sed faros nun:)

– reklamis esperanton ĉe esperanto-budo dum Ekonomia Forumo en Krynica Zdrój, Pollando

– renkontiĝis kun sekva EVS-volontulo de TEJO (KuboF) kaj faris por li antaŭ volontulan trejnadon

– sendis rimarkojn pri la raporto de komitatkunveno

– sendis rimarkojn pri la eraroj en nova retpaĝo de TEJO

– voĉregistris parton de la nova kurso de Lernu!

– vizitis Bjalistokan Esperanto-Societon

– skajpkunsidis kun organizantoj de la 100-a UK en Lille pri spertoj de organizantoj

– komunikadis kun organizantoj de IJS 2016 pri la ebloj de kunlaboro kaj datoj por Internacia Junulara Semajno

– adiaŭis 4 EVS-volontulojn de E@I post ilia preskaŭ 12 monata volontulado en esperanto-organizo, faris alvokon por novaj volontuloj, komunikadis kun novaj kandidatoj (EVS = Eŭropa Volontula Servo)

FAROS

– aliĝos kaj partoprenos en ĈAR (Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, kiu okazos en Slovakio, detalojn legu ĉe: cxar.pej.pl)

– partoprenos LKK kunsidon de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto (23-30.07.2016, Nitra, Slovakio, nitra2016.sk)

Albert Stalin Tancinco GARRIDO

komitatano B, Filipinoj

FARIS

– gvidi la festadon de la dua fondodatreveno de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ), okazintan la 19-an de septembro;

– vaste alvoki salutmesaĝojn el anoj de la internacia Esperanto-komunumo okaze de la dua fondodatreveno de FEJ;

– neregule kunsidadi kun aliaj filipinaj Esperantistoj kaj okazigi neformalajn Esperanto-kursojn al meznivelaj lernantoj;

– finpretigi, presigi, kaj disdoni broŝurojn pri Esperanto en la filipina kaj angla lingvoj, adaptigitaj por filipinaj civitanoj (la filipinlingva broŝuro estas la unua tia);

– plue skribi kaj finpretigi la Statuton de FEJ (kiu devus esti adoptita de la membraro je la datrevena kunsido de la organizo, sed la kunsido ne atingis kvorumon);

– afiŝi reklamojn ĉe la fakultato pri lingvistiko en la Universitato de Filipinoj pri Esperanto;

– katalogi la librojn, revuojn, kaj aliajn varojn en la biblioteketo de FEJ. Nuntempe, FEJ jam akiris 83 libroekzemplerojn (63 titolojn), 83 revuoekzemplerojn (7 seriojn), kaj plurajn kompaktdiskojn, ktp. Daŭre bezonatas pliaj donacoj, specife lernolibroj kaj vortaroj ktp.

– ordigi la datumbazon de filipinaj Esperantistoj;

– kandidatiĝi por la Biblioteka Apogo Bachrich de UEA nome de FEJ; nomumis komiisitojn por fakaj agadoj kaj kunordigantoj por filipinaj universitatoj kaj lernejoj

FARAS

– traduki la popularan Zagreban metodon al la filipina lingvo;

– plani kaj ĉefredakti la novan novaĵleteron de FEJ, kun nomo ankoraŭ pridecidota;

– traduki historiajn dokumentojn, kiuj rilatas al la pasintaj Esperanto-movadoj en Filipinoj;

– skribi artikolon pri la dujariĝo de FEJ, kontribuotan al la rubriko ‘TEJO-tutmonde’ de revuo Kontakto; kaj

– ebligi neformalan varbadon en lernejoj kaj trajni kunordigantojn de FEJ por tiu celo.

FAROS

– enalianciĝi kun aliaj organizoj, specife tiuj kiuj antaŭenigas ĝenerale homajn kaj lingvajn rajtojn kaj specife junularajn rajtojn por edukado kaj de indiĝenaj popoloj, kaj kun aliaj similcelaj organizoj;

– verki la entuta dujara agadraporto de FEJ pri la aktivaĵoj faritaj de ĝi ekde ĝia establo, por publika dispono;

– prelegi en klasoj pri lingvistiko pri Esperanto en la Universitato de Filipinoj kaj esperantistigi pli da studentoj por povi starigi Esperanto-klubon en la universitato;

– traduki pli da lernolibroj en Esperanto al la filipina lingvo;

– kaj plie amaspresigi kaj disdoni broŝurojn en universitatoj en Manilo; kaj

elsendi la unuan eldonon de la novaĵletero de FEJ

Olga ŜILJAEVA

komitatano C, Rusio

FARAS

– laboregas (karaj, pardonu pro mia preskaŭ dumonata silento, situacio en mia laborejo postulas tag-noktan aktivecon).

– helpas al ĈRI prepari novan film-konkurson. La detaloj estas ankoraŭ sekreto, sed baldaŭ ni anoncon nomon, lokon kaj regulojn de la konkurso.

– baldaŭ komencos gvidi E-kurson en mia urbo.