Home > Dokumentoj > Marto 2016 [Cirkulero 132]

Por la marta kontribuo kontribuis 22 homoj

Estraranoj

1. Michael Boris Mandirola

2. Arina Osipova

3. Ĵuliana Evandro

4. Cédric Marchal

5. Ariadna García Gutiérrez

Volontuloj

6. Michal „KuboF“ Matúšov

7. Ĵeremi Bert

Oficistoj

8. Mounir Abjiou

9. Uriel Gurdián

Komisiitoj kaj komitatanoj

10. Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

11. Karina Oliveira, komisiito pri edukado

12. Bernard Gnancadja, komitatano A, Benino

13. Allan Argolo, Komitatano A, Brazilo

14. Gilbert Niyukuri, komitatano A, Burundo

15. Pierre Vittet, komitatano A, Francio

16. Baptiste Darthenay, komitatano A, Hungario

17. Juki Azuma, komitatano A, Japanio

18. Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio

19. Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

20. Dorota Rodzianko, komitatano B, Pollando/Slovakio

21. Judith Meyer, komitatano C, Germanio

22. Olga Shiliaeva, komitatano C, Rusio

Estraranoj

Michael Boris Mandirola

– preparis liston da demandoj por notarikonsulto pri la nova statuto de TEJO

– trarigardis ĉiujn kandidatojn por EVS kaj proponis decidprocezon – Gastigis kaj partoprenis EsKu-n en Novaro

– kun Ĵuliana kaj Ariadna faris triopintervjuon pri la movado kaj salutmesaĝon pri la konkurso Teo kaj Amo.

AT

– preparadis kun trejnistoj, partoprenantoj kaj organizantoj kaj mem partoprenis la unuan parton de la trejnado por trejnistoj okazinta dum la IJF kadre de la projekto ETEY

– rettrejnadas partoprenontojn de EJO

KER

– partoprenis kunsidon de FoJE-CBMA en Bruselo

– registriĝis kun Sasha por partopreni COMEM en Bruselo.

– la 15-an de Marto Sasha partoprenis la informtagon pri la Eŭropa Junulara Fonduso en Bruselo.

krome raportas Oleksandra Kovyazina (Sasha Murr), reprezentanto de TEJO en AC (KonsilKonsilio pri Junularo de Konsilio de Eŭropo) kaj komisiito pri Unesko kaj UNITED

Kadre de AC:

Mi partoprenis la 2-a renkontiĝon de la Junulara Konsilio en la Konsilio de Eŭropo kiu ĉi-foje okazis en la Budapeŝta Junulara Centro. Dum tiu ĉi renkontiĝo okazis balotoj kaj oni elektiĝis pri respondecaj fakoj.

– Mi estas parto de Programkomitato por la Eŭropa Junulara Fonduso, kaj nia sekva renkontiĝo okazos en Junio.

– ankaŭ mi estas unu el 3 respondeculoj por “No Hate Speech Campaign”, la kampanjo kontraŭ malamparolo kaj mi vojaĝos por la renkontiĝo rilate al ĝi jam la 11-an de Aprilo.

– krome, mi ankaŭ havas tie fakon pri la Eŭrop-Araba kunlaborado. Kadre de UNITED:

– mi ĝojas, ke Konstanze estis elektita por reprezenti TEJOn dum la konferenco en Torino, kiu okazos fine de Aprilo.

– En miaj taskoj ankoraŭ estas preparigi ŝin.

krome raportas Francesco Maurelli, komisiito pri UN kaj IKRJO

– kontaktado de chiuj IKRJO-organizoj pashis malrapide sed antauen.

– TEJO k YMCA kunsidis pri la venontaj taskoj de la Taskforce

Arina Osipova

TASKOJ DE ĜEN-SEK

faris

– partoprenis EsKun en Italio

– faris la aprilan cirkuleron

faras

– voĉdonigas la Komitaton pri la Buĝeto 2016

– okupiĝas pri marta cirkulero

– kontaktas novajn komisiitojn de TEJO

faros

– partoprenas sekvan EsKun

– kutimajn taskojn de Ĝen-Sek

KONGRESOJ

faris

– partoprenis skajpkunaison pri IJK 2016

– akceptis la kandidatojn por IJK 2017

faras

– laboras pri la Kontrakto por IJK 2016

– kontakstas la kandidatojn por IJK 2017 por pliĝustigi kelkajn informojn

faros

– zorgos pri la taga programo de IJK 2016

EDUKADO

– priparolas kun ILEI la instruitan trejnadon dum IJK 2016

– priparolas kun Tuska KER-ekzamenon dum IJK 2016

Ĵuliana Evandro

faris

– ĉeestis Estraran kusindon

– prilaboris leteron por remembriĝo de membroj

– portis senpagajn kondomojn al Eŭropo

– kunlaboris kun la redakto de tejotutmonde kaj tejo-aktuale

– partoprenis IJFn kaj trejnadon por trejnistoj

– redaktis artikolon pro PS

– kontaktis grafikiston por enpaghigi tejo-informilojn

– kontaktis aktivulojn por lanĉo de la 3-a Muzika Konkurso de Kontakto -Kreis dokumenton kun kontaktinformoj de LSj

– kunlaboras pri la tutmonda mapo de E-organizoj/asocioj

Cédric Marchal

faris

– partoprenis 3tagan EsKu-n en Italio

– proponis buĝeton 2016 al la komitato

– prizorgis vojaĝojn al IJF kadre de ETEY

faras

– prizorgas la kutimajn taskojn de kasisto (ĝirpetoj, respondoj al rilataj demandoj)

– helpas pri organizado de vojaĝoj al EYE, Strasburgo

– varbas komencantojn loke

faros

– ĉeestos venontan RetEsKu-n

– kunsidos kun merkatika komisiono pri ĝia strategio

Ariadna García Gutiérrez

faris

– pretigis la anoncon pri nova komisiito pri LA en Azio kiu estos lanĉita aprile

– partoprenis la ĉeestan estraran kunsidon

– kontaktis la komisiitoj pri LA en Afriko de UEA kaj de TEJO por peti liston de junaj partoprenontoj(ĉefe) subvenciitaj (kaj de Ans Bakker kaj de TEJO) por partopreni la Afrikan Kongreson de Esperanto okazonta dum venonta decembro.

– preparis alvokon por nova komisiito pri Scienca kaj Faka Agado

faras

– kontaktas komisiitojn pri LA por ĝisdatigi la kontaktinformojn aperontaj en Jarlibro 2016

– daŭre interŝanĝas mesaĝojn kun ISAE por starigo de komunaj sciencaj projektoj.

faros

– daŭre preparos la raporton pri KODEJO (ne ankoraŭ alvenis ĉiujn respondojn al la demandaro)

– pretigos liston pri junularaj grupoj en la diversaj kontinentoj kiuj povus iĝi LS de TEJO por kontakti la tieaj gvidantoj.

Volontuloj

Michal „KuboF“ Matúšov

faris

– ek(kun)ordigis la paperan TEJO-arĥivon

– provizis arĥivajn informojn por TEJO-reprezentantoj

– helpis al UEA pri teĥnikaĵoj

– Eŭropa Junulara Okazaĵo

– elektis proprajn programerojn

– helpis pri oficialaĵoj por neŝengenanoj

– Reta Estrar-Kunsido de TEJO

– aktive partoprenis

– ekraportis

– Estrar-Kunsido de TEJO

– zorgis pri vojaĝo de partoprenontoj

– protokolis

– aktive partoprenis komentante

– zorgis pri repagoj

– teĥnikaj laboroj

– transigis domajnojn de *Pasporta Servo*

– ĝisdatigadis informojn en la retejo de TEJO

– kontaktadis junularajn Esperantajn organizojn kaj grupojn por plenigi KODEJOn

– renkontiĝis kun junuloj de televido de Britio por esti intervjuita por planata elsendo post duonjaro

– kutimaj taskoj de volontulo

– traktadis retpoŝton, poŝton, telefonvokojnojn, Trellon – informadis ĉe sociaj retejoj de TEJO

– teĥnike helpadis al lingva korektado de Kontakto, TEJO Tutmonde kaj TEJO-aktuale

faras

– teknikaj laboroj

– ŝanĝas retservo-provizanton de TEJO

– kreas kreilon de retejoj ĉe tejo.org

– finfunkciigas kalendaran sistemon por CO

– raportas de la Martaj Reta Estrar-Kunsido kaj Estrar-Kunsido – ekokupiĝas pri propraj projektoj enkadre de EVS-volontulado – Esperanto125: multlingva informkampanjo pri Esperanto per Vikipedio (https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto125)

– Vikivojaĝo por TEJO-renkontiĝoj: provizo de utilaj vojaĝ-informoj por junaj partoprenontoj de IJK kaj UK, kiel alveni al la lando kaj la urbo, pri kio atenti, baza frazlibro ktp. (https://eo.wikivoyage.org) – kutimaj taskoj de volontulo

faros

– partoprenos sekvan Retan Estar-Kunsidon

– trejniĝos pri eksteraj rilatoj

– kunsidos pri Eŭropa Junulara Okazaĵo

– partoprenos devigan EVS-renkontiĝon

– longtempaj laboroj laŭ tempodispono

– ek(kun)ordigos la ciferecan TEJO-arĥivon

– okupiĝos pri provizado de tegmentaj servoj al landaj kaj fakaj sekcioj kaj komisionoj de TEJO

– okupiĝos pri kutimaj volontulaj laboroj

Ĵeremi Bert

faris

– sekvis rete Saŝa kiu reprezentas TEJO en Eŭropa politiko

– malsaniĝis en la centra oficejo

– ĉeestis EsKu en Italio

– feriis partoprenenante IJFn

– kutimajn taskojn de volontulo (helpo al UEA oficistoj, korektado kaj enkovrigado de Kontakto, traktado de retejo kaj amaso da diversaj petoj, zorgado de la CO)

– iris al IEI en Hago por Duolingo

– ne finprotokolis martaj kunsido kaj multaj aliaj malfruaj taskoj -ktp (kaj forgesitaj aferoj kiun vi povas trovi en ĉiutagaj raportoj)

faras

– kunsidas kun Ĝenerala Direktoro, Paŭlo, KuboF, …

faros

– partoprenos EVS trejnado

– partoprenos EJOn en Strasburgo

– helpos dum la malferma tago kaj por UEA EsKu

Oficistoj

Mounir Abjiou

faris

– esploris kaj parte verkis la subvencipeton pri EJF.

– helpis Enric kun la listigo de ĉiuaĝaj organizoj en Eŭropo por Erasmus+.

– kontaktis potencialajn ontajn volontulojn kaj pretigis tabelon pri ili.

– traktis kun la NA la pretigon de kontraktdokumentoj por la administra subvencio.

faras

– certiĝas pri korekta traktado de administraĵoj pri subvencioj.

– zorgas pri Mobility Tool rilate al EVS.

faros

– administros Mobility Tool rilate al ETEY.

– verkos subvencipeton por EVS por la aprila limdato.

– esploros ĉu eblas subvencipeti por Kontakto por povi kolorprinti.

– esploros pliajn subvenciojn kaj aliajn eblecojn por financi TEJO.

Uriel Gurdián

faris

– kreis resumon por la KER-listo pri FoJE novaĵaro.

– daŭrigis la serĉadon de partneraj organizoj por la projekto “Kapablo-konstruado sur kampo de junularo”.

– preparis retan ret-bazitan dosierujon por ETEY (trejnad-skatolon).

– partoprenis retkunsidon de TEJO/UEA pri merkatiko, subvencipetado kaj amasfinancado.

faras

– kreas resumon por la KER-listo pri FoJE novaĵaro.

– kunlaboras por la EVS-akreditigo de TEJO.

– daŭrigas la preparadon por Kapablo-konstruado (serĉado de partneraj organizoj).

– kunlaboras kun la trejnistojn por evoluigo de “trejnad-skatolon” por ETEY. (Dokumentoj disponeblos post polurado fare de trejnistoj)

faros

– esploros pri junularaj interŝanĝoj kaj novaj projektoj kadre de Erasmus+

– lanĉos donackampanjon por onta Partoprenu IJK konkurso.

– sendos EVS-akreditigon al Estraro kaj Ĝenerala Direktoro por kontrolo.

Komisiitoj kaj komitatanoj

Adrián Alejandro

faris

– ĝisdatigis la liston pri kulturaĵoj rete haveblaj http://bit.ly/kulturajhoj

– diskutis pri la organizado de la 3a Muzika Konkurso de Kontakto

faras

– organizas la 3an Muzikan Konkurson de Kontakto

– priparolas la temon “Projekto biblioteko-retejo”, celante al la daŭrigo de la paĝo bretaro.net

faros

– kulturan programon de IJK

– poŝtelefonan aplikaĵon, kiu liveros aktualajn informojn de TEJO kaj de Esperantujo

– formularon por plibonigi la liston de kulturaĵoj, akceptante opiniojn kaj kontribuojn

Karina Oliveira

faras

– disvastigado de la instruista trejnado (kiu okazos en Poznano, 2016-2017) en pluraj esperantaj grupoj en fejsbuko.

– revizio kaj disdatigo de teksto pri Duolingo por publikigo en Kontakto

Bernard Gnancadja

okazis en Benino dum monato de marto diversajn esperanto aranĝojn . Temas pri vizito al iu nova klubo “Juneco”; en la urbo Lokossa fare de membroj de la klubo Vivi Kun Esperanto (V.K.E). Okazis ankaŭ la repentraĵon de esperanto monumento en lernejo Jules Verstraeten de Kodji (koĝi).

Allan Argolo

BEJO faris/faras/faros

– rete estrarkunvenis

– Reprezentiĝis en la 57-a Argentina Kongreso de Esperanto kaj en BEL-konferencoj, ambaŭ okazintaj dum kristana sankta semajno,

– organizas siajn venontajn aranĝojn: Junulara Renkontiĝo de Nordoriento-JRN (majo) kaj Vintra Aranĝo-VINA (julio).

– zorgas pri la vojaĝplano de la bejo-ataŝeo Lucas Barbosa,

– sendis bondeziran videon al la konkurso “Teo kaj Amo”,

– apogas la e-kongreson de la ŝtato san-paŭlo, okazonta en oktobro

Mi faris/faras/faros

– laboris por la okazigo de la prelego de Mark Fettes kiu estis realtempe spektebla per reto (ĝi nun disponeblas en youtube.com.br/TVaerj). La programero denove okazos en aprilo, kun prelego de Hoan Tran el Vjetnamio.

– prelegis dum BEL-Konferencoj pri akvo-krizo kaj akvo-produktado

– filmis la prelegojn de BEL-konferencoj kaj redaktos la registraĵojn por enjutubigo en TVaerj.

– aranĝis(as) novan eldonon de la revueto Rio Esperantista

– zorgis(as) pri BEJO-kasistaĵoj

Gilbert Niyukuri

Kiel vi scias en decembro okazos Afrika kongreso en Tanzanio, do niaj fortoj koncentriĝis al la preparado de la evento. Ĉie en la lando la intsruado de esperanto iras bone ĉar gelernantoj kompetas por esti inter malmuto kiu povos vojaĝi al Tanzanio por la afrika kongreso. Lokoj kie la movado tre fortas estas Rumonge, Bujumbura, Ngozi, Bubanza, Gasanda, Kiremba kaj Nyanza-lac.

Ne facilas organizi tiajn laborojn, necesas kuraĝon kaj sindonon. Mankas al ni lernomaterialoj kaj raportiloj.Ni planas fari Burundon centro de esperanto en Afriko kaj ni esperas ke nia revo efektiviĝos ĉar ĉio eblas!

Pierre Vittet

faris

– prelegis kun Dorine Francheteau pri Esperanto dum prelego pri libera programaro en “Lyon” (Francio) + ateliero pri esperanto

:http://www.jdll.org/events/jai-rencontre-un-gnu-il-parle-esperanto-2/

ne faros

– bedaurinde FESTO 2016 ne okazos. Laû mi la ĉefa problemo estas ke ni ne havis sufice fortan organizan teamon kaj do tro malfrue klopodis.

faros

– partoprenas la EYE.

– lastatempe, mi ideas pri krei retan forumon, por ke la franca juna komunumo havu komunikan ilon. Mi pensas ke multajn komencantojn ne trovas kiel eklerni.

Baptiste Darthenay

faris

– kreis la retejon de JER (semajnfina evento en Hu)

– lernis pri retaj teknologioj por la mapo de Pasporta Servo

faras

– disvolvigas **Ĉapelon**, la ŝika jQuery kromaĵo por E-supersignoj

– akceptas kaj kontrolas kontribuojn de Pasporta Servo en Github

– preparas la novan servilon por Pasporta Servo

faros

– transdono de Pasporta Servo de la malnova al la nova servilo

– helpanto dum JER

Juki Azuma

faris

– okazis estrar-elektado kaj baldaŭ komenciĝos nova estrar-periodo.

Kirill Noviĉenko

faris

– retkunsido de la ĉefentuziasmuloj pri REJM reaktivigado.

– sendis salutmaterialon por la festivalo “Teo kaj Amo” kaj kontribuis kunlaboron inter organizantoj de la festivalo kaj Moskva Esperanto Asocio MEA-MASI.

faras

– subtenas esperantlingvan interfacon de la rusia socia reto VKontakte;

– daŭrigas regulan kunlaboron kun radio Muzaiko.

– okazigas lingvopraktikadon de partoprenonto de EJO 2016 pri Esperanto.

faros

– aperigo de la aktuala regularo de REJM kaj komenco de la procezo pri oficiala reaktivigo de la organizo.

Hoan Tran

faris

– kunokazigis la 16an Printempan Renkontiĝon (20/03)

– gvidis Esperanto-kurson en la Universitato de Fremdaj Lingvoj en Hanojo

– kunfermis Esperanto-kurson en Hoĉimin urbo

faras

– gvidas Esperanto-kursojn en Hanojo kaj Hoĉimin urbo

– preparas por la 4a Somera Renkontiĝo (SOREN)

– preparas por VEA-Informilo 2016 numero 2

faros

– prelegos pri « Vjetnamaj Nomoj » ĉe Skajpo kun brazilaj esperantistoj

– gvidos Esperanto-kursojn

Dorota Rodzianko

faris

– reklamadis 101-an UK-n (Universalan Kongreson de Esperanto) ĉefe en fejsbuko – ŝatu la paĝon: fb.com/uk2016/

– aliĝis al TEK – Tutslovakia Esperanto-Kongreso (http://ter.esperanto.sk/2016/) kiu okazos aprile en Nitro, Slovakio kaj helpos en organizado de ĝi laŭbezone

– partoprenis la skajpkunsidon pri la 101-a UK (kun la CO kaj UEA)

faras/faros

– prilaboras liston de eblecoj volontuli en Esperantujo, kiu fine aperos en TEJO-retpaĝo

– voĉdonos pri la buĝeto de TEJO

– daŭre reklamados UK-n (ĉu vi jam aliĝis?:)

Judith Meyer

faris

– atentigis pri Esperanto kaj lingvopolitiko dum konferenco de DiEM25, ankaŭ private al Yanis Varoufakis kaj Srećko Horvat

– prilaboris kelkajn lecionojn de la Esperanto-kurson de Duolingo

faras

– organizas konkurson pri rapidlernado de Esperanto antaŭ la Poliglota Kunveno

– daŭre laboras pri la versio 2.0 de la Duolingo-kurso de Esperanto

faros

– organizos prelegojn en/pri Esperanto dum la Poliglota Kunveno – daŭre prilaboros la novan Duolingo-kurson

– proponos la tradukon de la retejo de DiEM25 al Esperanto je oportuna tempo

Olga Ŝiliaeva

faras

– estas unu el organizantoj de la konkurso “Teo kaj Amo”:

nuntempe ni preparas malferman ceremonion, kiu okazos jam la 17-an de aprilo en la urbo Hangzhou, kolektas salut-videojn el diversaj landoj, muntas filmojn por la malferma ceremonio laboras en sociaj retoj (Facebook, Youtube, Twitter, VKontakte, WeChat), serĉas sponsorojn,

aranĝas oficialan paĝon de la konkurso,

kunlaboras kun agrikultura universitato de Hangzhou.

–  kunlaboras kun Arina Osipova kaj Kirill Noviĉenko pri revivigo de REJM.

– gvidas urban E-kurson