Home > Dokumentoj > Julio – Aŭgusto 2016 [Cirkulero 136]

Por la julia-aŭgusta cirkulero kontribuis 20 homoj, inter kiuj

Estraranoj

1. Michael Boris Mandirola, Prezidanto

2. Arina Osipova, Ĝenerala sekretario

3. Juliana Evandro, Vicprezidanto

4. Cédric Marchal, Kasisto      ne kontribuis

Volontuloj

5. Michal „KuboF“ Matúšov

6. Ĵeremi Bert

Oficistoj

7. Mounir Abjiou

8. Uriel Gurdián

Komisiitoj kaj komitatanoj

9. Lars Sözüer, komisiito pri Pasporta Servo

10. Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

11. Enric Baltasar, komisiito pri LA en Eŭropo, komitatano B

12. Bernard Gnancadja, komitatano A, Benino

13. Pierre Vittet, komitatano A, Francio

14. Michele Guerriero, komitatano A Italio

15. Tomasz Szymula, komitatano A, Pollando

16. Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio

17. Tomáš Stano, komitatano A, Slovakio

18. Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

19. Ana Ribeiro, komitatano B, Brazilo

20. Joop Kiefte, komitatano C, Nederlando

21. Paweł Fischer-Kotowski, komitatano C, Nederlando

 

Pli detalajn raportojn legu sube aŭ vizitu Trellon.

Kunlabore,

Arina Osipova

Ĝenerala Sekretario de TEJO

***

Michael Boris Mandirola, Prezidanto

faris

– partoprenis elektoprocezon de la ontaj EVS-volontuloj

– partoprenis la Internacian Junularan Kongreson en Vroclavo

  – tie prezidis la Komitatkunsidon de TEJO

  – partoprenis la kunsidon de la eŭropa komisiono de TEJO

  – partoprenis la ETEY-trejnadon

  – kunsidis kun aliaj TEJO-estraranoj kaj Adjé Adjevì, kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA

– partoprenis la Universalan Kongreson en Nitro

  – reprezentis TEJOn kun Arina kiel Komitatano A en la komitatkunsido de UEA.

  – preparis kun Ĵu raportojn pri financaj konsekvencoj de altigo de TEJO-aĝo

  – aktive partoprenis Statutajn Forumojn de UEA kadre de planata reformo

  – prezentis novan kotizosistemon pli solidaran kaj progresecan kadre de membroreformo

 – sukcese pledis por akcepto de la nova Statuto de TEJO kun altigo de la aĝlimo, de la Regularo pri Kunlaboro inter TEJO kaj UEA kaj de la necesaj amendoj en la Statuto de UEA.

  – donacpetis por la EU-Afrika projekto dum la akcepto ĉe Societo Zamenhof kiu malavare kontribuis.

– partoprenis la EstrarKunsidon de TEJO en Nitro

– partoprenis kun Ĵu, Cédric kaj Veronika kontrolviziton de EACEA (Eŭropa Agentejo pri Kulturo, Edukado kaj Aŭdvidadoj) al la CO pri la administra subvencio 2016

– kunsidis en Barcelono kun aktivuloj planantaj kandidatiĝon por la IJK 2018

– partoprenis la dungoprocezon de la TEJO-oficistoj kun Ĵu, Arina kaj Veronika.

– skajpkunsidis kun Veronika kaj oficisto de la nederlanda nacia agentejo kadre de kontrolo pri ETEY

– kunlaboras pri la EU-Afrika projekto kun Arina, Veronika kaj Pierre Vittet

 

KER

– estis unua kontakto kun G200 kaj estis proponite al TEJO iĝi fonda partnero.

 

Francesco Maurelli, komisiito pri UN kaj IKRJO raportas:

– invito al IKRJO-jarkunveno estis prerigita k diasendita

 

Klara Ertl, komisiito pri Unesko kaj UNITED raportas

faris

– subtenis la retkampanjon de UNITED kiu celis kontraǔstari maljustan kulpigadon de rifuĝintoj

– kandidatiĝis por la konferenco de UNITED en oktobro en Makedonio

 

faros

– prepariĝos por la konferenco de UNITED

– informiĝos pri UNESCO kaj lernos kiel esti bona reprezentanto 🙂

 

AKTIVULA TREJNADO

– dum la IJK en Vroclavo okazis dua parto de ETEY, trejnado por trejnistoj kun 15 partoprenantoj.

– konklude de ETEY okazis trejnadoj dum la IJK pri la sekvaj temoj:

  – gvidado (Roĉjo HUURMAN)

  – projektmastrumado (Saŝa KOVYAZINA kaj Ĵuliana EVANDRO)

  – motivado (Karina MAKOSA kaj Anna ALBERT)

  – persvadado (Agata CICHOCKA kaj Eloy GUERRA OLIVAR)

  – komunikado (Magnus HENOCH kaj Natalia ŻEBROWSKA)

  – grupdinamiko (Spencer VAN DER MEULEN kaj Karolina RZESZUTO)

  – strategia Planado (Michael Boris MANDIROLA kaj Enric BALTASAR)

  – prezentokapabloj (Vicente FAULÍ kaj Joop KIEFTE)

– la ETEY-partoprenintoj starigas la unuan generacion da TEJO-trejnistoj. Eloy akceptis gvidi ĝin sed poste rezignis.

– Enric BALTASAR kaj mi trejnis dum Universala Kongreso pri strategia planado.

– estis kreita trejnadskatolo en la retejo de TEJO kun diversaj lernomaterialoj

– estis preparitaj malneto de retaj trejnadoj pri merkatiko kaj organizado de eventoj

 

Arina Osipova, Ĝenerala Sekretario

faris julie

ĜENERALA SEKRETARIO

– partoprenis retan EsKu-n

– zorgis pri junia cirkulero

– kunorganizis kaj partoprenis Komitatan Kunsidon de TEJO

  – faris informojn pri la Kunsido antaŭ IJK

  – preparis liston de ĉeestantoj

  – ĉeestis dum la sesioj

 ESTRARANO PRI KONGRESOJ

– partoprenis kaj kunorganizis IJK-n 2016 (ĉefrespobdeculo pri taga programo)

– priparolis pli detale eblecon pri IJK 2017 en Togolando kun Adjévi Adjé

– priparolis kun eblaj ontaj organizantoj lokojn por IJK 2018

– partoprenis UK-n kaj protokolis la Komitatajn Forumojn kaj Kunsidojn de UEA

ESTRARANO PRI EDUKADO

– priparolis kun KuboF celojn kaj taskojn de lia partopreno dum ILEI-Konferenco

faris kaj faras aŭguste

ĜENERALA SEKRETARIO

– partoprenis EsKu-n de TEJO en Nitro post UK

– havis kunsidon kun UEA-Estraro post UK

– intervjuis ontajn oficistojn de TEJO

– aktualigis komitatan kaj komisiitan liston de TEJO en la paĝaro tejo.org

– redaktis la protokolon post Komitata kunsido de TEJO

– redaktis ĉiujn amenditajn dokumentojn de TEJO

– ĉeestas en Centra oficejo por parte ordigi la arkivon de TEJO

– plibonigas la Jarraporton 2015-2016

 

KONGRESOJ

– kunorganizas Eŭropan-Afrikan projekton

  – kunverkas leterojn por la partneraj landoj

  – preparas aŭtununan renkontiĝon en Benino

  – korespondas kun surlokaj helpantoj en Benino

– konkretigis datojn kaj lokon por IJK 2017

– lanĉis donackampanjon por Afrika IJK dum UK

ESTRARANO PRI EDUKADO

– priparolis kun Grosjean Mireille ontan kunlaboron

 

faros

– partoprenos retan EsKu-n

– vizitos IJK-ejon en Togolando kaj renkontiĝos kun lokaj organizantoj

– kunorganizos trejnadon por organizantoj de IJK

– venos al septembra sesio de Interligvistikaj Studoj en Poznano

 

Juliana Evandro, Vicprezidanto

julio

– pretigis raporton pri la demandaro al membroj de UEA pri altigo de aĝlimo de TEJO

– pretiĝis por liveri trejnadon pri Projektmastrumado por ETEY dum la IJK

– komunikiĝis kun komisiito pri kulturo pri la Fondaĵo Grabowski

– partoprenis IJKn kaj Komitatkunsidon en Vroclavo

– liveris trejnadon

– kunsidis kun la komisiito pri Pasporta Servo

– partoprenis UKn kaj anstataūgis Komitatano A de Brazilo dum Komitatkunsido de UEA

– komunikis kun la redaktoro de la Revuo Esperanto de TEJO Tutmonde

– kundividis la akcepton de patronoj de TEJO dum la UK

– kungvidis la prelegon “TEJO sinprezentas” dum la UK

– verkis raporton pri la financaj konsekvencoj de la altigo de aĝlimo de TEJO

– kunsidis kun la Estraro de TEJO kaj de UEA en Nitro

 

aūgusto

– partoprenis la kontrolviziton de EACEA oficisto en la CO

– kunsidis kun BEJO-anoj

– muntis la numeron 472 de TEJO-Aktuale

– ĝisdatigis la retejon kaj FB-paĝon

– partoprenis retan Esku

– partoprenis intervjuon por kandidantoj al oficisto

– komunikiĝis kun la komisiito pri kulturo pri novaj projektoj

– verkas jarraporton

– verkos lernoresumon por fini la trejnandon por trejnistoj

 

Michal „KuboF“ Matúšov

faris

– Internacia Junulara Kongreso 2016

     – deĵorado en budo (aligado de homoj al UEA/TEJO, al Pasporta Servo,       vendado de varoj, informado ktp)

     – protokolado de Komitat-Kunsido kaj sekva verko de la raporto       – kunsidado kun la TEJO-estraro

– Universala Kongreso de Esperanto 2016

     – helpo dum la sesio por la Patronoj de TEJO

     – kunsidado kun la TEJO-estraro

– Estrar-Kunsido de TEJO en Julio/Aŭgusto 2016

     – loka logistika organizado

     – protokolado

     – aktiva partopreno

– ILEI-Konferenco

     – reprezentado de TEJO, prelego TEJO sin prezentas

     – observado dum la Estrar-Kunsido de ILEI

     – verko de la reporto

– teĥnika laboro:

     – helpo pri atakitaj retejoj de TEJO

     – ĝisdatigado kaj polurado de tejo.org

     – (ne tre sukcesa) zorgado pri transigo de retaj servoj de TEJO al       alia servo-provizanto

     – konsultado pri la voĉdonsistemo de TEJO

– retaj Estrar-Kunsidoj (RetEsKu)

     – aktiva partopreno

     – preparo de la protokolo kaj la komitata komuniko

– administra zorgado pri mia volontulado (per Eŭropa Volontula Servo)

– propraj projektoj

     – Vikivojaĝoj por junaj esperantistoj

     – kunorganizado de Universala Kongreso 2016

– kutimaj volontulaj taskoj

     – traktado de retpoŝto, poŝto, Trello, reta dokumentujo

     – informado ĉe sociaj retejoj kaj la retejo de TEJO

     – laŭpeta helpado al la Estraro kaj komisionoj

 

faras

– zorgas pri repagoj

– helpas al la novaj oficistoj de TEJO pri ilia eklaboro

– transdonas parton de siaj taskoj al la novaj oficistoj

– kalkulas rezultojn de la Muzika konkurso de Kontakto

– kutimaj taskoj de volontulo

 

faros

– partoprenos Retan Estar-Kunsidon (RetEsKu)

– teĥnikaj laboroj

– kutimaj volontulaj taskoj

– propra projekto:

     – Esperanto125: informado pri Esperanto per diverslingvaj Vikipedioj

 

Ĵeremi Bert, volontulo   

faris

– liberigis dormĉambron de KuboF

– partoprenis trajnkaravanon al 72-a IJK en Vroclavo (PL)

– partoprenis IJK-n, 101-an UK-n en Nitro (SK), Estraran Kunsidon de TEJO

– helpetis al komitatkunsido

– deĵoris ĉe TEJO-stando dum IJK kaj UK kie mi kie varbis, informis, reklamis kaj vendis (bedaŭrinde ne membrigis)

– bonvenigis aliajn volontulojn aŭ vizitantojn en Centra oficejo

– partoprenis EsKu-n en Slovakio kaj RetEsKu-n

– malplenigis la rubujojn (ĝeneralajn recikleblajn kaj paperegan) kaj zorgis pri CO

– entajpis la korektaĵojn por revuoj (Kontakto, TEJO tutmonde, Tejo-Aktuale)

– bonvenigis subvencipetanton EACEA en CO

– zorgetis pri Pasporta servo

– zorgetis pri arkivado de TEJO-oficejo

– traktis la retpoŝton la papera poŝton

– zorgis pri financoj, kaso de TEJO dum kongresoj

– preparis kunsidon de JEFO kun Pierre V.

– voĉlegis revuojn por blinduloj

– ĝardenumis (purigado, kompoŝto, plantado)

– ĝisdatigis kaj tradukis la repaĝon de TEJO

 

faras

– reordigas la oficejon post kongresa periodo

– rekaptas la perditan tempon sen bona retaliro

– korektas Kontakton kaj aliaj kutimaj taskoj de volontulo kiel zorgi pri la CO kaj TEJO-estraraj petoj

– bonvenigas aliajn volontulojn aŭ vizitantoj en Centra oficejo

– partoprenas RetEsKu-n

– malplenigas la rubujojn (ĝeneralajn recikleblajn kaj paperegan) kaj zorgas pri CO

– entajpas la korektoj por revuoj (Kontakto, TEJO tutmonde, Tejo-Aktuale) -zorgetas pri Pasporta servo

– zorgetas pri arkivado de TEJO-oficejo

– traktas la retpoŝton la papera poŝton

– zorgas pri financoj, kaso de TEJO post kongresoj

– preparas kunsidon de JEFO kun Pierre V.

– voĉlegas revuojn por blinduloj

– ĝisdatigas kaj tradukas la repaĝo de TEJO

 

faros

– kion kutime faras la TEJO-volontulo

– bonvenigos aliajn volontulojn aŭ vizitantoj en Centra oficejo

– partoprenos RetEsKu-n

– malplenigos la rubujojn (ĝeneralajn recikleblajn kaj paperegan) kaj zorgas pri CO

– entajpos la korektoj por revuoj (Kontakto, TEJO tutmonde, Tejo-Aktuale)

– zorgetos pri Pasporta servo

– zorgetos pri arkivado de TEJO-oficejo

– traktos la retpoŝton la papera poŝton

– preparos kunsidon de JEFO kun Pierre V.

– voĉlegos revuojn por blinduloj

– ĝardenumos (purigado, kompoŝto, plantado)

– ĝisdatigos kaj tradukos la repaĝo de TEJO

 

Mounir Abjiou, oficisto

faris

– helpis kun la traktado de la dokumentoj pri la administra raporto kun EACEA,

– partoprenis EsKu kaj gravan kunsidon pri la administra subvencio kun EACEA,

– traktis la sendadon de Alessandro kun lia SO,

– alŝutis gravajn dokumentojn al la Partoprena Portalo de ECAS,

– varbis volontulojn diverslingve kaj malfermis novan alvokon por EVS.

 

faras

– fintraktas la sendadon de Alessandro kun lia SO,

– varbas urĝe volontulojn por EVS,

– esploras pri la raportado de ETEY.

 

faros

– laŭeble subvencipetos por EJF,

– ekraportos pri ETEY tra Mobility Tool,

– traktos la sendadon de la nova volontulo/ino kun lia/ŝia SO.

 

Uriel Gurdián, oficisto

faris

– kreis resumon por la KER-listo pri FoJE novaĵaro.

– evoluigis ret-bazitan dosierujon por ETEY (trejnad-skatolon).

– partoprenis RetEsKuon en julio

– preparis Ret-trejnadon pri Merkatiko

– preparis Ret-trejnadon pri Organizado de eventoj

– ĝisdatigis informojn pri la komitato de TEJO en tejo.org

– kreis profilojn de novaj komitatanoj kaj komisiitoj en tejo.org

 

faras/os

– resumas la FoJE novaĵaron por la KER-listo.

– finpretigas ETEY-dosierujon,

– lanĉos donackampanjon por Togolanda IJK / Partoprenu IJK konkurso.    – preparos novajn Ret-trejnadojn.

– kunlaboros por plenigi la kondiĉojn de nunaj subvencioj.

 

Lars Sözüer, komisiito pri Pasporta Servo

faris

– prelegis pri Pasporta Servo dum IJK

– starigis tempan kaj financan planon por aperigo de la papera adreslibro ĝis decembro

– diskutis la planon kun la estraro, kiu ĝin aprobis

 

faras

– respondas petojn rilatajn al Pasporta Servo

 

faros

– verkos tekston por mesaĝo baldaŭ sendota al ĉiuj uzantoj de pasportaservo.org, ĉu gastigantoj aŭ ne, por konfirmo de iliaj datumoj, por ke la adreslibro enhavu nur ĝustajn kaj aktualajn informojn

– ellaboros kun la estraro la detalojn de la financa plano kiel preskvanto, preskostoj, vendoprezo, sendokostoj (la gastigantoj ne plu ricevos ĉiuj aŭtomate senpage la adreslibron, ĉar pro la ekzisto de la retejo ne ĉiuj nepre bezonas ĝin; ne-gastigantoj povos aĉeti la libron   je ĝia normala prezo; gastigantoj ĝenerale aĉetu la libron je tre favoraj kondiĉoj

– egale proksimume al niaj preskostoj+sendokostoj; nur laŭ peto ili povu mendi ĝin kontraŭ nur sendokostoj; kaj tute escepte ni sendos la libron laŭ peto senpage al tiuj gastigantoj, kiuj nepre bezonas la libron sed tute ne povas pagi.

 

Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

faris

– kreis paĝon en Facebook “Kolektejo de citaĵoj” por kolekti citaĵojn el Esperantaj libroj, muziko, filmoj, movadhistoriaj frazoj, ktp.

https://www.facebook.com/kolektejodecitajhoj/?ref=ts&fref=ts

– sendis jarraporton pri la agado de la komisiono dum 2015-2016

 

faros

– pliriĉigos la novan paĝon “Kolektejo de citaĵoj”

– iniciatos projekton pri ZEOj (Zamenhof kaj Esperanto Objektoj) laŭ propono de Juliana Evandro

– kunkreos poŝtelefonan aplikaĵon pri TEJO kaj Kontakto kiam TEJO havos komputiliston

 

Enric Baltasar, komisiito pri Landa Agado en Eŭropo, komitatano B

faris

– partoprenis Provox, la unua festivalo de strukturigita dialogado en Francio

– kreis ilaron por aktivulaj diskutrondoj

– raportis pri mia partopreno en Youth Forum Academy

– kreis la Facebook-grupon “Statistikoj por Esperanto”

– partoprenis IJK kaj UK

– okazigis Eŭropan Komisionon en IJK, kaj raportis pri ĝi

– partoprenis Amerikan Komisionon en IJK

– partoprenis la komitatkunsidon

– reprezentis la rusan junularon en la komitatkunsido

– faris enketon por komitatanoj

– pretigis por UK atelieron pri movadaj studkazoj

– okazigis atelieron pri konvinkado en UK

– trejnis pri Strategia Planado kun Boris en Pollando kaj Slovakio

– kreis sugestujon por TEJO

– proponis ŝanĝojn pri la komisiona strukturo

– sendis proponon al Cédric kun modeldokumento por plibonigi la repagproceduron

– kreis vojplanon por la katalunlanda movado

– finis la unuan version de la lingva mentoradprogramo kaj ekserĉis mentorojn

– kandidatiĝis al la Estraro

– helpis pri la IJK-raporto por TEJO Tutmonde

– publikigis Esperanto-artikolojn miabloge

 

faras

– kreas la Duolingo-kurson por hispanlingvanoj

 

faros

– partoprenos AEGEE-kongreson pri strategia planado 2017-2020

 

Bernard Gnancadja, komitatano A, Benino

faris

– okazigis aŭgustan kafokaĉon ĉe Afrika  Oficejo de UEA

– renovigo de la estraro de benina junulara sekcio. Foto pri la estraro videblas ĉe paĝaro de BOJE: http://tejo-benino.webs.com/

– somera vizito de S-ro Jean Codjo al lernejo Jules Verstraeten de Koĝi kaj lia akcepto fare de la gelernantoj.

 

Pierre Vittet, komitatano A, Francio

La ĉefa nuntempa celo de jefo estas organizi bonan publikan interretan kunsidon por paroli pri nia asocio al novaj homoj kaj plifortigi la asocion. Ĝi okazos la 14’an de Septembro.

Ni havas planon renovigi nian estraron dum nia ĝenerala kunsido kiu okazus en Oktobro.

 

Michele Guerriero, komitatano A Italio

faris

– helpis Torina Esperanto-Centro (TEC) korekti la ekzamenojn de la lasta sesion en Torino

– sendis 2 lertajn trejnindajn novulojn al Itala Kongreso de Esperanto en Frascati (Romo)

 

faras

– helpas la Estraro de IEJ aranĝi la venontan IJF-n, kiu okazos paske en Castione Della Presolana (BG)

 

faros

– pluhelpos organizi IJF-n

– helpos al la Estraro de TEC aranĝi la aŭtunan seminarion de Esperanto en Torino

 

Tomasz Szymula, komitatano A, Pollando

faris/faras

– fermas-finas aferojn post la IJK,

– kunvenas dum Arkones,

– antaŭprepariĝas la aŭtunan renkontiĝon ĈAR,

– laboras pri la nova retejo (pli pompa ŝablono por wordpress),

 

faros

– decidojn kiel daŭrigi dum Arkones.

 

Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio

faris

– donis intervjuon pri Esperanto al retgazeto “Bumaga” (“Papero”) http://paperpaper.ru/esperanto/

– aktive informis pri junulara E-movado al kunvojaĝintoj dum sporta vojaĝo al montoj de Kaŭkazo, kadre de kiu kunportis la flagon de Esperanto al rokoj de Pastuĥov ĉe la monto Elbruso.

– akceptis planon kaj limdatojn pri verkado de kromstatutaj dokumentoj de REJM.

 

faras

– subtenas esperantlingvan interfacon de la rusia socia reto VKontakte;

– daŭrigas elsendadon de programeroj “Interalie” por radio Muzaiko;

– iniciatema grupo regule okazigas retan kunordigadon kaj pridiskuton de priREJMa agado.

 

faros

– okazigos kunordigadon de la venontsomera karavano de UK-partoprenontoj, vojaĝontaj trans Sankt-Peterburgo kun helpo de lokaj junaj samideanoj kaj kontrolos prikaravanan pretiĝadon en aliaj urboj de Rusio.

Tomáš Stano, komitatano A, Slovakio

faris

– por reklamado de Esperanto dum la UK2016 en Nitro ni faris kursetojn de Esperanto kaj prelegojn pri Esperanto por Slovakoj, intervjuojn kaj skriban kaj videan

– organizado de prelegoj, kreivaj metiejoj, ekskursoj, koncertoj, aliaj programeroj, gufujo kaj drinkejo kadre de la Junulara programo dum UK2016

– reklamado de la 3a Centrejo okazonta en Prago la 1-4an de septembro

– varbado de SKEJ-anoj por projekto pri eŭrop-afrika kunloboro kiun ni faros kune kun TEJO

– printado de junularaj Eo-folioj

 

faras

– kreado de raportoj pri la Junularo programo de UK 2016

– dissendado de dankvortoj kaj repagoj por la junaj helpantoj danke al kiuj okazis la Junulara programo

– varbado de SKEJ-anoj por projekto pri eŭrop-afrika kunloboro kiun ni faros kune kun TEJO

– kunorganizado de la 3a Centrejo okazonta en Prago

– priplanado de la nova SKEJ retpaĝo

 

faros

– kunorganizos la 3-an Centrejon

– sendos SKEJ-anojn al Benino, Togolando, Nederlando, Belgio, Hispanio kaj Italio kadre de projektoj aprobitaj de la Eŭropa Unio

– organizos la finan aranĝon de la eŭropa aranĝaro pri efektiva komunikado

– lanĉos la novan SKEJ retpaĝon

– ĝistatigos nian regularon – ni ŝangxos la SKEJ-adreson kaj eneblos elektronikan partoprenon al SKEJ-kunsidoj kaj elektronikan voĉdonon

– okazigos aranĝeton specife celitan al slovakaj adoleskuloj – niaj estontaj estroj

 

Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

faris

– organizi la 4-an Someran Renkontiĝon en Cat Ba, Haifongo urbo.

– malfermi kursojn de Esperanto en Hanojo, gvidatajn de s-ro Aŭgusto Casquerro

– gvidi Esperanto-kurson en la universitato de Fremdaj Lingvoj

 

faras

– kungvidas Esperanto-kursojn en Hanojo kaj Hoĉimin urbo

– redaktas VEA-Informilon 2016 numero 2

– preparas por la Jubilea Festo de VEA

 

faros

– eldonos VEA-informilon 2016 numero 2

– gvidos Esperanto-kursojn

– preparos por la Jubilea Festo de VEA

 

Ana Ribeiro, komitatano B

faris

– partoprenis en IJK, UK kaj Paralela Universo* (PU) en San Francisco

– faris prelegojn dum IJK, partoprenis en komitatkunveno dum IJK, helpis    en la komitatforumo dum UK

– proponis amendojn al la dokumentaro de TEJO (por IJK kaj nun por reta    voĉdonado)

– kadre de TEJO-KER, kanditiĝis por reprezenti la organizon en evento**    de Konsilio de Eŭropo (atendante rezultojn, estis pli ol 1000 kandidatoj al    20 postenoj)

 

faras

– kolektas raportojn pri ĉiuj PU per raportilo***

– preparas raporton pri Paralela Universo al TEJO Tutmonde.

 

*http://paralelauniverso.com/

**http://www.coe.int/t/DG4/NSCENTRE/News/2016/UYD_callforparticipants2016_EN.asp

***https://goo.gl/forms/4QChw7bFkhbe3R583

 

Joop Kiefte, komitatano Ĉ, Nederlando

faris

– partoprenis IJKon kaj ene de ĝi la ETEY-trejnadon. Bedaŭrinde la planita klarigado pri Mailchimp ne okazis, mi ŝatus aliloke alimomente trovi okazon por havi atelieron pri tio. (JES?)

– partoprenis UKon kaj tie helpis traduki la lastajn amendojn de la pridiskutitaj dokumentoj al la Nederlanda.

– ĵus revenis de NEJ-estrarkunsido, planante ekz. pri KKPS.

 

Mi nun revas pri (por via privido, prijuĝu, helpproponoj, ne garantio pri okazo)

– kurso de la Angla en Esperanto

– interreta lingvosendependa kurso de Esperanto, ludeca

– aplikaĵo por trovi Esperantistojn kaj Esperantajn servojn (estas diversaj planoj, eble mi partoprenos en iu)

– esperanto.tech – Esperanto-aktivado en liberprograma medio (retejo ankoraŭ ne uzata, domajno jam en posedo). por ĉi tio helpas projektoj kiel ekz. Pasporta Servo kaj la Zagreba Metodo en learn.esperanto.com – fiksa teĥnika respondeculo por TEJO/UEA, kiu zorgas pri infrastrukturo, por ke ni havu bazon por plistabiligi niajn servojn kaj fine havi taŭgan retpoŝtadresan strukturon

 

Mi ŝatus vian helpon pri

– raporti cimojn kaj dezirojn, kaj helpi laŭplaĉe kaj laŭkapable pri Pasporta Servo en

https://github.com/tejo-esperanto/pasportaservo – eta raporto al mi aŭ ĝenerale al la komitata listo pri plej gravaj necesoj en viaj landaj aŭ fakaj sekcioj, precipe komputike

– maksimume 3 frazojn dirante viajn atendojn pri mi kiel Komitatano Ĉ

 

Paweł Fischer-Kotowski, komitatano Ĉ, Nederlando

faris

– kunorganizis la 72-an IJK kiel respondeculo pri financo

– atente legis la proponojn pri la nova Statuto kaj sendependiĝo de TEJO

– partoprenis en la 72-a IJK en Vroclavo (Pollando)

  – zorgis pri la organizaj aferoj surloke

  – partoprenis en la komitataj kunsidoj de TEJO

  – elektiĝis komitatano Ĉ de TEJO

  – aktive partoprenis en la diskuto pri la novaj dokumentoj

– partoprenis en la 101-a UK en Nitro (Slovakio)

  – helpis en la kongresa libroservo

  – partoprenis en la komitataj kunsidoj de UEA (en la publiko)

  – aktive partoprenis en la kunsidoj pri la statutaj ŝanĝoj en UEA

– kiel membro de la Elekta Komisiono: laboris por trovi kaj elekti estraranon por la vaka posteno

– provlegis la “ilaron por aktivulaj diskutrondoj” kreitan de Enric Baltasar

– legis la protokolon pri la komitata kunveno en Vroclavo kaj proponis amendojn

– voĉdonis ĉe http://188.166.62.190/vds/propono.php?id=58 – faru ankaŭ vi!

 

faras

– sekvas la komitatan diskutliston kaj kontribuas al la diskutoj

– traktas financajn aferojn post la 72-a IJK – repagoj, fakturoj, ŝuldoj ktp.

 

faros

– partoprenos en la 32-a ARKONES en Poznano (Pollando)

  – partoprenos en la PEJ-kunveno