Home > Dokumentoj > Laborplano de TEJO 2011-2012

La laborplano de TEJO por la jaro 2011 ĝis 2012 estas dokumento, kiun pretigas Estraro de TEJO kaj aprobas la Komitato. Ĝi enhavas ĝeneralajn planojn de TEJO por la plej proksima jaro dividitajn laŭ estraraj fakoj: Kunordigo kaj homaj rimedoj, Kulturo, Financoj, Informado, Eksteraj rilatoj, Seminarioj kaj aktivula trejnado, Kongresoj, Landa agado kaj aparte pri Pasporta Servo. Tiu ĉi laborplano enhavas tion, kion ni intencas fari ĝis somero 2012.