Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 417, 2015-11-01

TEJO-Estraro kunsidos en Roterdamo

La Estraro de TEJO de la 5-a ĝis la 8-a de novembro 2015 kunsidos en la Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝi celas eluzi tiun unuan fizikan kunvenon de ĉiuj estraranoj post la IJK ne nur por labori, sed ankaŭ por komuniki kun la membroj de la organizo: La 7-an de novembro okazos reta “malferma horo”, en kiu la estraranoj de 15-a ĝis la 16-a horo laŭ CET estos atingeblaj ĉe skype (tejo.estraro), Facebook (Tejo Oficejo), Twitter (@tejooficejo) kaj retpoŝto (oficejo@tejo.org). Aldone okazos surloka malferma sesio je la sama tago ekde la 18-a horo.

Temo de la 101-a UK: “Socia justeco — lingva justeco”

La estraro de UEA anoncis, ke “Socia justeco – lingva justeco” estos la kongresa temo de la 101-a UK en Nitro. Kiel okazo por tiu-ĉi decido povas esti konsiderata la 20-jara datreveno de la subskribiĝo de la Manifesto de Prago, kiu tiutempe celis priskribi la rilaton inter Esperanto kaj aliaj sociaj temoj. La Prezidanto de UEA, Mark Fettes, en sia tema enkonduko rimarkigas, ke necesas trovi lokon por Esperanto en aliaj movadoj, en kiuj ofte mankas konscio pri lingva justeco, kaj rekomendas, ke la esperantistaro pliprofundigu sian propran komprenon pri la temo cele al pli bona kunlaboro kun eksteruloj.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 590 (2015-10-15).

Aperis la aktoj de la Esperantologia Konferenco de la Rejkjavika UK

Sub la titolo De esperanta korpuso ĝis islanda lingvopolitiko aperis la aktoj de la 36-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 98-a UK en Rejkjaviko en 2013. La volumon redaktis Christer Kiselman kaj José Antonio Vergara. La Esperantologia Konferenco ekde 1978 estas programero de la Universala Kongreso, kunordigata de la Centro pri Esplorado kaj Dokumentado (CED). En la rekjavika UK prelegis inter aliaj Eckhard Bick, Probal Dasgupta kaj Detlev Blanke. Preze de 12€, la aktoj estas haveblaj ĉe la Libroservo de UEA.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 590 (2015-10-15)

Aperis nova numero de “Kontakto”

La kvara ĉi-jara numero de la revuo “Kontakto dediĉas sin al socie tre aktuala temo: Geedziĝo. Multaj homoj kontribuis al la ĉefartikolo kaj raportis pri la sialanda situacio. Legu pri malemo geedziĝi en Japanio, pri eblaj kaŭzoj por divorco kaj multo pli. Kompreneble ankaŭ ĉi-numere logas la konstantaj rubrikoj: Viktoro Solé en sia “blaga blogo” rakontas pri sia vivo kiel alergiulo, dum István Ertl pritraktas en sia kolumno “Tiel la mondo …” la temojn fuĝo kaj rifuĝo. Krome, interesajn novaĵojn el la teknologia mondo portas al la legantoj la rubriko “Kontaktek”. La revuo elŝuteblas per jena ligilo: http://www.uea.org/l/?prenu=kto4_15.

JES 2015/16: tutsemajna kaj eksterordinara novjarfesto por junuloj

Okazante ĉi-vintre de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro, JES festos jam sian 7-an naskiĝtagon, sed ĉi-jare estos iom malsimile ol kutime: ĝin kunorganizas HEJ kaj PEJ (hungaroj kaj poloj), kun iom da internacia helpo. La evento okazos meze de fama hungara vinregiono – do, kompreneble, ni ekskursos al bonega vinkelo por gustumi la lokajn vinojn… preparu vin al la plej elstara vingustumo de via vivo!

Kaj kio pli estos speciala ĉi-foje? Nia nova teamo rezultos freŝajn ideojn rilate al la programo, kotizoj kaj pli: studenta rabato, granda atento al muzikaj atelieroj, gufujo refreŝigite, drinkejo kun diversaj kokteloj, hungara kaj pola vesperoj, adoleska programo…

Krom tio, ni certe gardos la tradiciojn, kiuj igas JES unika novjarfesto: pompa manĝo kaj viva muziko silvestre, novjara promenado, danc- kaj lingvokursoj, programo por aktivuloj (nun fare de UEA, kun la temo “Junigi la komunumon”).

Ju pli frua aliĝo, des pli favora prezo. Ne hezitu – kaj invitu viajn amikojn! Sukcesu aliĝi en la 4-a periodo — ĝis la 31-a de oktobro!

Pliaj informoj ĉe http://jes.pej.pl, Facebook kaj Twitter – kaj retpoŝte ĉe jes@pej.pl.

Nova numero de “la riverego” dediĉita al Montreala kandidatiĝo por UK 2017

La nova numero de la organo de la Esperanto-Societo Kebekia estas aparte interesa por nelokaj legantoj: Post nesukcesa kandidatiĝo por la UK 2017, la Montrealaj aktivuloj ne suspirante rezignis sed metis ĉiujn fortojn en kandidatiĝon por la jaro 2019. En la numero legeblas raportoj pri la sukcesa informa agado (la teamo estis dufoje intervjuita de la Unua Kanalo de la Kanada Radio), sed ankaŭ kulturaĵoj ne mankas: literaturemuloj ĝuos eltiraĵon el la libro “La idoj de la suno” de Dennis Drown. La revuo elŝuteblas en la asocia retejo ĉe: http://www.esperanto.qc.ca/eo/riverego.

Duolingo-kurso por hispan-parolantoj ekpreparata

Proksimume kvin monatojn post la apero de duolingo-kurso por parolantoj de la angla lingvo,  per kiu ĝis nun 170 000 homoj eklernis Esperanton (ĉiutage aliĝas averaĝe 1100 novaj lernantoj), kurso por hispan-parolantoj eniris la unuan fazon de la duolingo-a “inkubatoro”. Aliĝu por esti informata kiam la kurso lanĉiĝos: https://www.duolingo.com/course/eo/es/Learn-Esperanto-Online. Se vi scipovas bone la hispanan, helpu kandidatiĝante kiel kunlaboranto: https://incubator.duolingo.com/apply/eo/es.

Laŭ anonco en RET-info.

Estrarano Lee Jungkee: “Bonvole donu ŝancon al Afriko!”

La 6-a Afrika Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Rumonge, Burundo. Ekrulis monkolektado cele al pli vasta partopreno de afrikanoj el aliaj landoj en la aranĝo. Lee Jungkee, Estrarano de UEA pri Afriko kaj kunordiganto de tiu-ĉi monkolekta kampanjo, estis ĉi-okaze intervjuita de Ĉina Radio Internacia. “Bonvole donu ŝancon al Afriko!”, Lee Jungkee alvokas. Aŭskultu la intervjuon ĉe: http://esperanto.cri.cn/581/2015/10/21/165s181216.htm.

1000 artikoloj ĉe La Balta Ondo

Gravan jubileon festis La Balta Ondo je la 23-a de oktobro 2015: Artikolo pri Andreo Cseh fariĝis la mila artikolo en tiu-ĉi novaĵretejo. Ĉe La Balta Ondo ariĝas tiraĵoj el la numeroj de la famkonata revuo “La Ondo de Esperanto”, sed ankaŭ enestas artikoloj verkitaj speciale por reta apero. La skipo krome kreas esperantlingvan podkaston. Indas enigi tiun-ĉi enhavriĉan kaj ĉiutage ĝisdatigitan retejon atingeblan ĉe la retadreso sezonoj.ru en vian legosignaron. Ĉeokaze informiĝu pri la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET), okazontaj de la 2-a ĝis la 10-a de Julio en la urbo Birštonas (Litovio): http://sezonoj.ru/bet-52/.

Venontaj renkontiĝoj

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015

LUMINESK’, Nideggen (Eifel), Germanio, 28a de decembro ĝis 4a de januaro 2016, http://luminesk.eo.tel/

Poludnica 2016 – en Záva ná Poruba, Slovakio. Poludnica 2016, 6-a ĝis la 10-a de januaro 2016 – renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Kadre de la renkontiĝo okazos 18. AMo-seminario. Inf.: Ján Vajs, LEK (SMOPaJ), Školská 4, SK-031 01 Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com

7-a NOVA – Novjara Aranĝo – en Presidente Figueiredo kaj Manaus, Brazilo, 15-a ĝis 20-a de januaro 2016. Inf.: Brazila Esperantista Junulara Organizo – BEJO bejoesperanto@gmail.com

Dua Speciala Ekskurso 2016 kun AMO Seminario – en Katmandu, Nepalo, 26-a de februaro ĝis 8-a de marto 2016. Ret-poŝto: nespa.1990@gmail.com

Mediteranea Esperanto-semajno – Les Issambres en Restadejo Val d’Esquière (Lazura Marbordo), Francio. 5-a ĝis 12-a de marto 2016. Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.: aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du Progrès, FR-83600 Fréjus, Francio, rete: kris_grai@hotmail.fr, tel.:

Trilanda Kongreso – en Bandung, Indonezio. Trilanda kongreso inter Aŭstralio, Indonezio kaj Nov-Zelando. De la 23-a ĝis la 28-a de marto 2016. Inf.: Ilia Sumilfia Dewi, Prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio iea@esperanto.or

Printempa Semajno Internacia, PSI – en Bad Hersfeld, Germanio. De la 25-a de marto ĝis la 1-a de aprilo 2016. Printempa, familia kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto Asocio, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin, Germanio. Rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

Ekskurso tra Irano al Urgup (Turkio) – en Boruĝerdo-Irano. De la 28-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. Urboj por ekskursoj: Tehran-Antalya-Konya-Urgup-Konya-Tehran. Inf.: FOTROS Tour&Travel Agency, No.36, 1 St floor, Eastern Sepand St, NEJATOLLAHI Ave, Tour&Travel Agency, Irano. Rete: masud8422@yahoo.com

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al jan.kozek@icloud.com.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://tejo.org/dokumentoj-kategorio/tejo-aktuale/

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj