Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 415, 2015-10-02

Kandidatoj estas serĉataj por la posteno de Oficisto de TEJO

La oficisto helpas la Estraron plenumi diversajn taskojn kadre de la Strategia Laborplano.

Liaj/ŝiaj taskoj estas, ekzemple sed ne nur:

  • Superrigardi la taskojn de la volontuloj, gvidi ties laboron kaj instrui pri la necesaj aferoj (dum kaj post la instrusemajno ĉe la transdono de la volontula posteno en la CO)
  • Helpi al Landaj Sekcioj pri internacia agado (ĉu Esperanta ĉu ne) kaj kunlaboraj projektoj inter ili mem, raportante al la estrarano pri landa agado
  • Verki kaj administri subvencipetojn
  • Plenumi aliajn administrajn taskojn
  • Subteni la plenumon de la komitataj kaj estraraj decidoj
  • Raporti pri siaj agadoj kaj komuniki regule kun la Estraro
  • Reprezenti TEJOn ĉe aliaj organizoj aŭ instancoj

La kandidato prefere havu tiujn ecojn:

  • TEJO-aĝas
  • parolas Esperanton je almenaŭ nivelo C1
  • parolas la anglan je almenaŭ nivelo C1
  • kapablas uzi komputilon por kutimaj aferoj. Pluaj komputilaj kompetentoj estas bonvenaj.
  • spertas pri subvencipetado kaj donacvarbado
  • kapablas labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado
  • estas entuziasma pri Esperanto
  • povas Esperanton taŭge montri (ekz. ne tro entuziasme)
  • interesiĝas pri junulara politiko
  • ŝatas konatiĝi kun novaj homoj
  • kapablas komuniki kun homoj
  • efike plenumas decidojn de la organoj de la asocio
  • edukitas laŭ universitata nivelo;
  • konas la Esperanto-movadon;
  • havas bonan skriban kaj parolan esprimkapablon;
  • havas iniciateman, maturan, reprezentan kaj diplomatian personecon;
  • energie, imageme, kaj praktike kapablas plenumi la laboron de multfaceta kaj dinamisma organizaĵo

Eklaboro: plejeble frue (laŭeble ekde la 1-a de novembro)

Salajro: 884,75 EUR monate por duontempa laboro

Laborloko: interkonsentebla

Tipo de kontrakto: Parttempa, difinita daŭro (1 jaro, renovigebla).

Bonvolu sendi motivleteron kaj vivprotokolon al oficejo@tejo.org ĝis la 14-a de oktobro 2015. Ne hezitu peti pli da informoj, se vi bezonus.

TEJO reelektiĝis en la plenuma organo de IKRJO

Kadre de la jara kunsido de la Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj, TEJO, reprezentita de la KER-aktivuloj Fernando Maia Jr. (Brazilo), Namir Rodriguez (Dominika Respubliko) kaj Miko Brandini (Usono, estis reelektita en la plenumorgano de la organizo. IKRJO estas grava kaj influa reto, konsiderata de UN la voĉo de la junularo. Se vi volas finance subteni tiun kaj similajn agadojn de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER), bonvolu konsideri donaci tra UEA kun pagintenco “TEJO-KER”.

Voĉdonu por la nomo “Esperanto”

Plej diversaj objektoj sur- kaj eksterteraj portas la nomon “Esperanto”. 187 tiel nomataj “Zamenhof Esperanto-Objektoj” ekzistas en Pollando, la lando plej plena je tiuj. Vi mem havas la ŝancon kontribui al pligrandigo de tiu nombro! La pola ŝtata trajnkompanio ŝercas nomon por la trajnkonekto Varsovio-Bjalistoko, “Esperanto” estas unu el la elektebloj. Ne maltrafu tiun-ĉi unikan ŝancon kaj nepre partoprenu en la voĉdono: https://www.facebook.com/events/519607201529853/.

Speciala numero de la revuo INDECS dediĉita al Esperanto

Sub la titolo The Phenomenon of Esperanto (la fenomeno de Esperanto) aperis speciala numero de la scienca revuo INDECS: Interdisciplinary Description of Complex Systems (Interdisciplina priskribado de kompleksaj sistemoj). Redaktita fare de profesoro Humphrey Tonkin kaj doktoro Veronika Poór, ĝi multflanke kaj amplekse traktas pri la internacia lingvo: Kontribuis inter aliaj Humphrey Tonkin (per ĝenerala enkonduko), Frederico Gobbo (pri utiligo de Esperanto en maŝintradukado) kaj Detlev kaj Wera Blanke (pri la potencialo de Esperanto kiel lingvo de scienca komunikado). INDECS estas eldonata en Zagrebo de la Kroata Interdisciplina Societo kun subteno de la Kroata Ministerio pri Scienco, Edukado kaj Sporto. Ĝi estas celata unuavice al ekstermovadaj fakuloj.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 587 (2015-09-16).

Novaj libroj en la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB

La Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB), tenata de la Esperanto-Centro “Eventoj”, kolektas esperantlingvajn teĥnikajn kaj natursciencajn artikolojn. Liston de nove aldonitaj libroj la teamo foje dissendas per retlistoj. Se vi konas artikolojn, kiuj ne ankoraŭ estas registritaj en la biblioteko, bonvole sendu ilin al oficejo@eventoj.hu.

Laŭ anonco en la novaĵservo RET-info.

Propono prifesti la Zamenhof-datrevenon progesas ĉe Unesko

Komence de tiu-ĉi jaro, la pollanda registaro proponis al Unesko envicigi la 100-an datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof inter tiujn, kies prifestadon Unesko aŭspicios. La propono, apogata krome de Slovakio kaj Germanio, laŭ la Ĝenerala Direktoro de la organizo plenumas la kriteriojn por esti asociata kun ĝi. Pri akcepto de la propono decidos la Ĝenerala Konferenco kunvenante en Parizo de la 3-a ĝis la 18-a de novembro 2015.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 588 (2015-09-27).

Malferma tago la 28-an de novembro

La stabo de la Centra Oficejo de UEA por la 43-a fojo invitas al la Malferma Tago okazonta sabaton, la 28-an de novembro 2015. Atendas la vizitantojn krom senpagaj loterio, teo kaj kafo riĉa programo: La pensiiĝonta Ĝenerala Direktoro Osmo Buller, kiu por la lasta fojo invitos al Malferma Tago, prelegos pri la historio de la plej konata strato de Esperantujo, Nieuwe Binnenweg. Prelego de profesoro Humphrey Tonkin estos dediĉita al la 70-a datreveno de la fondo de UN. Povilas Jegorovas rakontos pri la historio de Baltiaj Esperanto-Tagoj. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 588 (2015-09-27).

7-a Novjara Internacia Semajno okazos en Saarbrücken

Proksimiĝas la vintra sezono, kiu aparte plenos je plej diversaj okazoj renkontiĝi en Esperantujo. Ĉi-novjare allogos ne nur la 7-a Junulara Esperanto-Semajno, sed ankaŭ la 7-a Novjara Internacia Semajno okazonta ĉe la okcidenta rando de Esperantujo en Saarbrücken. Por bonegaj koncertoj zorgos Ĵomart kaj Nataŝa, krome estas preparata okdeko da prelegoj, laboraj kaj diskutaj rondoj, kursoj kaj multe pli.

Laŭ dissendolista anonco de EsperantoLand. Por pli detale informiĝi vidu la vizaĝlibran retejon de la aranĝo.

Rezultoj de la 2ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto

Por la dua fojo Kontakto ĉi-jare alvokis esperantujajn muzikistojn sendi kontribuaĵojn por la Muzika Konkurso de la revuo Kontakto, kiu estis kreita en 2014 por ŝtopi la truon, kiun lasis la forlaso de la muzika branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. Venkis en la kategorio “Kanto de la Jaro” Martin & La Talpoj kaj La Perdita Generacio. La princino, kanto de Martin & La talpoj, ricevis la unuan premion kaj La 100a Fojo la duan lokon. La venkinto en kategorio “Premio de la Publiko” estas la kanto “Tiu Brakumo Unika” de Lucio Avitabile kaj Roberto Pigro, kiu ankaŭ venkis la premion “Nova Talento”. Partoprenis 14 konkursaĵoj, kiuj estis aŭskultitaj 7,896 fojojn.

Laŭ Gazetara Komuniko de Kontakto.

BEJO-konkurso “Ataŝeo” revenas

La plej grava konkurso de BEJO, BEJO-ataŝeo, jam okazinta en la jaroj 2006, 2008 kaj 2013 revenas ĉi-jare! La venkinto de la konkurso havos ŝancon vojaĝi Eŭropen por prelegi pri Eŭropo, Brazilo kaj BEJO. Se vi estas sub 30-jaraĝa kaj brazilano, nepre konsideru partoprenon kaj informiĝu pri la detaloj ĉe: http://bit.ly/atasxeo. La limdato estas la 16-a de novembro.

Venontaj renkontiĝoj

15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php

Esperanto Hamburg invitas al Hamburga Esperanto-Kantokonkurso, Hamburg, Germanio, 2-a de oktobro 2015, http://esperanto-hamburg.de/esperanto-kanto-konkurso/

Kurso por progresantoj de Duolingo: Intense Esperanto, Quakertown, PA, Usono, 5-a ĝis 9-a de oktobro 2015, https://intenseesperanto.wordpress.com/

4-a Urba Semajnfino, Princeton, NJ, Usono, 3-a ĝis 4-a de oktobro 2015, jesse ĉe jessealter.com, Aliĝilo: https://goo.gl/yTmZ6b

AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015, http://gresillon.org/AŬTUNE

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015

LUMINESK’, Nideggen (Eifel), Germanio, 28a de decembro ĝis 4a de januaro 2016, http://luminesk.eo.tel/

Poludnica 2016 – en Záva ná Poruba, Slovakio. Poludnica 2016, 6-a ĝis la 10-a de januaro 2016 – renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Kadre de la renkontiĝo okazos 18. AMo-seminario. Inf.: Ján Vajs, LEK (SMOPaJ), Školská 4, SK-031 01 Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com

7-a NOVA – Novjara Aranĝo – en Presidente Figueiredo kaj Manaus, Brazilo, 15-a ĝis 20-a de januaro 2016. Inf.: Brazila Esperantista Junulara Organizo – BEJO bejoesperanto@gmail.com

Dua Speciala Ekskurso 2016 kun AMO Seminario – en Katmandu, Nepalo, 26-a de februaro ĝis 8-a de marto 2016. Ret-poŝto: nespa.1990@gmail.com

Mediteranea Esperanto-semajno – Les Issambres en Restadejo Val d’Esquière (Lazura Marbordo), Francio. 5-a ĝis 12-a de marto 2016. Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.: +33(0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du Progrès, FR-83600 Fréjus, Francio, rete: kris_grai@hotmail.fr, tel.: +33(0)4 94 95 66 18

Trilanda Kongreso – en Bandung, Indonezio. Trilanda kongreso inter Aŭstralio, Indonezio kaj Nov-Zelando. De la 23-a ĝis la 28-a de marto 2016. Inf.: Ilia Sumilfia Dewi, Prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio iea@esperanto.or

Printempa Semajno Internacia, PSI – en Bad Hersfeld, Germanio. De la 25-a de marto ĝis la 1-a de aprilo 2016. Printempa, familia kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto Asocio, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin, Germanio. Rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

Ekskurso tra Irano al Urgup (Turkio) – en Boruĝerdo-Irano. De la 28-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. Urboj por ekskursoj: Tehran-Antalya-Konya-Urgup-Konya-Tehran. Inf.: FOTROS Tour&Travel Agency, No.36, 1 St floor, Eastern Sepand St, NEJATOLLAHI Ave, Tour&Travel Agency, Irano. Rete: masud8422@yahoo.com

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al jan.kozek@icloud.com.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://tejo.org/dokumentoj-kategorio/tejo-aktuale/

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj