Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 391

1. Komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO: Nova rettrejnado por teamoj disponeblas!
Temas pri tre enhavriĉa trejnado pri grupformado, projektmastrumado kaj teamlaboro: per ĝi vi povos akiri utilajn konojn kaj kapablojn pri la jenaj ĉefaj temoj:

– Procezo de teamformado kaj disdivido de la diversaj roloj ene de teamo

– Interkomunikado ene de teamo

– Aplikindaj kaj evitindaj decidmanieroj ene de teamo kaj konfliktsolvado

– Diferenco inter agado kaj projekto

– Vortumo de vizio, misio kaj valoroj de via grupo

– Apliko de FLAM-analizo (Fortoj, Lamaĵoj, Avantaĝoj, Minacoj) al via grupo, por pli funde kompreni ties nunajn ecojn kaj la konkretajn cirkonstancojn en kiuj ĝi agas kaj agos.

– Difino de celoj, strategioj kaj taskoj por pliefikigi vian teamagadon

– Projektplanado kaj tempomastrumado

– Evaluado de via teamagado

Se vi emas ektrejniĝi per tiu ĉi nova rettrejnado, bv. skribi al rtteamo ĉe tejo.org, tiel ke niaj lertaj trejnistoj povu helpi vin pluevoluigi viajn kapablojn; krome, bv. ne forgesi helpi diskonigi tiun ĉi trejneblon, tiel ke pluraj junaj aktivuloj povu plispertiĝi per ĝi! 😉

2. [Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Ludi – Konkure aŭ kunlabore? Kontakto 2014:4 en la reto
Ekzistas nemombrebla kvanto da sportoj en la mondo. Legu pli: http://kontakto.tejo.org/2014/09/ludi-konkure-au-kunlabore-kontakto.html

3. La Vojaĝo planas aranĝi somere de 2015 jaro la Domon por vojaĝantoj, petvojaĝantoj, dorsosakuloj ktp en urbo Ulanbatoro, Mongolio
Domo por vojaĝanto en Ulanbatoro estas internacia projekto destinata por ĉiuj vojaĝantoj, vizitontaj la urbon, kiuj dividas niajn valorojn kaj ideojn, kaj same akceptas kaj respektas regulojn fiksitajn en ĝi. Ĝi malfermiĝos en mongola ĉefurbo en lastaj tagoj de junio (dato estas findecidota). Planata daŭro de agado: unu monato. Legu pli: http://vojaĝo.info/domo-de-vojaĝantoj-ulan-batoro-2015/ (Skribu vojaĝo kaj vojaĝantoj per x-kodo!)

4. Oranĝa Renkontiĝo 2014 ne okazos, sed Flava Esperanta Renkontiĝo (FERo), Borlänge, Svedio, 3a ĝis 5a de oktobro!
Pro neatendita malkresko de la organizantaro, ni bedaŭrinde devas nuligi la planitan Oranĝan Renkontiĝon. Ni tamen esperas ke ni povos organizi ĝin aŭ/kaj alian renkontiĝon ĉi-jare aŭ venontjare.

Ni nun povas publikigi ke renkontiĝo jes okazos dum tiu semajnfino, en Borlänge. Bonvenon al la Flava Esperanta Renkontiĝo (FERo)! Pli da informo kaj aliĝilo troveblas ĉe http://www.esperantosverige.se. Bonvolu noti ke aliĝintoj al ORo devas denove aliĝi. Bonvenon!

5. [instru-german] Aŭtuna studado kaj filmfestivalo en Herzberg: Torpedo 9 (2-5 oktobro 2014)
Jen gravaj informoj pri nia aŭtuna klerigseminario: http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=64661423.

6. Edukado.net informas
– [EDU]-Katalogo: “Kroze-proze” de JOHANSSON, Sten. Legu pli: http://edukado.net/biblioteko/

– [EDU]-Filmejo: “Claud Gacond intervjuas Marinko Ĝivoje” de GACOND, Claude. Legu pli: http://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=255

– [EDU]-Novaĵoj: La unua Esperanto-klubo en Orienta Timoro. Legu pli: http://edukado.net/novajhoj?

7. Semajno de Esperanto en Strasburgo, Francio, 29a de septembro ĝis 4a de oktobro 2014
Esperanto Strasburgo kaptas la okazon por inviti ĉiujn viziti nin dum iu ajn tago. Jen la programo (vidu ĉe http://esperantostrasbourg.free.fr/programo2014.html)

8. Literatura konkurso: rakontoj de la tuta mondo
La rakontoj estos akceptitaj nur en Esperanto. Ĉi tiu lingvo naskiĝas kiel ponto inter ĉiuj landoj de la mondo, kaj respektas la kulturan kaj lingvan heredaĵon en nomo de la egaleco inter la popoloj. Ene de ĉi tiu projekto de tutmonda paco, Edizioni Haiku celas antaŭenigi antologion de rakontoj kiuj estas omaĝo al la ideoj kaj al la verkoj de Ludoviko Lazaro Zamenhof, patro de Esperanto. La konkurso turnas al la milionoj de esperantistoj en la mondo, kiel projekto por kunpartigi rakontojn, fantaziojn kaj spertojn pri reciproka kompreno je tutmonda skalo.Legu pli: http://www.edizionihaiku.com/eventi-e-news/item/171-literatura-konkurso-rakontoj-de-la-tuta-mondo

9. [esperantic.org] AMU Poznanon!
ESF jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.

Por subteni tiun bonegan programon eĉ pli ol en la pasintaj jaroj, aldone al la ĉi-jara kaj la venontjara planita subvencio de $5000, ESF lanĉas specialan donacprogramon “AMU Poznanon”: por ĉiu eŭro (dolaro, eno, realo, ktp.) donacita de esperantistoj al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, ESF aldonos samvaloran donacon, tiel ke la komune kolektita sumo atingu $5000! Do, se vi donacos 10 eŭrojn kadre de tiu ĉi kampanjo, ESF donacos pliajn 10 eŭrojn, kaj se vi donacos 100 eŭrojn, ESF aldonos 100 pliajn eŭrojn al la programo, ktp. Do, anstataŭ la planitaj $5000 nur de ESF, la programo povas ricevi aldonajn $5000 pere de VIA donaco, duobligita de ESF. Tiel, via donaco al la kampanjo “Amu Poznanon” helpos subteni tiun unikan programon per $10 000, entute, en 2015!

Kvankam la plejparton de laboro la studentoj faras distance, oni devas veni kaj persone ĉeesti la universitatan sesion du-foje jare, en februaro kaj septembro, kaj la kolektita mono helpos al esperantistoj, kiuj bezonas tian helpon, pagi la studkostojn kaj vojaĝkostojn, ja por kelkaj el ili, ekzemple, brazilanoj, la flugdistanco estas pli ol 10 mil kilometroj!

Vi povas donaci rete (http://esperantic.org/amu) aŭ per UEA-konto: esfo-p (donacante per UEA, nepre menciu “por AMU Poznanon”, kaj samtempe sciigu al admin ĉe esperantic.org pri la farita donaco) – en ambaŭ kazoj ESF faros egalkvantan donacon. Interlingvistikaj Studoj kaj ESF esperas je via partopreno kaj via malavareco… duobligita!

Lernu pli pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano ĉe http://www.amu.edu.pl/~interl/

10. Venontaj renkontiĝoj
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de septembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/

Post-Somera Komuna Kuirado en Laarne (Belgio, iom sude de Gento), 19a ĝis 21a de septembro 2014, http://www.pskk.be/

Ĉu vi volas vidi Berlinon kaj lerni Esperanton? Berlino, Germanio, 20a ĝis 21a de septembro 2014 https://docs.google.com/forms/d/1_q1sDsKbdkwvdcTHmPvR2BmFT453kvPLDrJ4Xphvuj4/viewform

Tria Interlingvistika Silmpozio, Poznano, Pollando, 25a kaj 26a de septembro 2014, http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html

30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Pollando, 26a ĝis 28a de septembro, http://arkones.org

Prezentado de Esperanto kaj de la kursoj 2014-2015, Parizo, Francio, 27a de septembro 2014, https://www.facebook.com/events/337211696454811/?ref=3&ref_newsfeed_story_type=regular

TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) + Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de; Detaloj pri la klerigofertoj, studmoduloj: http://ic-herzberg.de/page.php?pid=81093452

14a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Schwerte, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro 2014, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php

Migrado en la Vogezoj, Pairis, Alsaco, Francio, 4a de oktobro 2014, Engelbert.Sester ĉe t-online.de (Esperantogrupo Oberkirch) kaj http://esperanto-bw.de/migrado-eo

La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/

3a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA), Jimaguayú, Kubo, 9a ĝis 12a de oktobro, Ariadna García Gutiérrez (arita_piscis14 ĉe yahoo.es)

11a Rata Rendevuo, Rinteln, Germanio, la 11an de oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/1444752545814595/?ref=2&ref_dashboard_filter=upcoming

Svisa Feria Esperanta Renkontiĝo (SFERO), Vordemwald, Argovio, Svisio, 17-an ĝis 19-an de oktobro 2014, http://esperanto.ch/konkurso

4a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro 2014 sur la migrovojo “Moselhöhenweg”. https://www.esperanto.de/gea.malnova/ema2014.html

AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a de novembro, http://gresillon.org/

KKPS – KlaĉKunveno PostSomera 2014, Wijk aan Zee, Netherlando, 7a ĝis 9a de novembro 2014, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245

Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr

6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj baldaŭ en http://jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj