Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 401, 2015-01-16

1. Aliĝu al la 71-a IJK en Wiesbaden, Germanio
Komenciĝis la 2-a aliĝperiodo por aliĝi al la 71-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu okazos en Wiesbaden (Germanio) de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2015. Ĉu vi jam aliĝis aŭ profitos tion fari nun? 🙂 http://ijk2015.tejo.org/

2. “Kontakto” bezonas facillingvajn tekstojn
Kontakto, la konata revuo eldonata jam de pli ol 50 jaroj de TEJO kaj UEA, havas la tradicion prezenti en siaj paĝoj tekstojn verkitajn en facila lingvaĵo por la komencantoj kaj progresintoj en la lernado de Esperanto. Tamen, tre malofte ĝia redakcio ricevas tiajn kontribuojn.
Kion fari?
Kontaktu la redakcion per la retadreso kontakto ĉe tejo.org, se vi emas helpi en la verkado de tiaj artikoloj aŭ/kaj kontaktante homojn verkemajn, kiuj ŝatus publikigi siajn tekstojn en la revuo.
Ĉu verkado per facila lingvaĵo ne estas malfacila?
Tute ne! En la retejo de Kontakto vi povas trovi konsilojn por verki facillingve, speciale preparitan vortliston kaj eĉ retan programon por faciligi viajn tekstojn! Do, kial ne provi? Legu pli: https://tejo.org/2015/01/kontakto-bezonas-facillingvajn-tekstojn/

3. Materialoj de la AMO-seminarioj haveblas rete
La materialoj de la AMO-seminario de la 71-a IJK en 2014 disponeblas ĉe la retejo: https://tejo.org/aktivula_trejnado

4. Internacia Junulara Festivalo 2015, Brusono, Aosta Valo, Italio, 1-a ĝis 7-a de aprilo 2015
Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej amataj kaj atendataj junularaj renkontiĝoj en Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantistan etoson: miksaĵon de amikeco, amuziĝo kaj respekto al diverseco. Ĝin partoprenas kaj spertaj esperantistoj kaj komencantoj. Tre facilas amikiĝi kun italoj kaj kun alilandanoj.
Ĉiujare IEJ (Itala Esperantista Junularo) elektas temon por la festivalo, pri kiu estas organizitaj prelegoj, diskutrondoj kaj gruplaboroj. La distra programo estas taga kaj nokta, okazas ankaŭ lingvokursoj de la itala, de Esperanto kaj de aliaj lingvoj, por komencantoj kaj progresantoj. Dum la vespera programo estas koncertoj, spektakloj, internacia vespero, nokta urbumado ktp. Krome, la ĉefaj distrejoj estas la tutnoktaj trinkejo, diskejo kaj la plej trankvila gufujo.
Kunlabore kun la lokaj institucioj ni strebos vizitigi al vi la plejbelaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime okazas duontaga kaj tuttaga ekskursoj.
Tamen, kiel konate, nenio endas dum la festivalo: ĉiu mem decidas kiel uzi sian tempon!
Retejo: http://iej.esperanto.it/ijf

5. Memoraĵoj pri JES
– Jen fotoj de André Müller de la pasinta JES! Marku homojn laŭplaĉe. 🙂 https://www.facebook.com/media/set/?set=a.10153004709791226.1073741846.633531225&type=1 – sentas postrenkontiĝsindroma en Leipzig.
– Kiel kutime Rolando faris filmeton pri la kongreso. Ĝuu ĝin! 🙂 http://youtu.be/PauPbfzZ9lo
– Jen fotoj de Judith Meyer: https://www.facebook.com/judith.meyer.969/media_set?set=a.10153006886627350.1073741829.774837349&type=3
– Eta rememoro de la pasinta JES 🙂 https://www.facebook.com/video.php?v=761845857214109

6. 7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016
Io nova komenciĝas en la vivo de Junulara E-Semajno, tamen la tradicioj de la novjara renkontiĝo restas tre gravaj por ni!
En 2015 unu el la plej bonaj vinregionoj de Hungario donas la lokon por la sekva elstara JES!
La organiza teamo konsistas el spertaj “maljunuloj” kaj novuloj en la movado. Poloj, hungaroj, francoj, ĉeĥoj kaj ankoraŭ kelkaj nacioj kune! Ni provas uzi ĉion, kion niaj kulturoj havas por kunmeti etosplenan semajnon por vi en Eger.
La plano estas doni iom da ripozperiodo inter la du IJK-oj: en 2015 (Wiesbaden, Germanio) kaj 2016 (Wrocław, Pollando), ĉar JES estas tradicie renkontiĝo de la germanaj kaj polaj junuloj. Ni esperas, ke tiu ĉi unujara ekskurso de la evento senprobleme iĝos parto de la historio de JES en la futuro!
La frua ebleco por aliĝi, ekkoni la teamon, la detalojn de la renkontiĝo donas al vi tempon por plani la partoprenon, inviti viajn amikojn, organizi kune la vojaĝon kaj festi kun ni!
Vizitu la paĝon: http://jes.pej.pl/2015 por ekscii pli!
Bonvenon al JES en Eger! Kontribuu al la pompa etoso, ni tre atendas vin!

7. Publikiĝis la libro “Lernu Esperanton per ŝercoj”
Ni havas plezuron informi pri la nova libro, kiu uzas kaj do varbas Esperanton. La lingvo aperas nun en la serio “Learn Languages with Jokes” per la publikigo de “Lernu Esperanton per ŝercoj”. La libro enhavas 100 ŝercojn en Esperanto kun tradukoj en la anglan kaj disponeblas en la formatoj .mobi (por Kindlo), .epub (por aliaj legiloj) kaj .pdf (por tradiciaj komputiloj).
Ankaŭ ekzistas versio iBook por Macintosh, iPad kaj iPhone. Por tiu versio esperantistoj de Britio, Germanio, Brazilo, Hispanio, Ĉeĥio kaj aliloke pruntedonis siajn voĉojn, por ke la ŝercoj, kaj do la lingvo, ne nur legeblu sed ankaŭ estu aŭskulteblaj.
La versio iBook disponeblas ĉi tie: https://itunes.apple.com/us/book/lernu-esperanton-per-sercoj/id930835870?ls=1&mt=11
Por detaloj pri la aliaj formatoj bonvolu viziti: http://languagelearningjokebooks.com/product/lernu-esperanton-per-sercoj/
Se vi dezirus verki recenzon pri la libro, bonvolu kontakti la aŭtoron, Jeremy Taylor (jeremytaylorwriter ĉe gmail.com) kaj li plusendos al vi kuponon por elŝuti senpage recenzoekzempleron.
Bondezirojn, Jeremy Taylor MH Inst. C

8. [ret-info] Kio okazos en Esperantujo en 2015?
Ĵus komenciĝis la nova jaro, aparte interesa por la esperantistoj. En 2015 decidiĝos la sorto de UEA, ĉar la estraro devos elekti posteulon de Osmo Buller, la ĝenerala direktoro – kerna posteno por la tuta Esperantujo. Tiu decido pli ol aliaj influos la estontecon de la asocio kaj la movado. Krom tio okazos la jubilea, 100-a Universala Kongreso kaj TEJO donos (aŭ ne?) la ŝancon por okazigi la unuan IJK en Afriko. Kio ankoraŭ atendas nin en 2015?
Paweł Fischer-Kotowski, nuna volontulo en la Centra Oficejo, en sia blogo verkis interesan trarigardon pri la atendeblaj ĉefaj eventoj de la Esperanto-movado en 2015.
La artikolo estas legebla ĉe: http://www.parenteze.net
Lingvo-Studio, L.S.
http://www.eventoj.hu

9. Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals
Ĉu vi konas Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals? Se ne, vizitu ĝin ĉe – http://www.bibliotekomolera.org.

10. Venontaj renkontiĝoj
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 24a de januaro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
22-a Staĝo de Tut-P.E-Ko, Ariège, Francio, 14a ĝis 21a de februaro 2015. Petu pliajn informojn de JORGOS: tel-n° 33 / 0 468 605 417 aŭ retadrese tutpeko ĉe aliceadsl.fr
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de februaro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Nepalo, de la 26-a februaro ĝis la 8-a de marto 2015, http://www.esperanto.org.np/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de marto 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
JER 2015 – Junulara Esperanto-Renkontiĝo, Verőce, Hungario, 27-a ĝis 29-a de marto 2015, https://www.facebook.com/events/362282067278791/
31a Printempa Semajno Internacia (PSI), Winterberg, Germanio, 3a ĝis 10a de aprilo 2015, http://www.esperanto.de/psi
16-a Israela E-Kongreso, Jehiam, Israelo, de la 16-a ĝis la 18-a de aprilo 2015, http://esperanto.org.il/dosieroj/IK16_unua_informilo.pdf
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de aprilo 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Germana Esperanto-Kongreso, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015, http://www.esperanto.de/gek2015
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio 2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1 kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015, http://ilei.info/
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
SFERO, Broc, Kantono Friburgo, lastan semajnfinon de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj