Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 403, 2015-02-20

1. Abonu Kontakto!
La revuo Kontakto estas dumonata soci-kultura periodaĵo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), eldonata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĉu vi volas aboni ĝin en 2015? La individuaj membroj de TEJO kaj Patronoj de TEJO ricevas ĝin senpage! Membriĝu aŭ patroniĝu ĉe http://uea.org/alighoj/alighilo. Ĉiuj aliaj povas aboni Kontakto (eblas ankaŭ nur-reta abono) pere de UEA: http://uea.org/alighoj/abonilo. Atenton! Esperanto-kluboj kaj iu ajn grupo de almenaŭ ses personoj povas fari kolektivan abonon kaj tiel ĝui rabaton eĉ de 40%! Legu pli: http://kontakto.tejo.org

2. JER 2015: Semajnfina internacia renkontiĝo en Hungario
Ni elkore invitas vin al JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo), al 40-60-persona semajnfina aranĝo fine de marto.
Kio certas:
– internacia kompanio (plejparte hungaroj, sed jam nun estas francaj, ĉeĥaj kaj polaj aliĝintoj);
– bunta programo (ekz. filmo kun Eo-subteksto, karaokeo, subĉiela kuirado, ekskurso, ktp.); –> ripozo kaj amuziĝo;
– aparta programero por komencantoj;
– eblo, ke vi uzu kaj evoluigu vian lingvoscion;
– kunsidoj pri JES 2015/16 – novaj organizemuloj bonvenas! 😛
Detaloj:
– dato: de la 27-a ĝis la 29-a de marto (vendredo-dimanĉo)
– loko: Verőce (proksime al la hungara ĉefurbo, Budapeŝto)
http://www.jer.hu (pli da informoj + aliĝo)
– Facebook-evento: https://www.facebook.com/events/362282067278791/?ref=ts&fref=ts
Aliĝu senzorge eĉ tiam, se vi konas ankoraŭ neniun el la partoprenontoj! Ni (la organizantoj) zorgos pri via bonfarto, kaj ankaŭ la ĉeestantoj kutimas esti tre malfermiĝemaj. 🙂
Atendas vin, via JER-teamo

3. [instru-german] Novaĵoj pri la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, Neuchâtel, Svisio, 13-a ĝis 16-a de majo 2015
Programo, aliĝilo, indikoj pri lokoj videblas tie: http://www.ilei-mondo.info/ttk

4. Nova esperantisto en la EU-Komisiono
En novembro 2014 ekfunkciis la nova Eŭropa Komisiono (EK), kiu plenumas la rolon de la registaro de Eŭropa Unio. Unu el ĝiaj 28 membroj, Vytenis Povilas Andriukaitis (Litovujo), estas esperantisto.
Legu pli en la artikolo de Povilas Jegorovas, aperonta en la nun redaktata marta kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj jam legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/02/litovio-7/

5. [esperantic.org] NASK revenas al Nord-Karolino kaj kunigas fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo
En 2015 NASK revenos al la Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, kaj ĝi kunigos la fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo (KTF) por liveri esceptan eventon, eble la plej priparolatan en la historio de la kursaro!
La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas unika intensa enmerga programo en Esperanto, kiu altiras studentojn kaj profesiajn instruistojn el la tuta mondo. Dum sia 45-jara historio, NASK okazis en multaj lokoj: en San-Franciska Ŝtata Universitato ĝis 2002, School for International Training (SIT) en Brattleboro (Vermonto) en 2002–2006, kaj en la Universitato de Kalifornio en San-Diego en 2007–2011. Ekde 2012, ĝi vojaĝis kun usonaj landaj kongresoj al diversaj lokoj: al la Universitato de Teksaso en Dalaso en 2012, al la Universitato William Peace en Raleigh (Nord-Karolino) en 2013, kaj al la Universitato de Viktorio (Kanado) en 2014. Ĉi-jare NASK revenas al la bela verda kampuso de la Universitato William Peace en Raleigh por liveri plian neforgeseblan sperton!
La unuaj kvar tagoj de NASK koincidos kun la dua Kino-Teatro-Festivalo (KTF), post la granda sukceso de la unua KTF pasintaprile en Vaŝingtonio. Aldone al la kutimaj NASK-aktivaĵoj, okazos posttagmezaj amuzaj kreaj metiejoj, por lerni, ekzemple, la bazojn de filmado kaj helpi al partoprenantoj fari sian propran videon. Estos multe da okazoj ĝui, renkonti novajn amikojn, fari diversajn interesaĵojn, lerni kaj dividi la sciojn kun aliaj personoj. Se vi jam pripensas iun projekton, vi trovos kunlaborantojn, sed vi povos ankaŭ ĝui kontribuante vian sperton al projektoj de aliaj.
NASK okazos de la 30-a de junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: de la 30-a de junio ĝis la 5-a de julio): jen ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj artoj, esplorado de la belaj muzeoj, restoracioj kaj butikoj de la urbo, ĉio en promendistanco de la kampuso, plus la ŝanco partopreni la festadon de la 4-a de julio, kun piroteknikaĵoj, kaj, plej grave, vidi la finan produkton de la KTF-metiejoj! Paul Gubbins, membro de la Akademio de Esperanto kaj aŭtoro de multaj verkoj, inkluzive de la videa kurso “Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo”, instruos la superan kurson. Lee Miller, profesia interpretisto de la Usona Signo-Lingvo, instruos la meznivelan kurson, kaj Ĵenja Bondelid (“Helena” el “Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo”), koregrafo kaj balet-instruistino, gvidos la kurson por komencintoj. Oni povas enskribiĝi por la tuta programo (plena NASK + KTF, 8 tagoj) aŭ nur por la unuaj kvar tagoj de la evento (NASK + KTF, 4 tagoj). La bazaj prezoj varias ekde $175 (sen loĝado, 4-taga programo) ĝis $735 (plena prezo, kun loĝado kaj manĝado, 8 tagoj). Aliĝu ĝis la 15-a de aprilo por ricevi la plej bonan prezon!
Vidu pli da detaloj pri NASK, kun aliĝilo, ĉe http://nask.esperantic.org kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo
Kontaktu Ellen M. Eddy, la NASK-administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), se vi havas demandojn.

6. 92-a Germana Esperanto-Kongreso, 22-25-a de majo 2015, Hameleno (Hameln), Germanio
Pretas la reta aliĝilo. Jen la rekta ligo al ĝi: https://www.esperanto.de/civicrm/event/register?reset=1&id=1
„Karulo, kie do estas la infanoj?“
En la jaro 1284 je tago de Johano kaj Paŭlo buntvestita viro delogis 130 hamelenajn infanojn el la urbo. Ili malaperis en monto kaj neniam plu estis reviditaj.
Ankoraŭ hodiaŭ tiu mistera legendo tiras vizitantojn el la tuta mondo al Hameleno. En la jaro 2015 je la Pentekosta semajnfino ni klopodas allogi almenaŭ 130 Esperanto-parolantojn al la 92-a Germana Esperanto-Kongreso en la urbon. La sentimulojn atendas diversaj programeroj pri la temo fabeloj, rakontoj kaj legendoj. „Legendo kaj lingvo allogas“ estas nia kongresmoto. Sed ne nur la Ratkaptisto malsekurigis la Vezermontaran landon, ankaŭ la barono von Münchhausen ĉi tie disvastigis siajn mensograkontojn kaj la fratoj Grimm lasis al si rakonti pri Dornrozinjo kaj Cindrulino.
Nia kongresejo situas en la malnova urboparto en la ombro de la respektinda Münster-preĝejo. Ni ja estos en la mezo: meze en la urbo kaj meze en la hamelena (kultur)vivo. Ni kompletigos la tradicie multlingvan pentekostan disservon kaj la liberaeran Ratkaptistan teatraĵon en Esperanto. En la kulturcentro okazos publika Esperanto-koncerto de la grupo „Asorti“ el Litovujo.
Aliĝilon kaj pliajn informojn pri la ampleksa kaj interesa programo kun pupteatraĵo, koncertoj, prelegoj, diservoj, ekskursoj, gufujo, drinkejo, diskejo, ktp. vi trovu sub la ligo:
http://gek.eo.tel kaj http://www.esperanto.de/dek2015
Koran bonvenon! Kore salutas kaj invitas vin, Heinz-Wilhelm Sprick.

7. Rekomendoj
-Ŝatu la paĝon kaj malkovru belan koleton de Esperanto-T-ĉemizoj ĉe: https://www.facebook.com/pages/Esperanto-Arta_butiko/161213840594582
-“Majstroj de l’ diskej” de Jonny M el la albumo “Regestilo”, nova muzikvideo realigita de Jonny M en januaro 2015. Rigardu: http://youtu.be/wfsVigtwdwA
-“Emocioj” de Veselin Damjanov kaj Joëlle Rabu, nova KD en la Vinilkosmo-katalogo. Jen estas kanzono lirika kaj pli http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/826308
– Ŝatu la paĝon de EUROKKA “Esperanta Muziko” ĉe Vizaĝlibro (facebook). Mankas nur kelkaj ŝatoj por atingi 1000 ŝatantojn! https://www.facebook.com/pages/Esperanta-Muziko/166326296746786?fref=ts

8. Eŭrop-Unia premi-konkurso eble taŭga al junularaj esperanto-organizoj
Legu pli: http://www.charlemagneyouthprize.eu/ga/form.html (Ŝanĝu lingvon laŭplaĉe je la paĝsupro.)

9. [ret-info] Malmultekosta loĝeblo en Moskvo – per uzado de Esperanto
Moskvo estas belega, admirinda, superba urbo, sed bedaŭrinde unu el la plej multekostaj lokoj en Eŭropo. Tamen danke al la ŝparkostaj flugoj hodiaŭ oni jam povas relative favorpreze veturi al ĝi, kaj ankaŭ la dorsosakaj turistoj povas trovi tranoktejon – ĉefe, se ili scipovas Esperanton.
En la retlisto de IKEF ni legis la informon, ke rusa esperantisto malfermis mini-pensionon, transformitan el loĝejo, kie ankaŭ eksterlandaj turistoj estas bonvenaj – eble kun nemulta komforto, sed kun vere malaltaj prezoj – laŭ la tieaj mezuroj.
Anatoli Gulidov skribis:
Saluton, geamikoj! Mi gratulas ĉiujn okaze de la novjara festo, deziras por la nova jaro 2015 sukcesojn en laboro kaj feliĉon en la vivo.
Nun, antaŭ la novjaro ni malfermas mini-hotelon pretan por akcepti 24 gastojn. Tio okazas danke al kunlaboro de esperantistoj de du diversaj landoj. Pri la nomo ni ankoraŭ ne decidis, proponitaj nomoj estas “Esperanto” kaj “Mondo amika”. Ni volas kunlabori en multaj terenoj. – Ni volas akcepti gastojn de vi kaj sendi niajn turistojn al vi, kunlabori en komerco kaj edukado, ktp.
Mi pretas akcepti 1-2 esperantistojn de aliaj urboj aŭ landoj por labori kun ni en la hotelo, ni atendas kontraktojn pri kunlaboro kun turismaj societoj kaj agentejoj por interŝanĝi gastojn. Bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas nia retpaĝo en Esperanto, sed ĝi estos! Ni povas akcepti ĉe ni individuojn de ĉiuj landoj, por vi estos turista invitilo, nia taksio atendos vin en flughaveno. Mi dankas ĉiujn kunlaborontojn, ĝis revido!
Anatoli Gulidov,
rete: tung88 ĉe mail.ru – tel: +79035943808, http://hostel.ridder.ru – skype: anatoli.ridder
László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S., http://www.eventoj.hu

10. Venontaj renkontiĝoj
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de februaro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Nepalo, de la 26-a februaro ĝis la 8-a de marto 2015, http://www.esperanto.org.np/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de marto 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
JER 2015 – Junulara Esperanto-Renkontiĝo, Verőce, Hungario, 27-a ĝis 29-a de marto 2015, https://www.facebook.com/events/362282067278791/
Internacia Junulara Festivalo 2015, Brusono, Aosta Valo, Italio, 1-a ĝis 7-a de aprilo 2015, http://iej.esperanto.it/ijf
31a Printempa Semajno Internacia (PSI), Winterberg, Germanio, 3a ĝis 10a de aprilo 2015, http://www.esperanto.de/psi
Renkontiĝo de Interkant’ kaj kunkantado kun La Kompanoj, Kastelo Greziljono, Francio, 3a ĝis 8a de april 2015, http://gresillon.org/agendo
16-a Israela E-Kongreso, Jehiam, Israelo, de la 16-a ĝis la 18-a de aprilo 2015, http://esperanto.org.il/dosieroj/IK16_unua_informilo.pdf
PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kun Zs. Korody, Ch. Chazarein, M. Quenut, Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de aprilo 2015, http://gresillon.org/printempas
PRINTEMPaS, internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1), Kastelo Greziljono, Francio, 25a kaj 26a de aprilo 2015, http://gresillon.org/printempas
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de aprilo 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Germana Esperanto-Kongreso, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015, http://www.esperanto.de/gek2015
Kulturaj sabatoj de CDELI. Prelegserio de Claude Gacond pri la Esperanto-instruado per la didaktika afiŝaro.; CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 6-a de junio 2015, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio 2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1 kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015, http://ilei.info/
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis 25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono, Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
La 1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
SFERO, Broc, Kantono Friburgo, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015 http://gresillon.org/AŬTUNE
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj?listo=ta