Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 405, 2015-04-24

1. Eŭropa Unio subvencias TEJOn
Libera Folio informas pri 20.000-eŭra subvencio de Eŭropa Unio al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO): http://www.liberafolio.org/2015/tejo-ricevis-eu-subvencion-de-20-000-euroj

2. Partoprenu en renkontiĝo kiel reprezentanto de TEJO!
Ĉu vi estas elstara estro en via komuno aĝante inter 18 kaj 30 kaj faras grandan laboron por la komuno (preferinde ankaŭ por Esperantujo)? Se la respondo estas jes, vi estas ege bona kandidato por partopreni senpage en “One Young World Summit” (Unu juna mondo simpozio), kiu okazos en Tajlando de la 17-a ĝis la 20-a de novembro 2015. Vi devas ankaŭ bone regi la anglan kaj ĉi-foje la organizantoj preferas partoprenantojn el la sube listigitaj landoj, ĉar homoj el tiuj landoj estas ofte malpli reprezentataj en tiaj kunvenoj. La kostoj estos repagitaj.
Do, se vi interesiĝas, sendu retmesaĝon al ker ĉe tejo.org antaŭ la 15-a de majo 2015, dirante kial vi estas bona kandidato kaj kiujn lingvojn vi regas. Vi devas ankaŭ esti disponebla por fari retan trejnadon pri eksteraj rilatoj, aldone dum 10–20 horoj pretiĝi al la renkontiĝo kaj post ĝi verki raporton por TEJO. Legu pli: https://tejo.org/2015/04/partoprenu-en-renkontigho-kiel-reprezentanto-de-tejo/

3. Nova junulara organizo en Rio eklaboras
En Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) fondiĝis loka junulara Esperanto-grupo Karejo (Karioka Esperantista Junulara Organizo). Antaŭ kelkaj tagoj Matheus Arantes Pacheco kaj Leandro Silvestre prelegis pri ĝi en Kultura Kooperativo de Esperantistoj. La kunvenoj de la grupo okazas en la sidejo de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) kaj la “kariokaj junuloj” jam ekskursis kune al la parko Quinta da Boa Vista, interparolante nur en Esperanto. Ĉu en via urbo funkcias simila junulara E-grupo? Legu pli: http://esperantoilustrita.blogspot.com.br/2015/04/nova-junulara-organizo-de-rio-eklaboras.html

4. KEKSO, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015
KEKSO, mallonge por “Kreativa Esperanto-KurSO”, estas renkontiĝo organizata de Germana Esperanto-Junularo. Ĝi okazas regule dufoje jare, dum printempa kaj aŭtuna semajnfinoj. La loko ŝanĝiĝas ĉiufoje, por ke la renkontiĝoj okazu en la tuta Germanio. Ĝis nun ekzemple en: Rostock, Potsdam, Soest, Karlsruhe, Hamburg, …
Kiam kaj kie la venonta KEKSO okazos, legu ĉi tie: http://esperanto.de/14kekso.

5. La venonta Esperanto-sumoo okazos de la 10-a ĝis la 24-a de majo 2015
Sumoo estas japana tradicia lukto. Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro. Unu konkurso daŭras 15 tagojn. Dum la luktokonkurso luktistoj estas grupigitaj en 5 grupoj.
Plej fortaj luktistoj luktas en la grupo nomata Jokozuna. Poste sekvas grupoj laŭ fortoj de luktistoj, nomataj: Oozeki, Sekiŭake, Komusubi, Maegasira.
Legu pli pri la venontaj sumooj en 2015: http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html

6. Iĝu nova volontulo de E@I!
Esperanta organizo Edukado@Interreto (E@I) proponas 4 lokojn por volontuli ĉe la E@I-oficejo ekde aŭtuno 2015!
Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus pasigi 12 monatojn en la E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi diversajn aranĝojn, inkluzive de la 101-a UK), nepre kontaktu nin!
Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage Esperanton, helpu al ni progresigi niajn projektojn! Pli da detaloj troveblas en la artikolo ĉe http://blogo.ikso.net/2015/04/
Kandidatiĝu ĝis 21.04.2015, sed ju pli frue, des pli bone! Se vi havus demandojn, skribu al info ĉe ikso.net aŭ en Facebook.

7. [7-a Junulara E-Semajno] Jam eblas aliĝi kaj ĝis la fino de aprilo vi eĉ ricevos la saman rabaton, kiel ricevis tiuj, kiuj partoprenis en la IJF!
Venu kaj festu kun ni! Aliĝu: https://docs.google.com/forms/d/1AqC5cPCgc5deCOoYMykyicXvkaTr22k_2ubW0mhJ3xE/viewform

8. TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO ankaŭ en 2015 organizas konkurson pri pentra kaj desegna arto
Legu itale aŭ esperante ĉe http://www.tea1906.altervista.org kaj bonvolu disvastigi, dankon!

9. Diversaĵoj
– Aperis nova eldono de “La Riverego”: http://www.esperanto.qc.ca/eo/riverego
– Nova kanzono de Gijom: https://www.facebook.com/media/set/?set=a.624318200911875.1073741826.447965685213795&type=1
– La kanto “En dimanĉo” de Jonny M nun aŭskulteblas en Spotify! https://play.spotify.com/album/6OZRTqGvjAYIR2ntXIpyJl

10. Venontaj renkontiĝoj
PRINTEMPaS, internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1), Kastelo Greziljono, Francio, 25a kaj 26a de aprilo 2015, http://gresillon.org/printempas
Hispana Esperanto-Kongreso, Cullera, Valencio, 1-a ĝis la 3-a de majo, http://esperantoval.org/cullera2015/eo/
Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, Neuchâtel, Svisio, 13-a ĝis 16-a de majo 2015, http://www.ilei-mondo.info/ttk
Germana Esperanto-Kongreso, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015, http://www.esperanto.de/gek2015
Kulturaj sabatoj de CDELI. Prelegserio de Claude Gacond pri la Esperanto-instruado per la didaktika afiŝaro.; CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 6-a de junio 2015, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-51), Tallinn, Estonio, 25a ĝis 28a de junio 2015, https://www.facebook.com/events/567325080070187/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio 2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1 kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj Kino-Teatro-Festivalo (KTF), Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, Usono, la 30-a de junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: la 30-a de junio ĝis la 5-a de julio), http://nask.esperantic.org kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo aŭ kontaktu Ellen M. Eddy (EDDYELLEN ĉe aol.com)
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015, http://ilei.info/
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis 25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono, Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/
1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
SFERO, Broc, Kantono Friburgo, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015 http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj?listo=ta