Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 406, 2015-05-10

1. Plifortigu la Amerikan Komisionon!
La komisiono celas fortigi la junularan movadon en Ameriko per fortigo de la amerikaj LS-oj de TEJO, subtenante novajn organizojn kaj instigante al kunlaboro inter junaj amerikaj esperantistoj en diversaj kampoj kiel informado, aranĝoj, eskteraj rilatoj kaj aktivula trejnado. Ĉu ankaŭ vi volas kunlabori pri la florado de la junulara E-movado en Ameriko? Aliĝu skribante al la ĉe tejo.org kaj al arita_piscis14 ĉe yahoo.es!

2. IJS 2015 – Somerumu en Hungario!
IJS estas tutsemajna evento por junuloj el la tuta mondo. Ĉi-jare en tre taŭga loko: tuj post la IJK (do jes, kun karavano!), ĉe la landlimo kun Aŭstrio, Hungario kaj Slovenio.
Kaj kial ĝi estos unika? Ĉar ĝi havas kreivan organizan teamon, specialan rabaton por lernantoj kaj studentoj, okazos diversaj pompaj ekskursoj, koncerto kaj pli… 🙂
Se vi neniam partoprenis kaj volas certiĝi pri la etoso (antaŭ ol aliĝi), rigardu la fotojn pri la pasintjara evento ĉe nia retejo. Kaj por pliaj freŝaj informoj sekvu nin ĉe via preferata socia reto: Facebook, Google+ aŭ Twitter. Legu pli: http://ijs.hu/

3. 72-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), Wrocław, Pollando, 16-a ĝis 23-a de julio 2016
Bonvenon en la oficiala Facebook-evento de IJK 2016 en Vroclavo, Pollando! https://www.facebook.com/events/1599159973664280/
Vizitu ankaŭ nian retpaĝon: http://ijk2016.tejo.org/

4. Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, Neuchâtel, Svislando, 13-a ĝis 16-a de majo 2015
De la 13-a ĝis 16-a de majo en Aula de Jeunes-Rives en la Universitato de Neuchâtel kaj en CDELI en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds Mondkonferenco invitita de la eduka departemento de la Kantono kaj Respubliko Neuchâtel pri la situacio de la instruado de Esperanto en la lernejoj de la tuta mondo. La konferenco estas organizita de ILEI sub la aŭspicioj de UEA kaj Svisa Esperanto-Societo. Pliaj informoj: http://www.ilei-mondo.info/ttk

5. SEULO GASTIGOS LA 102-AN UK
La ĉefurbo de Korea Respubliko, Seulo, gastigos la 102-an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2017. La Estraro de UEA devis diskuti nekutime longe antaŭ ol fari la elekton inter Seulo kaj la kanada Montrealo, ĉar la invitoj de ambaŭ urboj estis zorge preparitaj kaj detale dokumentitaj. Ambaŭ lokoj prezentis tre bonajn kondiĉojn por sukcesa okazigo de la plej grava Esperanto-evento de la jaro. Pri tio raportis jam pli frue la Ĝenerala Sekretario Martin Schäffer kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, kiuj pasintjare faris esplorviziton al ambaŭ lokoj.
La Universala Kongreso okazos en Seulo por la dua fojo. En 1994 ĝi gastigis la 79-an UK kun 1776 aliĝintoj. Korea Esperanto-Asocio estas unu el la plej viglaj landaj asocioj de UEA. Pri tio elstare atestas ankaŭ la fakto, ke la nombro de individuaj membroj en Korea Respubliko pli ol duobliĝis pasintjare; el 52 al 112. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 575, 2015-04-25) Legu pli: http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2015/Seulo-gastigos-la-102-an-UK

6. [EDU]-Novaĵoj: Parolu kaj lernu moderne ankaŭ Esperanton
E@I kunlaboras lastatempe pri diversaj edukaj projektoj – unu el ili estas ĵus lanĉita: ― Speak and learn (Parolu kaj lernu) – aplikaĵo por plurfunkciaj telefonoj kaj tabulkomputiloj. En la lerniga aplikaĵo vi trovos 20 lingvojn, inkluzive Esperanton! La ĉefa ideo de la aplikaĵo estas kolekto de ĉ. 380 gravaj parolturnoj, frazoj, esprimoj, utilaj ĉefe por Erasmus-studentoj. Kompreneble, uzi ĝin povas iu ajn por iu ajn celo. Legu pli ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=543

7. 48-a Internacia Esperantista-Feriado en Sudetoj, Duszniki-Zdrój, Pollando, 2-a ĝis 9-a de septembro 2015
Duszniki-Zdrój (iama Bad Reinerz) estas belega kuracloko, kie en la jaroj 1906 kaj 1909 restadis kaj kuracis sin nia majstro Ludoviko Zamenhof. Ĝi troviĝas 120 kilometrojn sude de Vroclavo kaj estas vere alloga turisma loko kun granda parko kun sanigaj akvofontoj, promenaj kaj montaraj vojetoj, multaj kafejetoj kaj restoracioj. La feriado okazos en la tagoj 2-a ĝis 9-a de septembro 2015 kaj kiel kutime havos riĉan – lernigan, kulturan kaj turisman – programojn. Fotojn kaj pli da informoj vi trovos sur la paĝo: http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.) La pli precizaj informoj kaj aliĝilo aperos baldaŭ sur la paĝo de Silezia Esperanto-Asocio: http://eo.wroclaw.pl/, nia retadreso: sea ĉe europonto.org
Por personoj, kiuj eble ne povos loĝi (pro financaj kialoj) en hotelo Esperanto, organizantoj preparis pli malmultekostan eblecon restadi en agrabla apuda hoteleto.

8. [EDU]-Novaĵoj: Pasie pri lingvoj en lingvo.info
La retejo WWW.LINGVO.INFO celas provizi informojn pri lingvoj kaj subteni multlingvismon en la Interreto por tiuj, kiuj volas malkaŝi la belecon, esprimpovon kaj unikecon de la lingvoj de Eŭropo. Lingvo.info estas interaga retejo disponebla en ĉ. 20 lingvoj. Legu pli ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=539

9. 69-a Studsesio, plukerigado, Herzberg – la Esperanto urbo, Germanio, 12-a ĝis 14-a de junio 2015
La studsemajnfino ĉe Germana Esperanto-Centro/ICH – Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg ofertas lingvan perfektigon, fakprelegojn kaj movadan spertiĝon. Legu pli: https://www.facebook.com/events/1444760452504177/http://esperanto-urbo.de/

10. Venontaj renkontiĝoj
Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, Neuchâtel, Svisio, 13-a ĝis 16-a de majo 2015, http://www.ilei-mondo.info/ttk
Germana Esperanto-Kongreso, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015, http://www.esperanto.de/gek2015
KEKSO, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015, http://esperanto.de/14kekso
2-a VINA – Vintra Aranĝo de BEJO, Valinjo, Brazilo, 4-a ĝis 7-a de junio 2015, https://www.facebook.com/VINA-Vintra-Aranĝo/
Kulturaj sabatoj de CDELI. Prelegserio de Claude Gacond pri la Esperanto-instruado per la didaktika afiŝaro.; CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 6-a de junio 2015, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-51), Tallinn, Estonio, 25a ĝis 28a de junio 2015, https://www.facebook.com/events/567325080070187/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio 2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1 kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj Kino-Teatro-Festivalo (KTF), Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, Usono, la 30-a de junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: la 30-a de junio ĝis la 5-a de julio), http://nask.esperantic.org kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo aŭ kontaktu Ellen M. Eddy (EDDYELLEN ĉe aol.com)
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015, http://ilei.info/
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis 25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono, Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/
1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
SFERO, Broc, Kantono Friburgo, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015 http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj?listo=ta